UV havas jenan enskribon: valiz’ - valise | valise | Felleisen | чемоданъ | waliza. Pliaj trafoj ne ekzistas en la Fundamento, valiz' do precipe ne aperas en iu frazo en la Ekzercaro (1898). La difin-vortaro de Kabe (1909) klarigas: "Leda, fermebla kesto por vojaĝo". PIV 2005 (= ePIV 2012) difinas:

Malgranda, manportebla kofro, kiu malfermiĝas en du partojn: leda, plasta, tolkovrita valizo; aviadila valizo (tre malpeza); militista valizo (el metalo); pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizoZ.

Spontanee ni do tradukus ĝin germanen per Handkoffer (laŭvorte man-kofro, manportebla kofro). Sed ĉu tio estas Felleisen, laŭvorte pelt-fero? Intertempe eĉ ekzistas artikolo kun foto pri ĝi en la germana Vikipedio. Tie ni vidas, ke ĝi neniel estas kesto aŭ kofro, sed (leda aŭ pelta) sako, fermebla per feraj stangoj. Kutime ĝi havas rimeno(j)n por pendi ĝin ĉirkaŭ la kolo aŭ sur la ŝultro aŭ porti ĝin kiel dors-sako aŭ tornistro. Ĝi estis tipa ujo de migrantaj meti-lernantoj kaj de rajdantaj aŭ pied-irantaj poŝtistoj. En Britio oni nomis tian porteblan poŝt-sakon male, de la 17-a jc. skribita mail. Jarcenton poste la nomo por la sako plena de leteroj transiris al la leteroj kaj poŝtaĵoj mem. La mez-epoka angla sako male venas de la franca malle, kiu tamen estis ... kesto. Felleisen cetere ne havas etimologian rilaton al germana Fell (pelto), sed estas misformiĝo de franca valise, itala valigia, malnov-franca fouillouse kaj mez-latina vallegia. Per kio ni - almenaŭ laŭ la vort-deveno - revenis al nia elir-punkto: valise ⇒ Fell.. ⇒ valiz'. Enhave la traduko de valizo per Felleisen jam en 1893 estis arkaa kaj neniam harmoniis kun la angla, franca, rusa kaj pola tradukoj: Jen man-porteblaj kestoj, jen dors- aŭ ŝultro-portebla sako. Plian fojon ni vidas, ke Zamenhof ne skribis modernan germanan de la 1890-aj, sed tiam jam arkaan de la unua duono de la 19-a jc.