La unua aspekto estas relative okul-frapa: fe'in' estas unika, ĉar la unua formo uzata estas la inseksa, el kiu nur poste fe-o - kiu mankas en UV - estas formita kvazaŭ retrograde. Kontraŭe ĉe edz-, fraŭl- kaj kuz- la ne-inseksa formo estis uzata dekomence kaj paralele kun la inseksa. [1]

La dua aspekto estas malpli evidenta: Nome, ĝi ne iris la kutiman vojon de RE 1888 tra MV 1888 (en ambaŭ ĝi mankas) al UV 1893. Ŝajnas, ke la unua trovo estas ĝuste en UV:

fe'in' - fée | fairy | Fee | фея | wieszczka.

- Kial ĝi do aperas tie?

- Nu, probable, ĉar Z. bezonis ĝin por la traduko de la Feino en la Ekzercaro, ĉu?

- Jes, probable. Sed kiel Z. povis scii meze de 1893, ke li bezonos la vorton fine de 1894?

- Nu, ĉar, hm ...

- Jes prave, ni rajtas hipotezi, ke Z. verkis UV kaj FE samtempe kaj paralele kaj intencis ambaŭ publikigi kiel paron. Ni rigardu la datojn:

Merkredon, 12-an de julio 1893 (30-an de junio laŭ nuntempa kalendaro) 1893 Zamenhof en Varsovio ricevis la cenzuran permeson el Peterburgo por la eldono de la Universala Vortaro, kiun li publikigis en aŭgusto ĉe la presejo A. Gins (kun erara indiko pri eldon-jaro 1894).

La 29-an de julio 1893 li ricevas la cenzuran permeson por la Ekzercaro, same el Peterburgo, kiun li erst jaron poste publikigas same ĉe A. Gins en Varsovio.

En oktobro 1893 li translokiĝis al Grodno, esperante tie trovi pli bonan klientaron.

Lundon, 27-an de novembro lia edzino Klara kun la tiam nur du infanoj Adam kaj Sofia forlasis Varsovion kaj ekloĝis kun Z. en Grodno, en la strato Policesjkaja ĉe iu Raĥmanin.

En januaro 1894 aperis en La Esperantisto propono pri ŝanĝoj en la lingvo. En aŭgusto 1894 kaj denove en septembro okazis voĉdonoj pri eventuala reformo de la lingvo. Ambaŭfoje la plimulto rifuzis ŝanĝojn. Iam en 1894, probable post la voĉdonaj konfirmoj pri la ĝistiama Esperanto aperiŝ la traduko de Hamleto kaj la Ekzercaro kun identa enskribo:

feino - fée | fairy | Fee | фея | wieszczka [FE 11]. [2]

Ni povas do konkludi: Tre probable Z. pli-malpli samtempe petis la cenzuran permeson por ambaŭ verkoj. Se ni supozas, ke la administracia proceduro daŭris minimume ses semajnojn, ambaŭ estis pretaj plej malfrue fine de majo 1893, eble jam en aprilo. [3] Por ambaŭ li ricevis la permeson, por FE nur du semajnojn pli malfrue ol por UV. La Vortaron Z. tuj povis publikigi. Poste mankis mono, sekvis pan-serĉa translokiĝo al Grodno, fine la reform-diskuto. Esperanto ekstagnis. Erst post la konfirmo per la voĉdonado Z. publikigis ankaŭ la duan parton de la para instruilo. ...

Lastaj datoj ankaŭ estas interesaj: La 11-an de junio 1888 (= 30-an de majo) naskiĝis la unua filo Adam, la 13-an de decembro 1889 (= 1-an) la dua infano, la filino Sofia. Kiam Z. probable tradukis la Feinon en printempo 1893, Adam havis preskaŭ ses jarojn, Sofia ĉ. tri kaj duonan - la ĝusta aĝo por rakonti al ili historion pri feino. La Feinon, jen mia supozo, ni ŝuldas al Adam kaj Sofia.

------

[1] Vilborg, Etimologia Vortaro. La datojn mi ĉerpis el Cherpillod (vd. la bildon) aŭ rekte el la skanaĵoj de IEMW.
[2] Krome troviĝas jenaj pliaj trafoj en FE:
Fe-í-no [FE 2]. Feino [FE 4]. La feino [FE 11] [FE 13] [FE 15] [FE 17] [FE 19] [FE 21] [FE 23]. — ... ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino [FE 15]. “Mi faras al vi donacon,” daŭrigis la feino ... [FE 15]. ... tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu ĉi knabino) [FE 19]. “Vi tute ne estas ĝentila,” diris la feino sen kolero [FE 19].

[3] Ludovikito, PVZ kromkajero 5, 1991, p. 371 konfirmas: "La manuskripton de la no 72 "Ekzercaro" Ludoviko sendis al peterburga klubo "espero" kune kun tiu de la "Universala Vortaro" 1893-5-13 (93-16). Tiu ĉi lasta [UV] estis redonita kun la cenzura permeso jam en julio (93-23), sed pro ia kaŭzo nekonata de ni, la "Ekzercaro" revenis nur en aŭgusto (93-36). Ĝi portis la cenzuran daton: 1893-7-29."