La Fundamento konsistas el jenaj kvar partoj:

  1. Antaŭparolo (1905)
  2. Kvin Gramatikoj (1887-1901)
  3. Ekzercaro (2-a eld. 1898)
  4. Universala Vortaro (1-a eld. 1893)

En ĉiu el la tri unuaj partoj ni trovas vortojn, kiuj mankas en la alfabeto listo en UV [1]. Tion konstatis kaj publikigs jam la samtempuloj de Zamenhof antaŭ 1910. Ĉar tiu literaturo tamen estas malfacile akirebla, mi listigas ĉiujn elementojn tie ĉi, citante el la Apudmeta Inventaro de la Fundamenta Vorttrezoro (AI), kiu montras kie precize la elementoj aperas kaj la kuntekston, en kiuj ili aperas.

La en UV mankantajn elementojn oni povas klasifi jene:

  1. Propraj nomoj de personoj, landoj, popoloj, mezur- kaj mon-unuoj
  2. Internaciaj vortoj laŭ la 15-a regulo
  3. Kelkaj tabel-vortoj
  4. Kelkaj aliaj elementoj, ekzemple la interjekcio "fi!" aŭ la mallongigo "t.e.".

UV notas kelkajn (malmultajn) kunmetaĵojn kaj derivaĵojn, ekzemple

o antaŭ'tuk' - tablier, devantier | apron | Schürze | передникъ | fartuch.

En la aliaj partoj de la Fundamento troveblas pliaj, kiuj tamen mankas en UV, ekzemple "antaŭparolo", "internacia" ktp. Ili ne estas listigita malsupre.

Same ne estas listigitaj la liter-kombinoj por anstataŭigi la diakritajn literojn (ch, gh, jh, hh, sh, u - FG A), nek la "Nomoj de la literoj" (a, bo, co, ĉo ĝis u, ŭo, vo, zo - § 1 FE).

Ĉar laŭ la lasta frazo de la Antaŭparolo la Fundamento akiris "leĝan sankcion" per la Bulonja Deklaracio, ĉiuj elementoj en la sekva listo ĝuas la saman kvazaŭ-leĝan statuson kiel tiuj enestantaj en la Universala Vortaro.

------

[1] Eĉ en la dufraza enkonduko al UV troveblas la vorto "ideo", kiu mankas en la alfabeta listo!

------

Fundamentaj elementoj mankantaj en UV

A-B

absolute – [A, mankas en UV] ... sed ĝis tiu tempo la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa [A 1.3]. Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara [A 6.1].

adres’ ― [FE 42, mankas en UV].

o adresita - El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D.

aktiva ― El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon (t. e. ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon [FE 29, mankas en UV].

Aleksandro ― Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron [FE 9, mankas en UV].

alfabeto ALFABETO [FE 1, mankas en UV]. {GRAM}. Rim: La titolo "ALFABETO" mankas en FE, 2-a eld. 1898 kaj estis aldonita por la reeldono en la F-to en 1905.

angl’ – [A, mankas en UV]. Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe en la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la « Universala Vortaro » [A 4.2].

Anno ― Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj [FE 36, mankas en UV].

Antono ― El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa [FE 10, mankas en UV].

arĥaism’ – [A, mankas en UV] Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo [A 8.2]. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, ... [A 8.3].

Aŭgusto ― Aŭgusto estas mia plej amata filo [FE 22, mankas en UV].

aŭtor’ – [A, mankas en UV] ― Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj ... Tial, por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto ... ... ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem.

aŭtoritat’ – [A, mankas en UV].

o aŭtoritata - ... tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, ... [A 1.2]. Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie ... [A 3.4]. ... per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo ... [A 7.1]. ... ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel «Aldonon al la Fundamento» [A 7.2]. Se ia aŭtoritata centra institucio trovos ... [A 8.1]. ... aŭtoritata centra institucio ... [A 12].

o aŭtoritateco - ... ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro [A 9.4].

balo - Bá-lo [FE 2, mankas en UV].

Berlino - Li venigis al si el Berlino multajn librojn [FE 39, mankas en UV].

Berto ― Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto [FE 39, mankas en UV].

Bulonj’Pli detale mi parolos pri tio ĉi en la Bulonja kongreso [A 6.5] [A, mankas en UV].

C-D

centimo ― Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj [FE 41, mankas en UV].

centr’ – [A, mankas en UV] Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova [A 8.1]. ... fari tion ĉi (...) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro [A 9.4]. ... ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona, kio ne troviĝas en la « Fundamento de Esperanto », devas esti rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata [A 12].

ĉial - Aldonante la literon „ĉ”, ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu [FE 30, mankas en UV].

ĉies — Aldonante la literon „ĉ”, ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu [FE 30, mankas en UV].

ĉiom - Aldonante la literon „ĉ”, ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu [FE 30, mankas en UV].

dependi - dépendre | depend | abhängen | зависѣть | zależeć [FE 28, mankas en UV]. Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj [FE 28.2].

diplomato - Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato [FE 32, mankas en UV].

diplomatio - diplomatie | diplomacy | Diplomatie | дипломатія | dyplomacja [FE 32, mankas en UV]. Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato [FE 32].

o diplomatiisto - Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato [FE 32, mankas en UV].

dogm’ – [A, mankas en UV]. —

o dogma - ... la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco, ... [A 4.6].

doktoro - docteur | doctor | Doctor | докторъ | doktór [FE 36, mankas en UV].

o gedoktoroj - La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. [FE 36].

o doktoredzino - La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. [FE 36]. — DL 1888: Ŝi ne estas doktorino, sed nur doktoredzino [DL 11].

dokument’ – [A, mankas en UV] — ... jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento, ... [A 4.7]. Sed la « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento [A 5.5].

E-F

Elizabeto ― Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj [FE 36, mankas en UV].

energi’ ― [mankas en UV].

o energia — Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne sufiĉe energian policestron [FE 37, mankas en UV].

o energie — Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ... [A 1.5, mankas en UV].

Ernesto ― El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna [FE 10, mankas en UV]. ― Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo) [FE 38].

EsperantoKiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj aŭ disputoj, ... [A 1.2]. ... sed ĝis tiu tempo la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa ... [A 1.3] Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto ... [A 2.1]. Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, ... [A 2.2] ... li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto [A 2.3]. ... la aŭtoro de Esperanto ... [A 3.3]. ... fundamento por Esperanto ... [A 3.3]. ... la aŭtoro de Esperanto ... [A 3.4]. ... la libro «Fundamento de Esperanto» ... [A 3.5]. La «Fundamento de Esperanto» tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto [A 5.1]. Kiu volas perfektiĝi en Esperanto ... [A 5.2]. [Pliaj samspecaj trafoj en A, ne registrita tie ĉi]. — En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo [FE 22, mankas en UV]. Ekzercaro de la lingvo internacia ‚Esperanto’ [antaŭ FE 1].

o esperantisto - Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj volu ĉiam bone memori ... [A 1.5]. Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj ... [A 2.1]. ... li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto [A 2.3]. ... ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝodonanto por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko [A 3.2]. [Pliaj samspecaj trafoj en A, ne registritaj tie ĉi].

o esperantistaro - ... fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro [A 9.4].

Eŭropo — Eŭ-ró-po [FE 3, mankas en UV]. — DL 1888: Hispanujo estas parto de Eŭropo [DL 15].

fi - fi donc! | fie! | pfui! | фи, тьфу | fe! [FE 26, mankas en UV]. — Fi, kiel abomene! [FE 26]

fiziko - physique | physics | Physik | физика | fizyka [FE 32, mankas en UV]. Fi-zí-ko [FE 3]. Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem [FE 32].

o fizikisto - Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem [FE 32].

fotograf’ ― La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografaĵon al mia patro [FE 32, mankas en UV].

o fotografaĵo - La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografaĵon al mia patro [FE 32, mankas en UV].

o fotografisto - La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografaĵon al mia patro [FE 32, mankas en UV].

Franco - Français | Frenchman | Franzose | Французъ | Francuz [FE 37, mankas en UV]. Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj [FE 37].

franko ― Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn [FE 14, mankas en UV]. Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj) [FE 14]. {MON}

G-H

geografio — Ge-o-gra-fí-o [FE 3, mankas en UV].

Georgo ― Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua [FE 12, mankas en UV].

Germano - Allemand | German | Deutscher | Нѣмецъ | Niemiec [FE 34, mankas en UV]. Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj [FE 37]. La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo [FE 40].

o germana - Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron [FE 34].

o Germanujo - La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo [FE 40].

hebreo - juif | Jew | Jude | еврей | żyd [FE 36, mankas en UV]. La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo [FE 36].

Hispano - Espagnol | Spaniard | Spanier | Испанецъ | Hiszpan [FE 34, mankas en UV].

o hispana ― Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron [FE 34].

o Hispanujo ― Mi vojaĝas en Hispanujo [FE 26]. Mi vojaĝas en Hispanujon [FE 26].

I-J

ide' – [A, mankas en UV] La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto, prezentas dume nur mian privatan opinion [A 13.1]. Vortoj, kiuj formas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per streketo, tiel ekzemple la vorto « frat'in'o », prezentante unu ideon, estas kunmetita el tri vortoj, el kiuj ĉiun oni devas serĉi aparte [UV Enk. 2].

instituci’ – [A, mankas en UV] Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj ... [A 3.4]. ... ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel «Aldonon al la Fundamento» [A 7.2]. Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna ... [A 8.1]. ... nur ia centra institucio ... [A 9.4]. ... aŭtoritata centra institucio ... [A 12].

Johano ― La mano de Johano estas pura [FE 8, mankas en UV]. ― Mi konas Johanon [FE 8]. ― Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo) [FE 38].

Jozefo ― Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato [FE 22, mankas en UV].

jur’ – [mankas en UV]

o juristo — Ju-ris-to [FE 2, mankas en UV]. Juristo [FE 4].

ĵurnalo — Ĵur-nálo [FE 2, mankas en UV].

K-L

Kalvin’ ― [FE 37, mankas en UV].

o Kalvinano - Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj [FE 37, mankas en UV].

kilometro ― {MEZ} Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo [FE 32.8, mankas en UV]. DL 1888: Tiu ĉi rivero havas ducent naŭdek kvar kilometrojn da longo [DL 3.5].—

kompetent’ – [A, mankas en UV]. ... kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj por ĉiu nacio aparte ... [A 5.3].

kongres’ - [A, mankas en UV]. Pli detale mi parolos pri tio ĉi en la Bulonja kongreso [A 6.5]. Leĝan sankcion ili [= la ideoj] ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita [A 13.2].

kontrol’ – [A, mankas en UV]. [la diversaj lernolibroj kaj vortaroj], ... kiuj la plej gravaj estas eldonitaj tre bone kaj zorgeme, sub mia persona kontrolo kaj kunhelpo [A 5.3].

o kontrolilo — La «Fundamento de Esperanto» devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco [A 5.5].

kopeko ― Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj [FE 41, mankas en UV]. {MON}

literatur’ – [A, mankas en UV]. ... la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera [A 6.4]. ... sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo [A 7.1].

London’o – London [FG 13 angla, mankas en UV]. — London’o’n – to London.

Ludoviko ― Ludoviko, donu al mi panon [FE 8, mankas en UV].

Lutero ― [FE 37, mankas en UV].

o Luterano - Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj [FE 37].

M-N

Mario ― Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo) [FE 38, mankas en UV].

o Marinjo ― Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino, kiam ŝi parolas ... [FE 17, mankas en UV].

materialo - matière | material | Stoff | матеріялъ | materjał [FE 31, mankas en UV]. Ligno estas bona brula materialo [FE 31].

metro – {MEZ} Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj) [FE 14, mankas en UV]. Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo) [FE 32].

miliono ― Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj [FE 14.3, mankas en UV].

naiva - naïf | naïve | naiv | наивный | naiwny [FE 17, mankas en UV]. Li estas nelerta kaj naiva provincano [FE 37].

o naiveLa malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi [FE 17, mankas en UV].

o naiveco - Mi ridas je lia naiveco (aŭ mi ridas pro lia naiveco, aŭ: mi ridas lian naivecon) [FE 29, mankas en UV].

nenial - Aldonante la prefikson „nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu [FE 30, mankas en UV].

neniom - Aldonante la prefikson „nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu [FE 30, mankas en UV].

Nikodemo ― Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato [FE 22, mankas en UV].

Nikolao ― Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo) [FE 38, mankas en UV].

O-P

oficial’ – [A, mankas en UV].

o oficiala - Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro « Fundamento de Esperanto », devas esti rigardataj kiel oficialaj [A 3.5]. ... por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla ... [A 5.4]. ... por ke li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn ... [A 5.4]. ... ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel «Aldonon al la Fundamento» [A 7.2].

o oficiale - Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj ... [A 1.2].

o oficialigo - ... ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj ... [A 12].

paradoksa – [A, mankas en UV]. — ... nun mi diros pri tio ĉi nur kelkajn vortojn, por ke mia opinio ne ŝajnu tro paradoksa [A 6.5].

paralele – [A, mankas en UV]. — Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova [A 8.1].

Parizo – Paris mi ir'as Pariz'o'n - je vais à Paris [FG 13 franca]. — Morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon) [FE 28, mankas en UV].

o Parizano - La Parizanoj estas gajaj homoj [FE 37, mankas en UV].

patento — Pa-tén-to [FE 3, mankas en UV].

Paŭl’ — Paŭ-lí-no [FE 3, mankas en UV].

o Paŭlino — Paŭ-lí-no [FE 3, mankas en UV].

Petro ― Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj [FE 36, mankas en UV]. Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas iliajn (infanojn) [FE 18].

pfenigo ― Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj [FE 41, mankas en UV]. {MON}

polo - Polonais | Pole | Pole | Полякъ | Polak [FE 27, mankas en UV]. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon ... [FE 27].

prefikso - préfixe | prefix | Präfix | приставка | przybranka [FE 30, mankas en UV]. {GRAM} — Aldonante la prefikson „nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu [FE 30].

princip’ – [A, mankas en UV]. Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto [A 1.5]. Mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco de la « Fundamento » gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ... [A 9.1].

projekto - projet | project | Entwurf | проектъ | projekt [FE 25, mankas en UV]. Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn [FE 25].

R-S

rezultato - résultat | result | Ergebniss | результатъ | rezultat [FE 42, mankas en UV]. Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris [FE 42].

ruso - russe | Russian | Russe | русскій | rossjanin [FE 16, mankas en UV]. Ili estas rusoj [FE 16]. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon [FE 27]. Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj [FE 37]. La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo [FE 40].

o Rusujo - Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj [FE 37]. La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo [FE 40].

o Rusujano - Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj [FE 37]. — DL 1888: Ne ĉiu rusujano estas ruso [DL 9].

sankci’ – [A, mankas en UV]. Leĝan sankcion ili [= la ideoj] ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita [A 13.2].

sceno — Scé-no [FE 2, mankas en UV]. Sceno [FE 4].

Ŝiller’o – Schiller [FG 16 franca (nur tie la traduko), angla, germana kaj pola, mankas en UV, mankas en FG 16 rusa].

sistemo — Sis-té-mo [FE 3, mankas en UV].

Sofio ― Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo) [FE 38, mankas en UV].

sofismo — So-fís-mo [FE 3, mankas en UV]. Sofismo [FE 4].

speciala - spécial | special | speciell | спеціальный | specjalny [FE 19, mankas en UV].

o speciale - Certe, mi alportis arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu ĉi sinjorino! [FE 19].

Stefano ― Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem [FE 18, mankas en UV].

sufikso - suffixe | suffix | Suffix | суффиксъ | przyrostek [FE 30, mankas en UV]. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu) [FE 30]. La sufikso «um» ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun «um» oni devas lerni, kiel simplajn vortojn [FE 42].

T-U

t. e. - ― Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn [FE 14, mankas en UV]. ... oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo [FE 27]. ... sed nur ĉar ni volis esprimi direkton, t. e. montri ... [FE 28]. El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon (t. e. ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon [FE 29].

teatro - theâtre | theatre | Theater | театръ | teatr [FE 32, mankas en UV]. Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn [FE 32].

o teatra - Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn [FE 32].

o teatramanto - Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn [FE 32].

tekst’ – [A, mankas en UV].

o kunteksta - ... komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ĉiu vorto [A 4.5].

telegraf’ ― Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn [FE 36.4, mankas en UV]. — DL 1888: Li korespondas telegrafe kun ĉiuj agentoj [DL 7].

Teodoro ― La rozo apartenas al Teodoro [FE 5, mankas en UV].

teorio — Te-o-rí-o [FE 3, mankas en UV].

ties - Se ni aldonas la literon „t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu [FE 30.4, mankas en UV].

tragedi’otragédie [FG 15 (franca), mankas en UV].

o tragedi'a - tragique [FG 15 (franca), mankas en UV].

V-Z

valor’ – [A, mankas en UV]. — ... neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj [A 8.3].

Vaŝington ― Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua [FE 12, mankas en UV]. ― [DL 1888, p. 18]: Georg,o Vaŝington,o est,is nask,it,a la du,dek du,a,n Februar,o,n (aŭ: je l’ du,dek du,a Februar,o) de l’ jar,o mil sep,cent tri,dek du,a.

Vilhelmo ― Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo) [FE 38, mankas en UV].

ZamenhofL. ZAMENHOF [A, mankas en UV].

zoologio — Zo-o-lo-gí-o [FE 3, mankas en UV].