La solaj trafoj pri la du kunmetaĵoj en la Fundamento troveblas en la "Ekzercoj de legado" (§§ 2-4 FE):

o pachoro — Pac-hó-ro [FE 2].

o packapo — Pac-ká-po [FE 2]. Packapo [FE 4].

Pli ni ne ekscias. Ili servas al instruo de ĝusta prononco: pac-horo (disigita c-h) kaj pac-kapo (disigita c-k). Grava instruo ekzemple por german-lingvanoj kiuj havas oftan ch (ich, Buch) kaj ck (packen), kiujn oni tamen ne elparolas c-h aŭ c-k kiel en Esperanto.

Dum estas klare, ke tia instruo estas utila, ne estas same klare, kial Zamenhof elektis precize tiujn du vortojn kaj ne ekzemple senchava (c-h) kaj kruckavaliro (c-k) aŭ io simila. Por kompreni tion, ni devus koni iliajn precizajn signifojn [1].

La pli facila estas pachoro, laŭvorte tradukebla al la germana per Friedensstunde. Serĉante je tio en la reto ni trovas i.a. en prediko de Albert Schweitzer (1898-1948) jenan frazon:

"Nur der ist stark für den kommenden Tag, der am Abend die Friedensstunde im Gebet erlebt."

("Nur tiu estas forta por la venonta tago, kiu vespere spertas la pachoron dum preĝado.").

Paŭsaĵo (kalkeo) do de la germana Friedensstunde kaj ni povas difini:

pachoro = (arkaa) paŭza, ofte vespera horo, dum kiu oni ne laboras, sed preĝas kaj meditas.

Pli malklara estas packapo, germane paŭse, laŭvorte Friedenskopf. Kaj Frieden kaj Kopf havas multajn signifojn en la germana. Ekzemple ekzistas tipa montara roko en sudokcident-germana Palatinato, kiu nomiĝas Friedenskopf. Tiun lok-nomon (toponimon) Zamenhof tamen certe ne celis. Parolinte pri la Granda Vortaro Germana-Esperanta (GVGE 1894) kun ĝia Abdünstungshaus, kaj pri la Vezier (veziro), ambaŭ arkaaj jam en la 1890-aj jaroj, ni jam vidis, ke ni devas serĉi en vortaroj kaj enciklopedioj de la unua duono de la 19-a jarcento, prefere ĉe Joachim Heinrich Campe. Reta versio bedaŭrinde ekzistas nur ĝis litero E, por kontroli ĉu Campe havas Friedenskopf ni devus viziti bibliotekon. Sed ni ja scias, ke Campe baziĝas sur la enciklopedio de Adelung de 1793 ss. Tie ni trovas pri Friede i.a.:

2. Figürlich, Ruhe des Gemüthes, Abwesenheit aller heftigen und unangenehmen Empfindungen. Er kennt keine andern Wünsche, als das Verlangen nach einem immer festern Frieden des Gewissens. Der süße Frieden, den man im Schooße seiner Familie genießet. Auch in der Deutschen Bibel kommt es in der Bedeutung derjenigen Gemüthsruhe, welche aus der Üeberzeugung eines versöhnten Gottes fließet, sehr häufig vor. ...

(Fig. Trankvilo de la animo, foresto de ĉiuj fortaj kaj malagrablaj sentoj. Li ne havas aliajn dezirojn krom la deziro je ĉiam pli forta paco de la konscio. La dolĉa paco, kiun oni ĝuas en la sino de la propra familio. Ankaŭ en la germana Biblio ĝi [la vorto paco] ofte aperas en la signifo de tiu trankvilo de la animo, kiu originas el la konvinko pri repaciga Dio. ...).

Kaj persono kun tia trankvilo de la animo pro la sento vivi en harmonio kun sia Dio estas packapo.

En nia diskuto de antaŭ jaro ni tre probable lasis nin tro gvidi de la ĉefa moderna signifo de Friede, kiu celas pacon inter homoj kaj ŝtatoj. Sed por tiu signifo la sama § 2 FE havas propran vorton:

o paculo — Pa-cú-lo [FE 2].

Probable ne estas multaj duboj, ke tiu vorto signifas "pacema homo", kio celas al la signifo paco inter homoj kaj ŝtatoj. La afero pri packapo fariĝas kohera, se ni kontraste al "paculo" deiras de la nuntempe pli malofta signifo "paco inter kredanto kaj lia Dio". Probabla klarigo ankaŭ pro tio, ĉar plurloke en la Fundamento ni trovas religieman lingvaĵon, alludojn al la Biblio ktp. (vd. selbander, ехидна, Preĝu al la Sankta Virgulino [FE 37.23], Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo [FE 22.8]. ktp.).

Sed ankoraŭ alia klarigo estas pensebla. La Biblia Vortaro (1975-1984) klarigas:

"Kapo - En metafora senco la Biblio uzas tiun terminon parolante pri homoj, kiuj marŝas en fronto (Re 28:13, 44; Jes 9:14). Ankaŭ Kristo posedas rajton de unueco antaŭ ĉiuj estoj 'la kapo de ĉiu viro estas Kristo'. Laŭ Paŭlo Kristo estas kapo de la Eklezio (Kol 1:18; Ef 1:22)."

En tiu senco packapo do estas pac-gvidanto, -ĉefo, -princo, -reĝo.

Mirinda rezulto, ĉu? Anstataŭ ekzemple senchava kaj kruckavaliro, same aŭ eĉ pli taŭgaj por simple klarigi la prononcon de c-h kaj c-k, Zamenhof elektis du vortojn el la sfero de religio kaj kredo: packapo kaj pachoro.

------

[1] Ekzistas samepokaj tradukoj de la Ekzercaro al la franca de De Beaufront (1896) kaj al la angla de Joseph Rhodes (1903), sed ambaŭ ne tradukas la "Ekzercojn de legado" en §§ 2-4 FE.