Kaj la venkinto estas ... bon'. Jen la historio de la sepfontaĵo:

bon' aperas en la Universala Vortaro (UV 1893) en la ĝusta alfabeta loko. Ĝi ankaŭ aperas en la lecion-fina vort-listo de § 8 de la Ekzercaro (FE 1898). Krome ĝi servas kiel ekzemplo en UV je la artikolo pri la adverba finiĝo "e" (nur en la angla), je ec' kaj mal'. Fine kiel ekzemplo por ec' kaj mal' en la lecion-finaj vort-listoj de FE. Entute do ses kaj kvinona trovlokoj! Rekordo! Kvarfontaj vortoj troveblas pluraj, ekzemple estim', patr', kant' k.a. - bon' tamen elstaras.

Ĉu unuecaj tradukoj? Ne, kompreneble ne! Rigardu la rusan:

  • UV bon' → хорошій, добрый (ambaŭ vortoj)
  • UV mal', FE 11 mal' → хорошій (nur la unua)
  • UV ec', FE 11 ec', FE 8 добрый (nur la dua)

Akademia Korekto ne ekzistas, nek Lingva Rimarko de André Albault, kiu klarigus al ni tiun strangaĵon. Mia magra rusa - bedaŭrinde - plian fojon ne sufiĉas por helpi. Kiel malbone estas prikomentita nia fundamenta lingvo-konstitucio! Nova komentario dezirindegas.

Jen la tuta vortara artikolo pri bon' kun ĉiuj trov-lokoj en la Fundamento (krom la Antaŭparolo) laŭ la Apudmeta Inventaro:

-----

bon' - bon | good | gut | хорошій, добрый | dobry. — bona - bon | good | gut | добрый | dobry [FE 8]. ― bon' - good [UV e angla]. ― bon' - bon | good | gut | добрый | dobry [UV ec’] — bona bon | good | gut | добрый | dobry [FE 11 ec’]. ― bon' - bon | [angla mankas] | gut | хорошій | dobry [UV mal’]. — bona - bon | good | gut | хорошій | dobry [FE 10 mal’]. ― La patro estas bona [FE 8]. Bonaj infanoj lernas diligente [FE 9]. Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! [FE 10]. Bonan matenon! [FE 10]. El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj [FE 12]. “Tre volonte, mia bona,”; diris la bela knabino [FE 15]. Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, ŝi diris al la knabino: “Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon” [FE 15]. Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota [FE 22]. Li estas bona parolanto [FE 31]. La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona, ol lia interno [FE 31]. Ligno estas bona brula materialo [FE 31]. Mia onklino estas bona virino [FE 33]. La regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo [FE 37]. Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne sufiĉe energian policestron [FE 37]. Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro [FE 37].

o bon'e - bien | well | gut | хорошо | dobrze [UV e]. ― La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra [FE 16]. “Bone, ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via buŝo aŭ serpento aŭ rano.” [FE 19]. Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus [FE 20]. Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa [FE 20]. Sed estas bone uzadi la vorton „je” kiel eble pli malofte [FE 29]. La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj [FE 30].

o bonaĵo — Bo-ná-ĵo [FE 2]. Bonaĵo [FE 4].

o bon'ec' - bonté | goodness | Güte | доброта | dobroć [UV ec’]. — boneco - bonté | goodness | Güte | доброта | dobroć [FE 11 ec’] — La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi [FE 11]. Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco [FE 35].

o malbona – mauvais | evil | schlecht | дурной | zły [FE 10 mal’]. ― Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn [FE 33]. En malbona vetero oni povas facile malvarmumi [FE 42].

o malboneco - ... tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu ĉi knabino [FE 19].

o malbonigi ― Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron [FE 33].

o bongusta ― Mi manĝis bongustan ovaĵon [FE 35].

o bonsoneco - ... se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo [FE 27].

-----