I.

Unuan fojon ni trovas ĝin en la zamenhofa vortaro Rusa-Esperanto (RE 1889), p. 11:
  • Борщъ barĉ' [ortografio de 1918: Борщ - proksimuma prononco borŝĉ]
La preskaŭ samtempa Meza Vortaro Esperanto-Germana (MV 1889), p. 12 havas:
  • barĉ' Beetensuppe [!? tiel!]
En 1893 el tio fariĝis la Universala Vortaro per aldono de franca, angla kaj pola tradukoj:
  • barĉ' - soupe de betteraves | red-beet-soup | Beetensuppe | борщъ | barszcz.
En 1914 la Akademiaj Korektoj korektas la anglan kaj germanan tradukojn:
  • beetroot soup | Runkelrübensuppe
Iom mirigas, ke la franca traduko el la UV restis tia-kia. Beaufront en sia vortaro Esperanto-Franca (1899-1904) ja ŝanĝas al soupe aux betteraves (russe) anstataŭ "de". Ĉu ambaŭ eblas?

En 1963 (kaj ĉiuj postaj senŝanĝaj represoj ĝis nun) André Albault aldone klarigas en siaj "Lingvaj Rimarkoj" al la libro-forma eldono de la Fundamento (p. 315):
  • barĉo. Hodiaŭ [= 1963]: Franca borchtch, bortch; Angla borsch - Rusa manĝaĵo.
Vikipedio nuntempe uzas jenajn formojn:
  • barĉo - bortsch, ankaŭ bortch, borsch, ĝusta transskribo al la franca borchtch | borscht (ankaŭ borsch, bortsch, borstch, borsh, borshch) | Borschtsch (transskribita ankaŭ kiel Boršč).

II.

1. La unua demando estas, kial entute tiu rusismo aŭ slavismo pri simpla regiona supo eniris RE 1889. - Nu, RE estas surprize ampleksa, multe pli ampleksa ol la posta UV de la Fundamento, vd. komparon de la litero A tie ĉi. Ni krome jam vidis, ke Zamenhof ankaŭ ĉiam devis skribi por la cenzuristo. Io pli sendanĝera ol regiona ĉiutaga manĝaĵo apenaŭ estas pensebla, eĉ iel patriota. Ĝi krome montras la komprenon de Z. pri Esperanto: Ĝi estu ne nur lingvo por internaciaj fakaj kongresoj, sed taŭga kiel ĉiutaga familia komunikilo. Fine la vorto estis sence senproblema al la unuaj adeptoj de Esperanto en cara Ruslando, eĉ donis iun "hejmecan" elementon, malpliigis la kontraŭstaron al tiu nova fremda lingvo.

2. La dua demando estas, kial la beto-supo ne estis elĵetita sur la vojo RE → MV, kiel okazis al plej multaj rusismoj (urjadniko-vortoj) aŭ senprobleme formeblaj vortoj laŭ la 15-a regulo (sultano-vortoj). Laŭ la kriterioj de la "bonlingvaj" lingvo-reformistoj ĉirkaŭ la geedzoj Corsetti / Löwenstein barĉo certe estas "superflua" vorto, facile anstataŭebla per iu mini-difino laŭ la historiaj tradukoj en UV 1893 ("supo el ruĝa beto"). La "akademia" lernoknabo Marcos Cramer, ekzemple, antaŭ kelkaj jaroj furiozis kontraŭ la samspeca blino (iu patkuko laŭ rusa, ukraina ktp-a maniero), delonge trovebla en PIV, kaj fuŝis la prian artikolon en Vikipedio. Se Z. aldonus la vorton erst niatempe, li tre probable estus forte kritikata de la korseta bando pro "kontraŭfundamenta" agado.

3. De Petro de Smet ni scias, ke plej multaj elementoj en UV servas plurajn celojn samtempe. La surfaca motivo informi pri la esperantigo de iu supo en la kazo de barĉo estas malforta kaj randa. Sed samtempe kaj eble eĉ pli grave ni lernas transskribo-regulon: Rusan щ, polan szcz, ni do ne precize transskribu al esperanta -ŝĉ-, kvankam tio teorie estas eble, sed simpligu ĝin al -ĉ-. Sed, ho ve, tio restis la sola ekzemplo pri tia transskribo en la Fundamento kaj ĉe Z. ĝenerale. Prave pro tio Cherpillod avertas en sia "Zamenhofa Radikfarado" (1990, p. 27): "Tio estas eble aparta kazo, el kiu oni ne starigu ĝeneralan regulon". Se tio ŝajnas ĝusta por la specifa transskribo de szcz, barĉo tamen ankoraŭ enhavas pli ĝeneralan instruon: etimologia ĝusteco de esperanta formo ne tiom gravas, kiel laŭeble facila prononco ankaŭ por anoj de aliaj lingvo-familioj. La ora vojo estas kompromiso.

4. La germana traduko al Beetensuppe (laŭvorte beta supo) probable neniam estis ĝusta, ankaŭ ne en la epoko de Z. Almenaŭ ni ne trovas ĝin en iu enciklopedio el la 19-a jarcento, konsultebla en www.zeno.org. Male la transskribon "Borschtsch" ni trovas jam en 1867 en la "Leksikono de germanaj proverboj" de Karl Friedrich Wilhelm Wander, kiu klarigas: "en la jud-germana de Varsovio laŭ pola Barszcz = supo el ruĝa beto". La Granda Konversacia Leksikono de Meyer, 6-a eld. 1905-1909 konas ĝin en la formo: "Barßcz (pron. barschtsch), pola nacia manĝaĵo, forte spicita supo ...". Kaj jam Pierer 1857 havas Bartsch [barĉ]: "trinkaĵo de la ordinaraj poloj kaj prusoj [= baltoj]".

De kie do la stranga Beetensuppe? Ni nur povas supozi, ke ĝi estas el frua vortaro rusa-germana de J.A.E. Schmidt, kiu staris en la elinterna tradicio de Joachim Heinrich Campe (1807). En la reto ekzistas nur la postmorta kaj forte modernigita eldono de 1884. Ĝi havas "борщъ - Borschtsch (m), supo de ruĝa beto ...". Ni tamen devus kontroli pli fruan eldonon el la 1830-aj jaroj, verkitan de Schmidt mem.

Unu plian fojon ni do konstatas, ke Zamenhof parolis germanan jam eksmodan en la 1880-aj jaroj.

5. Tion kompreneble ankaŭ rimarkis la germanaj aŭtoroj de la Akademiaj Korektoj 1914, kiuj korektis al Runkelrübensuppe. Sed, ho ve!, tiu korekto tre probable estas malĝusta [1]. Runkelrüben ne estas ruĝa beto por homa manĝaĵo, sed tiu planto por besta nutraĵo! Komparu la fotojn! Strange, ĉu? Ja la gvida leksikono de Meyer informis jam tiuepoke pri la ĝusta germanigo.

Kial Z. en 1889 kaj la korektintoj en 1914 nepre evitis la simplan transskribon "Borschtsch", eble kun klariga aldono? Ĉu ĝi por tiuepokaj oreloj sonis tro jide?

III.

Se mi ne forgesis ion, tio estas la kvin instruoj de la sola vorto barĉo. Ĉu ni lernis ion de tiam? Foje oni povas dubi. Almenaŭ nia generacio ankoraŭ ŝatas diskuti pri kajpirinjo, kaŝaso, ĉedaro, kamemberto kaj multaj aliaj esperantigoj de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Nu, Zamenhof montris la vojon jam en 1889.

Ĝuu vian barĉon!

------

[1] Indico por la malĝusteco de Runkelrübensuppe ankaŭ estas jeno: Ni scias, ke la laboron pri Akademiaj Korektoj de la germana parto oni komisiis en 1906 i.a. al la tre fidinda kaj profesia vortaristo Paul Christaller. Sed en ties vortaro Germana-Esperanta de 1910 (2-a eld. 1923) barĉo ŝajne tute mankas, almenaŭ nek troveblas je la zamenhofa Beetensuppe, nek je Runkelrübensuppe, nek je iu formo de Borschtsch! Tre nekutima afero, ĉar tiuepoke oni ja kutime skrupule prezentis ĉiujn, eĉ la plej randajn vortojn el UV. Kontraste Christaller ĝuste informas pri Runkelrübe kaj Rote Bete je Rübe: ruĝa beto kaj rapa beto. Klaras, ke li konis la diferencon kaj probable vidis la malĝustecon. Sed kial li tute forlasis barĉo? Aŭ eble: per kio li tradukis ĝin germanen?