Esperanto-Muzeo en Svitavy's videos

D-ro Zamenhof sur bildkartoj el la tuta mondo

05 May 2013 1 1 875
el la kolekto de Georgi Litov el Bulgario fonto:https://www.youtube.com/watch?v=qtIJbn-5Vjw

Jan Duda violonludas dum la ĈEA- Kongreso: Kanto d…

16 Nov 2015 4 987
Jan Duda, profesia violonisto (eksmembro de Moravia Filharmonio), honora membro de ĈEA, violonludas dum kultura programero kadre de la Anstataŭa 15-a Kongreso de ĈEA en Ústí nad Orlicí. Mallongigo de la prezentiĝo: Edvard Grieg - Kanto de Solveig (el la Svito Peer Gynt op. 46) Sabateto venas - moravia popolkanto

Hellotalk per Esperanto - Praktiku la lingvon per…

19 Oct 2015 1 1037
Mallonga informa video pri nova utila maniero por perfektiĝi en fremdaj lingvoj (ankaŭ, sed ne nur en Esperanto) pere de poŝtelefono fonto: www.youtube.com/watch?v=XVM8YcX0NyE (kanalo Esperanta Stelo) retejo: www.hellotalk.com/#en instalpaĝo: play.google.com/store/apps/details?id=com.hellotalk

Renesanca kanto "Aŭtuno venas"

10 Oct 2015 1 1198
Kantas Milena Jelínková, Esperanto-tekston verkis kaj gitarakompanas Jiří Jelínek, membroj de Sekcio de nevidantoj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Prezentite en Esperanto-Muzeo en Svitavy la 26-an de septembro 2015, dum inaŭguro de la nova tema ekspozicio "Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo". Filmis Miroslav Hruška. En Ĉeĥio la kanto konatas el repertuaro de la muzikenstemblo "Spirituál kvintet" (" Podzimní" - www.youtube.com/watch?v=2aYQalYTKSs) . TEKSTO (Jiří Jelínek) Aŭtuno venas 1 Aŭtuno venas orumante la ĝardenon, malplena domo vekas mian korĉagrenon. Jen ĝemo de velkanta vivo, unusola aŭtuna motivo, ĝema sono de l' sezono vekas splenon. 2 Aŭtuno venas kun vualoj de arĝento, vidiĝas nek la suno nek la firmamento. Jen grizo de pluveta ploro, unusola aŭtuna koloro, ĝema sono de l' sezono vekas splenon. 3 Aŭtuno venas alportante tristan scenon, dum ĝia daŭro mi ne tuŝos amotemon. Vane mi penis dum la jaro, havis sencon eĉ ne unu faro, ĝema sono de l' sezono vekas splenon. 4 Aŭtuno venas kaj ĝi semas espergrenon, ke foje amo venkos mian korĉagrenon. Ekflamos la dormanta sento, forgesiĝos aŭtuna turmento, ĝema sono de l' sezon' kaj peza spleno.

Ĉeĥa ĥoralo Sankta Venceslao - kantas Miroslav Smy…

07 Sep 2015 1 1041
Unu el la plej malnovaj ĉeĥlingvaj kantoj (ĝia bazo devenas supozeble el la 12-a jarcento) en Esperanto-traduko de Jan kaj Karel Filip eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka Kun elkoraj bondeziroj diskonigite omaĝe al naskiĝtago de Miroslav Smyčka la 11-an de septembro. La 5-an de septembro 2015 Registris Vladimír Türk en preĝejo de la kastelo Kratochvíle dum de la 9-a Postferia Renkontiĝo, kiun E-klubo "La Ponto" Písek (kies vicprezidanto estas Miroslav Smyčka) okazigis en la urbeto Netolice . TESKTO: 1. Sankta Vencesla' (ĥoralo, devenanta el la 11-a jarcento) (esperantigis Jan kaj Karel Filip). 1. Sankta Vencesla', duko de la ĉeĥa land', nia princ', propetu por ni ĉe plej sankta Di'. Kristo kompatu! 2. De Ĉeĥlando heredanto, rememoru je la gento, ne lasu perei nin eĉ sekvontojn, sankta Vencesla'! Kristo kompatu! 3. Jen ni petas helpon de vi; kompatu nun al ni, nin konsolu en trist' ĉiu, sankta Vencesla'. Kristo kompatu!

IJK Wiesbaden 2015

11 Aug 2015 1 994
fulmrapida prezento fonto: Kasia W www.youtube.com/watch?v=53jI4l9MGmg pliaj mallongaj videoj pri la aranĝo: Kion vi plej ŝatas dum IJK? www.youtube.com/watch?v=H_OYn6PZKpw IJK 2015- Internacia vespero www.youtube.com/watch?v=KC-tbjBiLq0 retejo: ijk2015.tejo.org/programo

Edmond Privat - Unua Kongreso de Esperanto

07 Jul 2015 3 1235
Videoprezento el la libro de prof. Privat - "Historio de la lingvo Esperanto" fonto:https://www.youtube.com/watch?v=A86uuSP5dkM kanalo de Scott David Malmulte konata videokanalo kun valoraj videoj: vidu mem www.youtube.com/channel/UC2efqRZ4iAj3xLHwQ3lWItg/videos

Invito al la 100ª UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO…

28 Jun 2015 1 1292
Mallonga prezento de la gastiganta urbo far Xavier Dewedehe, LKK prezidanto. Planis, filmis kaj reĝisoris Ciro Gomes de Freitas, reviziis Amarílio de Carvalho. Fonto:https://www.youtube.com/watch?v=c59nKHjSbeM kanalo Ciro Gomes de Freitas

Rememoro

05 Jun 2015 3 1062
Filmo de Pavol Kaščák (redaktoro de Verda Stacio verdastacio.weebly.com/) , kiu sukcese partoprenis internacian filmkonkurson "Teo kaj amo", kiu okazis kunlabore inter Ĉina Radio Internacia, UEA kaj Agrikultura Universitato en Hangzhou, kie inter 29.3. kaj 25.4. okazis tutlanda festivalo pri teo, kadre de kiu la konkursaj filmoj estis sukcese prezentitaj al la neesperanta publiko. La filmo "Rememoro" estis unu el la 10 plej alte premiitaj filmoj (el inter 45 entute), tial Pavol Kaščák a R. Čubok estis persone invitiaj al Ĉinio por prezentiĝi kaj transpreni la premion. La filmo okazas en la kastelo Bartošovice en nroda Moravio, kie P.Kaščák organizas ĉiuaŭtune "Internacian Esperanto-Lernejon" (ĉi-jare 1.-4.10.2015) - vidu verdastacio.wix.com/lernejo . fonto:https://www.youtube.com/watch?v=n-5pD-l9mmU

Nigra Libro (Zwartboek - Black Book) - Antaŭfilmo

27 Dec 2009 1 1 864
Omaĝe al rememoro pri la 70jara datreveno de finiĝo de la dua mondmilito - esperantlingve subtekstigita oficiala antaŭfilmo al nederlanda filmo (realigita kunlabore kun Belgio, Germanio kaj Britio) - reĝisorita de Paul Verhoeven en 2006 ________________________________ Milita dramo inspirita de veraj okazaĵoj en Nederlando en 1944-1945. Juda junulino Rachel, kiu kaŝiĝas en Nederlando, post kiam travivis masakron de sia familio, aliĝas al la enlanda kontraŭnaziisma movado. Ŝia tasko estas kiel spionino penetri en la estraron de gestapo, alloginte ĉarman germanan kapitanon .... www.imdb.com/title/tt0389557 www.csfd.cz/film/222597-cerna-kniha La tutan filmon ni rekomendas serĉi kaj spekti en via nacilingva versio. Jen mallonga muzika "fan" video , pli trankvila kun pli da lirikaj scenoj www.youtube.com/watch?v=FiPlId09OZk&spfreload=1

Mikaelo Povorin - Printempa melankolio

03 Apr 2015 1 1 796
Melodion kaj tekston verkis, kantas kaj gitarludas Mikaelo Povorin. fonto:https://www.youtube.com/watch?v=UPjKNcYQ-_8 pliajn kantojn de la aŭtoro vi povas aŭskulti en la kanalo www.youtube.com/channel/UC4qGvE201FXZCz-gYK6zqMQ

Bravaj Falkoj (Hej sokoly)

31 Mar 2015 4 1633
tradicia pola-ukrainia kanto el la 1-a duono de la 19-a jarcento; aŭtoreco estas atribuata kutime al poeto Tymko Padura (1801-1871) originalaj tekstoj: ru.wikipedia.org/wiki/Hej,_soko%C5%82y fonto: www.youtube.com/watch?v=5ZXWAJ5xeqI el la kanalo de Ian Clark

TEO KAJ AMO - konkursa filmo de la svitava klubo

25 Jan 2015 3 1024
Jen filmo, kiun mem amatore kreis membroj de la Klubo de amikoj de Esperanto Svitavy, kiuj dumjare aktive volonteme helpadas funkciadon de nia muzeo. La filmo estas destinita por internacia filmkonkurso, proklamita de Ĉina Radio Internacia, pri la temo "Teo kaj amo". Ĝi estas alŝutita ankaŭ al Youtube al la kluba kanalo: www.youtube.com/watch?v=ShltWvCay8w Se vi volus ĝin subteni, vi povas por ĝi voĉdoni en esperanto.cri.cn/filme/14tea3.htm Laŭ la voĉdonado la filmo okupis la 12-an de januaro la 3-an lokon! - Sufiĉas klaki al la kadreto ĉe la filmo (ĝi estas en la sesa vico maldekstre) kaj tute sube de la paĝo skribi vian nomon, landon kaj retadreson kaj klaki al SENDU. Vi povas voĉdoni ĝis fino de marto. Krome, ĉiu voĉdonante ĉiusemajne partoprenas en lotumado pri interesaj premioj! .....

Adolphe Adam - Kristnaska kanto (Cantique de Noël)

19 Dec 2014 4 1 1866
fama kanto de la franca komponisto, en Esperanto-traduko prezentas Miroslav Smyčka, klavarakompanas Pavla Dvořáková. Sonregistraĵo el video realigita de Vladimír Türk dum la Antaŭkristnaska Renkontiĝo, organizata de Esperanto-KLubo "La Ponto" en Písek (Ĉeĥio) en decembro 2010. surfote Kripeto de la urbo Písek (fotis P. Dvořáková).

Kiel estiĝas portreto de L.L.Zamenhof

13 Dec 2014 2 1061
Vagnero Tero el Brazilo en sia unika 10minuta video montras en rapidigita formo, kiel de komenco ĝis fino estis pentrata lia portreto de d-ro Zamenhof. Kun akompana Esperanta muziko. fonto: www.youtube.com/watch?v=YyKMuykyunA

D-ro Zamenhof sur bildkartoj - el kolekto de Georg…

06 Dec 2014 1222
Omaĝe al la naskiĝtago de d-ro Zamenhof fonto:https://www.youtube.com/watch?v=Vtn7l3kWgKs kanalo:Georgi Litov

L.L. Zamenhof and the Invention of Esperanto

06 Dec 2014 1320
Omaĝe al la naskiĝtago de L.L.Zamenhof Porinspira anglalingva filmo el la ciklo "This Week in Jewish History" de Dr. Henry Abramson. fonto: www.youtube.com/watch?v =FwAFan_NZTw , kanalo:Henry Abramson

Zamenhof en Varsovio - Roman Dobrzynski (PL) ✫

06 Dec 2014 1565
Omaĝe al naskiĝtago de L.L.Zamenhof - kontribuo por la filmkonkurso kadre de la 125jariĝo de Esperanto - interesa intervjuo kun la nepo de d-ro Zamenhof fonto:https://www.youtube.com/watch?v=RLhu7qycAoA, kanalo:Filmkonkurso

198 videos in total