Esperanto-Muzeo en Svitavy's videos
La lago Titikaka (Peruo)
|
|
Tre interesa esperante komplete paroligita vojaĝfilmo de Paŭlo Kaščák, redaktoro de Verda Stacio Ostrava (Ĉeĥio)
vikikpedia artikolo pri Lago Titikako:
eo.wikipedia.org/wiki/Lago_Titikako
Umberto Eco pri Esperanto
|
|
subtekstigita eta specimeno el parolado de Georgo Pagano en la Parlamento de Italio - pri ŝanĝiĝo de rilato de la fama semiotikisto Umberto Eco al Esperanto
malgraŭ kelkaj lingvaj erar(et)oj en subtekstigo ni aperigas tiun ĉi interesan videodokumenton
fonto:
www.youtube.com/watch?v=ne4y8jIKIAc (uzanto Efilzeo )-alŝutite 16.3.2013
info pri Umberto Eco: eo.wikipedia.org/wiki/Umberto_Eco
Edith Piaf - LA VIVO EN ROZ'
|
|
|
Fama kanzono en Esperanto-traduko de R. Bernard. Kantas Alberta Casey (Usono)
fonto:http://www.youtube.com/watch?v=qA3eL6mT2mo
uzanto:ibotirasalitre
Teksto:
LA VIVO EN ROZ' (LA VIE EN ROSE)
David-Louiguy-Pilaf-R. Bernard
Se li ĉirkaubrakas min,
Kaj diras: Amatin'!
Por mi la vivo rozas.
Amon flustras lia buŝ'
Ĉe mia kor' ektuŝ'
Jes, kvankam li nur prozas.
Plenas nun l' anim' je riĉ'
De rava am-feliĉ',
Kaj tion kaŭzas li.
Li por mi estas, kaj mi nur por li,
Tion promesis ni por tuta vivo.
Kaj tuj ĉe l' unua vid'
Mi tremas pro agit'
Kaj kor-ekscit'.
Okuloj liaj, jen delir'
Rezisti eblas ne, kaj sur
La buŝ' ridet', jen do la vir'
Min posedanta tuta nur!
Se li ĉirkaubrakas... ktp.
Kastelo Jindřichův Hradec (Ĉeĥio)
|
|
La tria plej ampleksa kastelo de la lando, situanta en Suda Bohemio (proksime al la aŭstria landlimo), invitas vin al vizito.
Esperanto-teksto, paroligo kaj teknika prilaboro Pavla Dvořáková.
vikipedia informo pri la urbo:
eo.wikipedia.org/wiki/Jind%C5%99ich%C5%AFv_Hradec
El pesimismo al espero
|
|
Ĉu ankaŭ vi foje plendas pri stato de la nuna mondo, de nia socio, de nia Esperantujo? Ĉu entute eblas ION ŝanĝi?
Instiga video bazita sur inĝenia ludo kun vortoj , ne bezonanta longajn komentariojn.
La mondo estas kiel spegulo. Ĉiu ŝanĝo de la mondo komenciĝas en ni mem, en nia menso kaj koro kaj ekas per nia unua eta faro ... Kaj por komenci iam eĉ sufiĉas ekprovi simple percepti la mondon el alia punkto, el alia direkto :-)
fonto de la video: www.youtube.com/watch?v=IyoBTqJYms4 , uzanto Gian Piero Savio
Revivigo de Lazaro
|
|
|
Filmeto el projekto Videoenvagelio - itala IKUE-sekcio paroligis esperantlingve entute 128 filmojn rilatajn al bibliaj temoj de la tuta eklezia jaro! Ĉu ne inspira kaj sekvinda ideo ankau por alitemaj projektoj?
fonto: www.youtube.com/watch?v=YlrjucBfaxY , uzanto:laparoladidio (inkluzivas ankaŭ la laŭtlegatan tekston)
La historieto sendube gravas sendenpende de la religia kredo aŭ vivfilozofio de la spektanto.
Kiel laŭ vi rilatas vivo kaj morto? Kiajn atributojn devas havi vivo, por indi esti tiel nomita? Kio al vi mem donas energion, kio revivigas vin? Parto de kio vi estas? Ĉu vi sentas vin parto de Unueco? Kiomas via fido? Kiom vi atentas pri veraj bezonoj de viaj proksimuloj? Kie fartas Amo en via vivo?
Alfabeto de Esperanto
|
|
Ni ŝatus en nia filmoteko fojfoje prezenti ankaŭ utilajn instruhelpilojn uzeblajn en kursoj por komencantoj. Jen unu el ili.
fonto: www.youtube.com/watch?v=aa2GRyhbkN0 uzanto LECOugar29
Revado - Rêverie
|
|
Prezentvideo de la duobla albumo "Revado" de la Itala etno-progresiva muzikgrupo "Rêverie".
La disko disponeblas ĉe www.vinilkosmo.com
Sed jam havebla MP3e en la elŝutservo www.vinilkosmo-mp3.com/reverie ...
kaj laŭ FLAC ĉe
cd1d.com/fr/artist/reverie
Esperanto geedzigas
|
|
|
|
Kontribuo de Fabio Monteiro (Brazilo) por la berlina filmkonkurso "Esperanto 125jara"
fonto:https://www.youtube.com/watch?v=hHk8wSswCAE - uzanto Filmkonkurso
Team - Rakonta Silentado
|
|
|
kanto de la fama slovaka rokgrupo TEAM
eo.wikipedia.org/wiki/Team , kiu eldonis 1989 albumon de kantoj esperantigitaj de ilia manaĝisto Stano Marček
fonto:
www.youtube.com/watch?v=zRgk0YnSdDc - prilaboro de la video - Jacinto Yagui
ni aperigas omaĝe al 60-jariĝo de Stano Marček, kun multaj gratuloj!
eo.wikipedia.org/wiki/Stano_Mar%C4%8Dek
Moresnet kaj Amikejo
|
|
|
|
Neŭtrala Moresnet estis de 1816 ĝis 1919 malgranda kvazaŭregno, aree ĉirkaŭ 3,5 km², ekzistanta sur la belga, germana kaj nederlanda landlimo, nur ĉar la landoj ne konsentis pri kiu posedu ĝin. Se vi volas ekscii pli pri ĝi kaj pri tio, kiel, kiam kaj kial tie ekestis "Amikejo", "la unua la Esperanto-lando kiu preskaŭ ekzistis", bv. sekvi tiun ĉi 11minutan dokumentan filmon, parolatan en la nederlanda lingvo, kun Esperanto-subtekstoj.
fonto:http://www.youtube.com/watch?v=AgkyvZ2QRwM
Vikipedian artikolon pri Moresnet vi povas aŭskulti kaj samtempe legi en
www.youtube.com/watch?v=ZjT0QszMxXQ
ZEOj en Aŭstralio kaj tra la mondo
|
|
|
"Esperanto- kaj Zamenhof-stratoj en Aŭstralio kaj tra la mondo"
Prelego farita de la aktiva ipernitianino Nicole dum la Zamenhof-Festo en Sidnejo en 2010
fonto:http://www.youtube.com/watch?v=HyxwWJrBpOo
Vikipedia artikolo pri ZEOj troviĝas en
eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_Zamenhof/Esperanto-objektoj
En nia muzeo pri la temo troviĝas du apartaj paneloj + fotolibro (daŭre kompletigata). Ni bonvenigos kunlaborantojn liverantajn rete uzeblajn fotaĵojn kun priskriboj.
Kontaktadreso: muzeagrupo(heliko)esperanto.cz
Ho paŝtistoj betlehemaj
|
|
|
|
Fama, origine hispanlingva kristnaska kanto ("Oh pastores de Belen"), prezentata de Vicente Valdés Bejarano (alinome "Ĉente") el Aguaskalientes, Meksikio
La kanto estas ligita kun ĉarma animacia filmeto kaj teksto por pli bona kompreno kaj ev. kunkantado
fonto:
www.youtube.com/watch?v=8Q0A5dOzfAU (kanalo de Meksikia TV)
KRISTNASKO (Video-Evangelio)
|
|
Triminuta filmeto kun esperantlingva legado el la Evangelio laŭ Luko
fonto:Youtube, uzanto laparoladidio
www.youtube.com/watch?v=T2t9_1sawAk
(en esperantigo de ties filmetoj partoprenas itala sekcio de IKUE)
Ni esperas, ke vi ĝuos vi, ĉu vi estas kredantaj kristanoj, aŭ ĉu vi perceptas la historieton kiel simbolan rakonton pri reveno de la lumo kaj de la espero por la homaro ......
1: Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Augusto,
ke la tuta mondo estu registrita.
Ĉi tiu estis la unua registrado, farita,
kiam Kirenio estis reganto de Sirio.
Kaj ĉiuj iris, por estis registritaj, ĉiu al sia urbo.
2: Kaj Jozef ankaŭ supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret,
en Judujon, al la urbo de David,
kiu estis nomata Bet-Lehem,
ĉar li estis el la domo kaj familio de David,
por esti registrita kun sia fianĉino Maria, kiu estis
graveda.
3: Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por ŝia akuŝo.
Kaj ŝi naskis sian unuan filon, kaj ŝi ĉirkaŭvindis lin
kaj kuŝigis lin en staltrogon,
ĉar ne estis loko por ili en la gastejo.
4: Kaj en tiu sama regiono estis paŝtistoj, kiuj kamploĝis
kaj nokte gardis sian gregon.
Kaj anĝelo de la Eternulo alstaris apud ili,
kaj la gloro de la Eternulo brilis ĉirkaŭ ili,
kaj ili timis per granda timo.
Kaj la anĝelo diris al ili:
5: Ne timu, ĉar jen mi venigas al vi
bonan sciigon de granda ĝojo,
kiu estos por tuta popolo;
ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David,
Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro.
Kaj jen la signo por vi: vi trovos infaneton,
ĉirkaŭvinditan kaj kuŝantan en staltrogo.
6: Kaj subite estis kun anĝelo amaso de la ĉiela armeo,
laŭdante Dion, kaj dirante: Gloro al Dio en la supera alto,
kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro.
Voĉregistri per Soundcloud
|
|
|
bonega instrua filmeto el Youtube kreita kaj parolata de Ipernitiano Emilio Cid, kiu estas nepre plu disvastiginda
ni inctigas vin provi kaj realigi ion amuzan kaj /aŭ utilan por lernado aŭ praktikado de Esperanto! PaDv
fonto: www.youtube.com/watch?v=PvaMbzxUqTc
Ho blanka vino
|
|
Unu el la plej konataj moraviaj popolkantoj estas komune kantata en Esperanto de la infana folklora ensemblo "Břeclavánek" kaj de la partoprenantoj de la Trilanda konferenco - fine de la vespera kultura spektaklo la 28-an de septembro 2012 en la urbo Břeclav.
Teksto:
1.Ho blanka vino de amatino, /:mi trinkos vin ĝis vivofin', ho blanka vino:/.
2. Ho ruĝa vino de dua ino, /:mi trinkos vin ĝis vivofin', ho ruĝa vino:/.
3. Ambaŭ vinetoj, karulinetoj, /:mi trinkos vin ĝis vivofin', ambaŭ vinetoj:/.
(esperantigis Pavla Dvořáková)
filmis Petr Chrdle, konvertis PaDv
Karel Čapek - R.U.R.
|
|
|
Komenca kvaronhoro de la adapto de la fama antiutopia dramo (1926) de la ĉeĥa verkisto Karel Čapek
- kiun realigis en esperanta mondpremiero junulara teatroensemblo DOMA el Svitavy, kunaktoris Jan Řepa (kiel aŭtoro) kaj Ján Bobrik (kiel lia amiko). La premiero okazis kadre de al 25-a OSIEK.Konferenco en Svitavy 9.7.2012 en la teatro Trám. Bedaŭrinde dum komprimado de la origina tro ampleksa filmo iom malsinkroniĝis bildo kaj sono :-(( -kion mi tre bedaŭras! Post fino de tiu ĉi specimeno la dramo komenciĝas akriĝi .... Ĉu robotoj transprenos potencon super la mondo? Ĉu ekzistas iu elirvojo? ....
Tondite laŭ la origina registraĵo filmita de Miguel Gutiérret Adúriz.
Fotogalerion el la kompleta dramo vi povas vidi en
muzeum.esperanto.cz/eo/galerio/33-svetova-premiera-r-u-r-mondpremiero-de-la-dramo-de-k-capek-r-u-r.html
Biciklovagoj tra Břeclav
|
|
|
Břeclav estas ĉeĥa landlima urbo, kie 27.-30.9.2012 okazis Trilanda konferenco.
Por prezento omaĝe al vizito de la urbestro ĉe la oficiala inaŭguro tradukis kaj al Esperanto dublis Vladimír Türk. Kopiite el lia Ipernitia paĝo. www.ipernity.com/doc/tuurq/13427152
Koran redankon por rapida kaj bonega laboro!
Info pri la urbo: eo.wikipedia.org/wiki/B%C5%99eclav
Vorto de la urbestro sur la oficiala urba retpaĝaro troviĝas (lige kun la konferenco) nun ankaŭ en Esperanto - vidu: breclav.org/cs/breclav-eo
Se vi volus subteni, ke Esperanto tie restu (por montri, ke ĝi vere estas lingvo, kiu vivas kaj havas siajn uzantojn eksterlande) , bv. skribi koncize vian reeĥon al la urbestro
- bv. legi artikoleton en nia blogo www.ipernity.com/blog/181031/415357 . Koran antaŭdankon por via event. helpo!
Jump to top
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter