Esperanto-Muzeo en Svitavy's videos
Kio estas ŭonbulismo?
|
|
Filmo pri specifa moderna korea formo de budhismo
eo.wikipedia.org/wiki/%C5%AConbulismo
Fonto:
www.youtube.com/watch?v=1NVMQ6i7-Kk (uzanto chtaesok)
Oficiala retejo de ŭonbulismo en Esperanto:
www.uonbulismo.net
La instruo estas ankaŭ prezentita dum la ekspozicio "Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto" en nia muzeo
Epifanio - VideoEvangelio
|
|
|
Esperante parolata rakonto
pri Tri magoj (laŭ Evangelio)
parto de la projekto realigata de la itala sekcio de IKUE
fonto:
www.youtube.com/watch?v=HaJwteYB3cU
(standarta licenco de Youtube)
(bedaŭrinde la teknika kvalito problemas, precipe en la meza parto)
La teksto estas paroligita ankaŭ en la filmeto
www.youtube.com/watch?v=i2CI9SIufY0
eo.wikipedia.org/wiki/Epifanio
Teksto:
Post la naskiĝo de Jesuo en Betleĥem de Judeo,
kiam estis reĝo Herodo,
alvenis el Oriento al Jerusalemo saĝuloj. Kaj ili demandis:
„Kie troviĝas tiu Infano, ĵus naskiĝinta, la reĝo de la Judoj?
En Oriento ni vidis lian stelon, kiu aperis sur la ĉielo,
kaj ni venis adorkliniĝi al Li."
Ĉi tiuj vortoj maltrankviligis ĉiujn loĝantojn de Jerusalemo,
kaj precipe reĝon Herodo.
Li tuj kunvokis ĉiujn ĉefpastrojn kaj instruistojn pri la Leĝo,
kaj demandis: „Kie devas naskiĝi la Mesio?"
Ili respondis: „En Betleĥem de Judeo, ĉar tiel skribis la profeto:
,Betleĥem, en la lando de Jehuda,
vi tute ne estas la plej malgrava inter la urboj de Jehuda,
ĉar el vi venos reganto, kiu paŝtos mian popolon, Izraelon.'"
Tiam Herodo sekrete alvokis la Saĝulojn
kaj precize informiĝis pri la tempo, kiam aperis la stelo.
Poste li sendis ilin al Betleĥem, dirante:
„Iru, kaj elserĉu zorge la Infanon.
Kiam vi trovos Lin, sciigu min, tiel ankaŭ mi iros Lin adori."
Ricevinte la instrukcion de la reĝo, ili foriris.
Tiam la stelo, kiun ili vidis en Oriento,
reaperis kaj gvidis ilin ĝis ĝi haltis super loko, kie estis la Infano.
Ekvidante la stelon ili treege ĝojiĝis.
Kiam ili eniris en la domon, ili trovis la Infanon
kun lia patrino Maria; kaj kliniĝante adoris Lin.
Poste ili malfermis siajn pakaĵojn kaj prezentis al Li donacojn:
oron, incenson kaj mirhon.
En sonĝo Dio avertis ilin, ke ili ne reiru al Herodo.
Pro tio per alia vojo ili foriris al sia lando.
Paca Nokt'
|
|
|
Kvarvoĉe kantas en Esperanto
Vicente Valdés Bajarano Aguaskalientes el Meksikio
kreite en 2007
fonto:
www.youtube.com/watch?v=gabAoiYUevY
(standarta Youtube-licenco)
Zamenhof, Mondcivitano
|
|
|
fragmento el dokumenta filmo de Djalma Pessata
kompleta filmo mendeblas ĉe:
katalogo.uea.org/index.php?inf=8322
2a dimanĉo de Advento
|
|
|
Unu parto de la ampleksa elsendo-ciklo
pri Evangelio, paroligita en Esperanto
www.youtube.com/watch?v=nfXYRULvYsg
realigas itala IKUE-sekcio
Regiona televido pri Vikimanio
|
|
Ĉeĥlingva preskaŭ 7minuta riporto filmita dum esperanta Vikimanio en Svitavy
fonto: CMS TV Svitavy www.youtube.com/watch?v=sKa1C6TzVFY
Ĉeĥa televido pri Vikimanio en Svitavy
|
|
|
Oficiala ĉeĥlingva riporto en la ĉefa ŝtata programo, elsendita 27.10. je la 18-a horo, pri la unua tago de Vikimanio, okazinta en Svitavy omaĝe al dekjariĝo de Esperanta Vikipedio. Pluaj materialoj (inkl. raporton en Esperanto) estos baldaŭ alŝutitaj.
Inaŭguro de E-Muzeo en Svitavy
|
|
televida riporto (ĉeĥlingve)
donanta al vi imagon pri etoso de la solena malfermo de nia muzeo (20.9.2008)- prezentiĝas i.a. Petr Chrdle, Jana Melichárková (ĈEA-prezidantino), Herbert Meyer (direktoro de E-Muzeo en Vieno), kantistino Elena Puhova k.a.
Pro tempomanko kaj abundo da laboro mi ne plu sukcesis aldoni E-subtekstojn
- tamen minimume vi povas vidi tie aspekton de la origina unua ekspozicio, kio alimaniere ne plu eblas .......
Humoresko de A.Dvořák
|
|
Humoresko n-ro 7 op. 101, fama etkomponaĵo el okparta pianociklo,
verkita de Antonín Dvořák en 1894 dum lia restado en Usono
Prezentita de ĈEA-membroj dum la Konferenco de Ĉeĥa E-Asocio en Svitavy
(oktobro 2009) kadre de la solena koncerto imaĝe al 40jariĝo de ĈEA.
Violonludas Jan Duda, pianludas Blanka Poukarová, enkondukas Libuše Hýblová
Muziknotoj elŝuteblas en
cantorion.org/music/546/Humoresque_Sheet_music (origina aranĝo por piano)
cantorion.org/music/547/Humoresque_Sheet_music
(adapto por violino kaj piano)
filmis Pavel Dvořák el Svitavy,
konvertis kaj prilaboris Pavla Dvořáková
Teatraĵo dum UK 2011
|
|
|
"Dek tagoj de kapitano Postnikov"
- laŭ la romano de Mikaelo Bronŝtejn "Reveno de heroo"
- pri tre kontraŭdira kaj longe tabua
karisma rusa esperantisto, dufoje kondamnita pro spionado (kaj kontraŭ Rusa imperio, kaj kontraŭ Sovetunio) (vidu
http://eo.wikipedia.org/wiki/Aleksandr_Postnikov - inkluzivas ankaŭ ligilojn al recenzoj)
La bazon de la enhavo konsistigas dek tagoj, dum kiuj pluraj esperantistoj navigis en aŭgusto de 1910 de Bremeno ĝis Vaŝingtono al la 6a UKo. Tie kunveturis kaj Aleksandr Postnikov, kaj Ludoviko Zamenhof ....
Tiu ĉi registraĵo estas nur la 1-a parto,
la sekvajn vi povas vidi ĉi-tie:
2-a parto: http://www.youtube.com/watch?v=nA4rGXwcH2U&feature=relmfu
3-a parto: http://www.youtube.com/watch?v=ReWAwk1NWD0&feature=relmfu
4-a parto: http://www.youtube.com/watch?v=u-r3_Sq2WNg&feature=relmfu
5-a parto: http://www.youtube.com/watch?v=-RDWxNtniz8&feature=channel_video_title
Transprenite el Youtube el la retejo de la Ipernitiano Dima Ŝevĉenko
Lunatiko - Planedo Esperanto
The L.L. Zamenhof Story
|
|
|
Mallonga anglalingva informa filmeto pri d-ro Zamenhof kaj pri estiĝo de Esperanto
el la serio The Stuff of Genius
fonto:
http://www.youtube.com/watch?v=mu0NUEiEv_g
Kajto - Vojaĝo Suden
|
|
|
Kanto de la fama muzikgrupo
kun subteksto por kunkanti
fonto:http://www.youtube.com/watch?v=jrNGAh9tIz4
Petr Vok diboĉulo?
|
|
|
Televida dokumenta filmo pri unu el la plej rimarkindaj personeco de la ĉeĥa historio,
nobelo Petr Vok z Rožmberka (1539-1611), de kies morto ĉi-jare forpasos 400 jaroj
http://eo.wikipedia.org/wiki/Petr_Vok
traduko a teknika prilaboro Vladimír Türk
voĉo Jan Řepa
fonto:http://www.ipernity.com/doc/tuurq/10590955
Koncerto en la urbodomo de Olomouc
|
|
|
Moricone: "Já se tam vrátím" ("Mi revenos tien")
prezentita dum koncerto omaĝe al 100jariĝo de E-Klubo Olomouc
( http://eo.wikipedia.org/wiki/Olomouc )
11.6.2011 (en la korto de la urbodomo)
ludas:
Jan Duda, prezidanto, de la loka E-klubo - violono,
Markéta Šikulová - orgeno
Pri kio Dio ne demandos vin
|
|
|
Inspira prezento pretigita origine por inaŭguro de la nova ekspozicio "Spiritaj tradicikoj de la mondo kaj esperanto" en Esperanto-Muzeo Svitavy
el Powerpoint-prezento esperantigis kaj parte adaptis, fotaĵojn kaj muzikon aldonis kaj teknike prilaboris Pavla Dvořáková
Moola mantra
|
|
|
Specimeno de la konata mantro en la sanskrita lingvo, prezentita de Pavla Dvořáková dum inaŭguro de la 5-a ekspozicio en Esperanto-Muzeo en Svitavy, ĉi-foje kun la ĉeftemo "Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto".
La mantro onidire helpas veki Dian ĉeeston enkore, peras travivaĵojn de la Kosma Konscio kaj donas kuracan energion por fortigi nian sanon.
Registraĵon kaj tekston de alia esperantlingva mantro (al Patrino Tero), kiun oni komune kantis dum la programo, vi povas aŭdi ĉi-tie:
http://www.ipernity.com/doc/41057/10816148
vikipedia artikolo:
eo.wikipedia.org/wiki/Pavla_Dvo%C5%99%C3%A1kov%C3%A1
"Belega tago" kvarvoĉe
|
|
|
Fama nigrula spiritualo "Amazing Grace" en E-traduko kaj kvarvoĉa aranĝo,
prezentita dum la tradicia Internacia Kultura Festivalo en Ústí nad Labem (Ĉeĥio) en 2003.
Kantas Kateřina Kudlíková, Annette Meisner, Alfons Hoffmann kaj Miroslav Smyčka.,
Ciferecigis Vladimír Türk.
E-traduko Joachim Giessner:
Belegan tagon ĝuis ni, ho, kia rara grac’!
Nur ĝojon puran donis ĝi, senzorga amdonac’.
Kun jubilado de l’alaŭd’ vekiĝis la maten’.
Orumis poste ĝin la sun’, la tagon en seren’.
Belega tag’ en harmoni’ pli lumas ol juvel’.
Radias, vokas: tiu tag’ vin gvidu al ĉiel’!
Kaj kia sorto trafos vin, se venus zorg’ kaj plag’,
por ĉiam restos la memor’ je nia bela tag’.
Jump to top
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter