Esperanto-Muzeo en Svitavy's videos
Mefisto (fragmento el la filmo)
|
|
|
Fama Oskar-premiita filmo, estigita en 1981 laŭ la samnoma novelo de Klaus Mann en kunlaboro inter Germanio, Hungario kaj Aŭstrio, sub reĝisorado de István Szabó.
Ĉefrolis Klaus Maria Brandauer.
La filmo rakontas pri talenta aktoro Hendrik Hofgen, kiu dum la 2a mondmilito pro sia senlima ambiciemo oferas siajn moralajn kaj artajn principojn kaj privatan vivon, konvinkante sin mem, ke en perversa totalisma mondo eblas ĉirkaŭ si krei kvietan mondon de la arto ...
La filmo estas por ni unika, ĉar en 1987 ĝi estis KOMPLETE DUBLITA EN ESPERANTO.
Ĉi-tie vi povas vidi kelkminutan specimenon.
La kompletan filmon vi povas elŝuti
en http://filmoj.net/mefisto
(ligilo sube)
Kapriol'! - La Dolĉo de la Majo
|
|
Kanto de la kvarmembra nederlanda esperanta muzikgrupo
en aprilo 2011 farinta grandan turneon
en Belgio, Francio kaj Germanio.
Video el koncerto en Changé 17.4.2011:
http://www.youtube.com/watch?v=BL8kWR6DNqY
La du kantistinoj, Marita kaj Marian, antaŭe ludis en la grupo KAJTO.
fonto de tiu ĉi video:
http://www.youtube.com/watch?v=kdoVNb7WGwM
retpaĝo de la muzikgrupo:
http://www.xs4all.nl/~marianta/kapriol.htm
La 5a UKo en Barcelono 1909
|
|
|
|
Fonto:
http://www.youtube.com/watch?v=ny5HyG9u5jc
Uzanto:
http://www.youtube.com/user/danikortijo
Paska videofilmo (el la projekto Video Evangelio)
|
|
|
fonto:
http://www.youtube.com/watch?v=AwSEJDQc6Co
en http://www.youtube.com/user/laparoladidio
troviĝas mallongaj videofilmoj evangeliaj en la itala, hispana, angla kaj aliaj lingvoj,
kaj kelkdek (!) ankaŭ en Esperanto (dublite de la itala IKUE-sekcio)
Videofilmeto pri Paska dimanĉo (resurekto de Jesuo) troviĝas en
http://www.youtube.com/watch?v=d0dEKtQegz4
Aliajn filmetojn vi trovas sub nomoj Ordinara dimanĉo, Karesma dimanĉo
kaj Paska dimanĉo (kun diversaj rokmiaj ciferoj).
Antaŭ naskiĝdomo de Zamenhof
|
|
|
"Esperantistoj antaŭ la naskiĝdomo de d-ro Zamenhof" (1929)
- tiun ĉi interesan fotofilmeton mi trovis en Youtube ĉe evidente neesperantista uzanto Tomek Wisniewski (kun uzantnomo bagnowka7), aperiganta materialojn pri historio de la urbo Bjalistoko.
Kun ĉarma kortuŝa kanto de la grupo Persone "Lasu min sonĝi"
(la teksto troviĝas ĉi-tie:
http://bertilow.com/persone/tekstoj/lasu_min_songhi.html ).
Tondite (origina daŭro 10 minutoj).
Fonto de la filmo:
http://www.youtube.com/watch?v=KQeUcPZdsOM
Inter la fotitaj personoj estas aparte indikita ĵurtnalisto kaj lingvisto Jakobo Ŝapiro (1897-1941)
http://eo.wikipedia.org/wiki/Jakobo_%C5%9Capiro ,
i.a. aŭtoro de "Paroladoj de bonhumora Zamenhofano" reeldonita en 2009:
vidu http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8220&id=1315&recenzo=montru
Pupteatraĵo "Vivo de Zamenhofo"
|
|
|
de pupteatra grupo de Anne Sofie Robinson el Svedio
3a parto - interparolo de fianĉino Klara Silbernik kun sia patro kaj de s-ro Silberlnik kun sia estonta bofilo Ludoviko Zamenhof
Fonto:
http://www.youtube.com/watch?v=jReTo4EBPrE
Invito al Prago
|
|
|
|
1a parto el la DVDo invitanta al la la kongreso de IFEF (esperantistoj-fervojistoj) en la ĉeĥa urbo Liberec (7.-14.5.2011) kaj sekve al la postkongreso en la ĉefurbo Prago.
Esperanto-teksto Jindřich Tomíšek, laŭtlegas Ladislav Kovář. Filmis kaj reĝisoris Miroslav Vorel.
Fonto:
http://www.youtube.com/watch?v=e2saIMrkvIw
Publikigite kun permeso de la aŭtoroj.
Kálmán - Joj cigan'
|
|
Fama ario el la opereto "Grafino Marica" de la hungara komponisto Emmerich (Imre) Kálmán (1883-1952)
http://eo.wikipedia.org/wiki/K%C3%A1lm%C3%A1n_Imre
Prezentas triopo de ĉeĥaj esperantistoj:
Miroslav Smyčka-kantado, Jan Duda-violono kaj Blanka Poukarová-piano. Prezentite dum la koncerto omaĝe al 40jariĝo de ĈEA dum la ĈEA-konferenco en Svitavy en oktobro 2009.
Smetana - Vultavo
|
|
|
|
Kun la unua printempa tago ni volas plezurigi vin per specimeno de la fama komponaĵo Vltava
(Vultavo aŭ Moldavo) el la ciklo de simfoniaj poemoj „Mia patrujo“ de la ĉeĥa komponisto Bedřich Smetana
( http://eo.wikipedia.org/wiki/Bed%C5%99ich_Smetana ).
Koincide li naskiĝis en la kastela bierfarejo en Litomyšl, tre proksime la la urbo Svitavy.
Lia naskiĝĉambron vi povas vidi ĉi-tie:
http://www.ipernity.com/doc/181031/9958050/in/album/220015
Vltava estas la plej konata ĉeĥa rivero kaj la muziko simbole prezentas ĝian fluon ekde fontoj ĝis alveno al Prago.
Ni deziras, ke via vivo en la sekva astronomia jaro estu same vigla, varia kaj fruktodona kiel tiu de la rivero!
Omaĝe al viktimoj de la tertremo
|
|
|
Budhana medita packanto el la templo Hanshan.
Omaĝe al viktimoj de la tertremo en Japanio.
Ni provu lumigi nian internan sunon kaj sendi ĝin el nia koro al tiuj, kiuj nun suferas.
Ni ĉiuj estas UNU - Ĉio estas ni kaj ni estas en Ĉio ......
Kompleta 10minuta registraĵo elŝuteblas en
http://www.youtube.com/watch?v=gcYLO8haYas
Handzlik - Dek klubanoj
|
|
|
Fama satira kanzono prezentita dum la koncerto okaze de la Konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en Svitavy
(9.10.2009)
En la kultura salonego de la Domo de Ottendorfer, kie situas Esperanto-Muzeo
UK-oj 1905-2010
|
|
|
Kronologia fotoskizo de ĉiuj ĝisnunaj Universalaj Kongresoj.
Kun muziko de Ĵak Le Puil.
Pretigis Bjalistoka E-Societo
fonto:
http://www.youtube.com/watch?v=nHIY3MYW1OU
Monteverdi - Orfeo
|
|
|
|
Ario "Vi ricorda o boschi ombrosi (Ĉu vi memoras, o ombraj arbaroj) el la opero "Orfeo" de Claudio Monteverdi (1567-1643), kun Esperanto-subtekstoj.
La opero estiĝis en 1607 kaj temas pri suzeble la plej malnova (komplete konserviĝinta kaj i.a. ankaŭ ĝis nun prezentata) opero entute, kiu grave influis pluan evoluon de la baroka muziko.
La faman grekan miton pri Orfeo vi povas legi en
http://eo.wikipedia.org/wiki/Orfeo
La dosiero elŝuteblas en
http://www.youtube.com/watch?v=S6KFf2wzTQ8
Bohemia-Moravia Landlimo
|
|
|
Fulmrapida prezento de kelkaj ĉefaj vidindaĵoj de Bohemia-moravia limlando
- regiono en kiu troviĝas Esperanto-muzeo
Svitavy
(esperante subtitoligis -padv-)
Pasodoblo dum E-festo
|
|
11-12jara dancparo malfermas solenan amikan vesperon omaĝe al 100jariĝo de la E-klubo "La Ponto" en Písek (Ĉeĥio)
http://eo.wikipedia.org/wiki/P%C3%ADsek
dum la 3-a Sabla Printempo (aprilo 2008)
http://eo.wikipedia.org/wiki/Sabla_Printempo
filmis Pavla Dvořáková (prizorgantino de tiu ĉi retpaĝo)
Infanoj koncertetas
|
|
|
Fragmento de la fama pianokomponaĵo "The Entertainer" de Scott Joplin
en adapto por bekflutoj
en prezento de infanoj el Esperanto-rondeto
en Brandýs nad Orlicí
gvidata de s-ino Zdenka Novotná
- dum konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en Polička (najbare al Svitavy),
en septembro 2007
G.Handzlik kiel Zamenhof
|
|
|
Eta fragmento el monoframo pri d-ro Zamenhof, prezentita de konata "bardo sen barbo" Georgo Handzlik el Pollando la 9-an de oktobro 2009 dum la Konferenco de Ĉeĥa E-Asocio en Svitavy
- en Kultura salonego de la Domo de Ottendorfer (sidejo de la Esperanto-Muzeo). Registris Pavla Dvořáková.
Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio)
|
|
|
Konciza bildprezento de la muzeo. Prilaboris Petro Chrdle kadre interreta trejnseminario dum la 4-a Sabla Printempo (aprilo 2009) en Ĉeĥio.
Jump to top
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter