Esperanto-Muzeo en Svitavy's videos
Zamenhof - la kreinto de Esperanto
|
|
mallonga filmo kreita kaj prezentita kadre de la 102-a UKo en Seulo
--
fonto:
www.youtube.com/watch?v=OrBNTd1epVM&t=68s
--
kanalo
2017 universala kongreso de esperanto en seulo
www.youtube.com/channel/UCDZcXn21t_P2KRePccIlaow
La 102a UK en Seulo 2017 - Malneta resumo
|
|
Kvaronhora resumo donanta iomna gustumon pri varieco de la programoj kaj de la etoso dum la Universala Kongreso
fonto:
www.youtube.com/watch?v=vuUYa3f7rwg
kreis JEON Daebong, SHIN Youngmuk kaj SO Gilsu, en kies jutuba kanalo la filmo estis publikigita
Pardubice - la urbo prezentas sin
|
|
Oficialan kvarminutan turisman filmon pri la urbo Pardubice en Orienta Bohemio, kiu estas ĉefurbo de la regiono, en kiu situas nia muzeo, produktis la firmao DARUMA kaj tradukis kaj laŭtlegis Pavol Kaščák el Verda Stacio ( verdastacio.weebly.com) . Lingva kontrolo Miroslav Malovec. Realigite kadre de la projekto "Pardubice - lulilo de Esperanto en ĉeĥaj landoj". La premiero okazis kadre de la inaŭguro de la ekspozicio "La Homo kontraŭ Babelo" 10.6.2017.
Origina fonto: www.youtube.com/watch?v=KmfKIcJfBIs
Ĉeĥlingva versio :https://www.youtube.com/watch?v=oCdV1i-xH0k
Jububa kanalo de Pavol Kaščák kun pliaj filmoj:
www.youtube.com/channel/UCCdC_g5zUBrqTOQ4gMmFLQg
Francisko Valdomiro Lorenz (1872-1957) - genio en…
|
|
|
Rekomendinda interesa prelego, kiun prezentis Petro Chrdle en Esperanto-Muzeo en Svitavy 10.6.2017 kadre de la programo de la inaŭguro de la nova tutjara ekspozicio "La Homo kontraŭ Babelo".
Rakonto pri la vivo kaj verkaro de la vere neordinara homo, kiu estis ne nur aŭtoro de la 1-a lernolibro de Esperanto por ĉeĥoj (1890), sed poligloto koninta onidire centon da lingvoj, talenta tradukisto, verkisto, naturkuracisto, spiritisto kaj filantropo .... Laŭdevene ĉeĥo, li travivis plejparton de sia vivo en Brazilo, kie li ankaŭ fondis Esperanto-movadon kaj estas tie ĝis nun multe aprezata.
eo.wikipedia.org/wiki/Francisko_Valdomiro_Lorenz
Filmis Pavol Kaščák el Verda Stacio.
verdastacio.weebly.com
Transprenite el la Youtube-kanalo 11 pably, kie spekteblas pliaj videoj de P. Kaščák
ttps://www.youtube.com/channel/UCCdC_g5zUBrqTOQ4gMmFLQg
Pliajn interesajn informojn pri la vivo kaj verkaro oni povas ekscii en la libro de prof. Vlastimil Novobilský
- "Francisko Valdomiro Lorenz", solene inaŭgurita en Svitavy tuj post la prelego
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/45112776
Vizitu Pelhřimov - la urbon de rekordoj
|
|
Ĉu vi planas vojaĝon al aŭ tra Ĉeĥio kaj serĉas iujn interesajn lokojn por viziti?
En la lando ili ja vere multas!
Ni rekomendas i.a. la historian urbon Pelhřimov kun ĉ. 16 mil loĝantoj.
Ĝi situas en Ĉeĥio, en la suda parto de la Regiono Vysočina (Montetaro) inter historiaj landoj Bohemio kaj Moravio - proksimume duonvoje inter la urboj Prago kaj Brno.
Situo surmape:
mapy.cz/zakladni?x=14.7519893&y=49.7788985&z=8&source=muni&id=4874&q=pelhřimov
Pro abundo de kulturaj memorindaĵoj ĝi estas ekde 1969 proklamita kiel la urba monumentrezervejo.
Ĝia unikeco en la la ĉeĥa turismo estas la fakto, ke en ĝi ekzistas du muzeoj de rekordoj kaj kuriozaĵoj kaj ĉiujare okazas aranĝoj, kadre de kiuj diversaj agoj kaj kapabloj estas enskribataj al la Ĉeĥa libro de rekordoj.
En la urbo aktivas ankaŭ Esperanto-rondeto, gvidata de la konata ĉeĥa psikiatro kaj publicisto d-ro Max Kašparů.
En oktobro 2016 en la urbo okazis la 16-a Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
Okaze de ĝi estis dublita al Esperanto kaj unuafoje projekciita tiu ĉi mallonga filmo.
La filmon surbaze de mendo de la urbo Pelhřimov produktis TV Výroba - Petr Sejk.
Esperantigis Ipernitiano Vladimír Türk.
Pro organizaj-teknikaj kialoj ni havas nur nun la eblecon disponigi la filmon ankaŭ al la Esperanta publiko en interreto.
Pli da informoj pri la urbo troveblas en vikipedia artikolo, ampleksigita de Josef Hron:
eo.wikipedia.org/wiki/Pelhřimov
Pořad k jubileu Miroslava Smyčky - Programo omaĝe…
|
|
Vzpomínkový hudební pořad u příležitosti 90. narozenin barytonisty a čestného člena Českého esperantského svazu Miroslava Smyčky - 19.9.2016 v divadle U Valšů v Praze - 43 minutový sestřih z cca 1 hodiny a 20 minut. Nebude chybět ani zmínka o esperantu a píseň v tomto jazyce.
cs.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smy%C4%8Dka
Amatérsky na digitální fotoaparát natočila a zpracovala Pavla Dvořáková. - Omluvte prosím mírný šum či cvrkot v pozadí, který se bohužel nepodařilo odstranit bez narušení zvuku.
Zveřejněno k uctění a bližšího poznání života Miroslava Smyčky, u příležitosti úmrtí (25.4.2017) a posledního rozloučení (4.5.2017).
Aktualizovaný seznam odkazů na hudební a literární nahrávky M.Smyčky v esperantu dostupné zdarma na internetu naleznete zde
www.esperanto.cz/eo/aktuality/listo-de-interrete-a-skulteblaj-registra-oj-de-miroslav-smycka.html
*****************************************
Rememora muzika programo okaze de la 90-jara naskiĝtago de baritonisto kaj honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio Miroslav Smyčka - la 19-an de septembro 2016 en la teatro U Valšů en Prago - 43minuta tondaĵo el entute ĉ. 1 horo 20 minutoj. Ne mankos ankaŭ mencio pri Esperanto kaj kanto en tiu ĉi lingvo.
eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smy%C4%8Dka
Amatore filmis sur fotilon kaj prilaboris Pavla Dvořáková. Bv. pardoni ioman fonan gril-brueton,kiun ni ne sukcesis forigi.
Publikigite por honorigi kaj pli bone ekkoni la vivon de Miroslav Smyčka, okaze de lia forpaso (25.4.2017) kaj la lasta adiaŭo (4.5.2017).
Nove aktualigitan ligilaron de muzikaj kaj literaturaj registraĵoj de M.Smyčka en Esperanto, senpage interrete disponeblaj, vi trovos en
www.esperanto.cz/eo/aktuality/listo-de-interrete-a-skulteblaj-registra-oj-de-miroslav-smycka.html
Memestimo - ĉu psikologia panaceo?
|
|
Luis Jorge Santos-Morales, kunfondinto kaj plurfoja Prezidanto de Kolombia Esperanto-Ligo prezentas: "Memestimo: ĉu psikologia panaceo?" Marshall Rosenberg, konata usona psikologo, mencias memestimon kiel unuan aspekton de neperforta komunikado. Filmo muntita de Andrea Chiantore, subtekstigita de Ian Carter.
fonto:
www.youtube.com/watch?v=aomWZyXVEKo
kanalo de Scott David Turton
Anglalingva ilustrita biografio pri Zamenhof + kan…
|
|
Biografgio: John Hornby kaj Colin Andrew
fonto:
kantalo AMIKEMA cxe Youtube
www.youtube.com/watch?v=rBX-jAa5VYI
10 konsiloj por faciligi vian vivon!
|
|
|
Inĝeniaj kaj utilaj rekomendoj por ĉiutaga vivo de ni ĉiuj!
fonto:
www.youtube.com/watch?v=EMsrZ67hI98
kanalo Esperanta Stelo
Renato Corsetti - Avantaĝoj de dulingvismo
|
|
publikigite okaze de la proksimiĝanta Tago de Denaska Lingvo (21.2.)
fonto: www.youtube.com/watch?v=1MA3TQrtrRk
- kanalo de Scott David Turton
Virina sabrodanco kadre de la 16-a ĈEA-Kongreso
|
|
|
|
Inka Prchalová, estrino de la dancensemblo Thoraya el Pacov, inaŭguris 15.10.2016 la vesperan amuzprogamon kadre de la 16-a Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en Pelhřimov.
Filmis Vladimír Türk
Petro Chrdle prelegas pri Suda Koreio
|
|
Registraĵo prezento kadre de la 16-a ĈEA-Kongreso (14.10.2016 en Pelhřimov).
Filmis Vladimír Türk.
"Radio-parolado de Esperanto tra la Interreto" - p…
|
|
|
|
Anton Oberndorfer el Aŭstrio, realiganto de la subteninda kaj disvastiginda projekto Esperanta Retradio
aldone.de/retradio
la 13-an de oktobro 2016 modele kaj inspire prelegis dum la 16-a ĈEA-Kongreso en Pelhřimov.
Kun antaŭparolo "Parolado - ŝlosilo al sukceso de nia lingvo".
Registris Pavla Dvořáková.
Bazaj informoj pri la sonregistra programo Audacit…
|
|
|
Instrukcia filmo kreita de la Ipernitiano Vladimír Türk el Ĉeĥio
www.ipernity.com/home/tuurq
sperta en la sfero de sonregistrado kaj dublado.
La unuan ĉeĥlingvan version de lia filmo el 2013 ni alŝutis en:
www.ipernity.com/doc/181031/43218984
Tiu ĉi versio estis kreita en 2014 por KAEST en Modra.
Knabina TRIO Svitavy kantas en Esperanto
|
|
Specimeno el pli ol unuhora koncerto dediĉita al la voĉmuziko de ĉeĥaj aŭtoroj de la 18-a ĝis la 21-a jarcentoj, kiun prezentis 3 ĉarmaj studentinoj de la Baza artlernejo Svitavy: Iva Táborská, Alžběta Maureová kaj Eliška Udržalová, kune kun sia instruistino/arta gvidantino Dana Pražáková kaj akompanantoj Martin Pražák (piano) kaj Karolína Benešová (violono).
La koncerto okazis la 20-an de julio 2016 en la Kultura salonego de Ottendorfer en Svitavy (en la unua etaĝo de la domo, en kiu situas nia muzeo) speciale por partoprenantoj de la Oficiala Antaŭkongresa Ekskurso (antaŭ UKo en Nitra) , kun alireblo ankaŭ por la urba publiko.
Al la programo, laŭ interkonsento kun la organizantoj, estis envicigitaj ankaŭ jenaj tri kantoj en Esperanto (du el ili kantis la publiko kune):
- populara moravia popolkanto "Amo, dia amo"
- sudbohemia popolkanto "Se estus ĉi-tie tia junulino"
- refreno de la ĵazkanto de la fama ĉeĥa komponisto Jaroslav Ježek "Nur hazardo estas viv'"
Ni pardonpetas pro teknika malperfektaĵo (viola strio), kiun ni ne kapablas forigi.
Tamen ni opiniis grava registri kaj disponigi la registraĵojn ankaŭ al la nepartoprenintoj.
Filmis Marie Čumová, tondis kaj prilaboris Pavla Dvořáková.
Jak na Audacity - ĉeĥlingva instrukcia filmo pri s…
|
|
Ĉeĥa Esperanto-Asocio okupiĝas konstante ankaŭ pri komputila klerigado de sia membraro. Dum la 16-a ĈEA-Kongreso trapasonta 13.-16.10.2016 en Pelhřimov okazos denove trejnseminario por interesiĝantoj pri realigo de sonregistraĵoj (parola vorto kaj muziko). Jen metodike tre bone farita filmeto por konatiĝi kun la programo antaŭ la seminario. La kreinto estas tiuflanke sperta ĈEA-aktivulo kaj Ipernitiano Vladimír Türk el Netolice.
Esperantlingva versio de la filmo, kreita por KAEST en Modra, spekteblas en
www.ipernity.com/doc/181031/43245348
Dancoj el la tuta mondo - Antaŭkongreso Svitavy 20…
|
|
Kiel spite al siaj sankomplikaĵoj disdoni ĝojon ĉirkaŭ si?
Jen ĉ. 8minuta gustuma porrememora mallongigo de la ĉ.75minuta vespera programo, kiun prezentis svitavaj membrinoj de la amatoraj dancensembloj SEFA kaj Srdíčko kaj de la Asocio de handikapitoj pro civilizaj malsanoj por partoprenantoj de la Oficiala Antaŭkongresa Ekskurso, organizitan de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kunlabore kun UEA kaj la loka E-klubo inter la 19-a kaj la 23-a julio 2016.
Okazis la 21-an de julio 2016 en la Teatro Trám en Svitavy.
Filmis Marie Čumová kaj Libuše Dvořáková, tondis kaj prilaboris Pavla Dvořáková.
Antonín Dvořák - Biblia kanto n-ro 2 (el la fama k…
|
|
|
kantas emerita opersolisto Miroslav Smyčka
eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka
kadre de la 10a jubilea Postferia Renkontiĝo, organizata ĉiujare de la Esperanto-Klubo "La Ponto" Písek (Ĉeĥio), ĉiufoje en alia parto de Suda Bohemio.
La 10a PoFeRo okazis 23.9.2016 en Písek, i.a. omaĝe al la 90-jara vivjubileo de Miroslav Smyčka, kiun li ĝisvivas en (ad)mirinda freŝeco fizika, psika kaj arta.
Registraĵon en la preĝejo de Avanco de Sankta Kruco realigis Pavla Dvořáková.
Plej verŝajne temas pri la tutmonda premiero de registro de tiu ĉi kanto en Esperanto-versio.
Esperanto-traduko de la kanto:
Jiří Kořínek
LA TEKSTO:
N-ro 2
Mia ŝildo, mia kaŝej‘ jen Vi,
vorton de Vi mi atendas.
Pasu for, for de mi,
ho malnobluloj,
por ke gardu mi dekalogon Di-donitan.
Dotu al mi forton savontan,
ke mi leĝaron Via sekvu ĉiutempe.
Tremas pro timo antaŭ Vi korp‘ mia,
antaŭ Via juĝ‘ timas mi ege tre.
BIBLIAJ KANTOJ op. 99 estas tre konata verko de Antonín Dvořák (1841-
1904)
eo.wikipedia.org/wiki/Antonín_Dvořák
Temas pri lia tre intima kameretosa verko de la komponisto, respegulanta lian kredon.
Ĝi estas ciklo de 10 kantoj por sola voĉo kaj pianoakompano laŭ tekstoj de bibliaj Psalmoj. Multaj mondkonataj gekantistoj interpretis tiun ĉi verkon.
Ĝi estis kreita spontanee en la j. 1894, onidire kadre de tri semajnoj.
Jump to top
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter