0 favorites     1 comment    1 186 visits

See also...

NUR ESPERANTAJ VIDEOJ... NUR ESPERANTAJ VIDEOJ...


Melodia mondo Melodia mondo


Juke-box Juke-box


Muziko Muziko


See more...

Keywords

video
kanto
blinduloj
Esperanto-Muzeo Svitavy
renesanca muziko
nevidantoj


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

1 186 visits


Renesanca kanto "Aŭtuno venas"

Kantas Milena Jelínková, Esperanto-tekston verkis kaj gitarakompanas Jiří Jelínek, membroj de Sekcio de nevidantoj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Prezentite en Esperanto-Muzeo en Svitavy la 26-an de septembro 2015, dum inaŭguro de la nova tema ekspozicio "Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo". Filmis Miroslav Hruška.

En Ĉeĥio la kanto konatas el repertuaro de la muzikenstemblo "Spirituál kvintet" (" Podzimní" - www.youtube.com/watch?v=2aYQalYTKSs).

TEKSTO (Jiří Jelínek)

Aŭtuno venas

1
Aŭtuno venas orumante la ĝardenon,
malplena domo vekas mian korĉagrenon.
Jen ĝemo de velkanta vivo,
unusola aŭtuna motivo,
ĝema sono de l' sezono vekas splenon.

2
Aŭtuno venas kun vualoj de arĝento,
vidiĝas nek la suno nek la firmamento.
Jen grizo de pluveta ploro,
unusola aŭtuna koloro,
ĝema sono de l' sezono vekas splenon.

3
Aŭtuno venas alportante tristan scenon,
dum ĝia daŭro mi ne tuŝos amotemon.
Vane mi penis dum la jaro,
havis sencon eĉ ne unu faro,
ĝema sono de l' sezono vekas splenon.

4
Aŭtuno venas kaj ĝi semas espergrenon,
ke foje amo venkos mian korĉagrenon.
Ekflamos la dormanta sento,
forgesiĝos aŭtuna turmento,
ĝema sono de l' sezon' kaj peza spleno.
Translate into English

Comments
 Helena Tylipska
Helena Tylipska
tre plaĉa kanto (mi ŝatas muzikon kaj kantojn antikvajn). Salutojn por gesinjoroj Jelinek.
8 years ago.

Sign-in to write a comment.