Keywords

esperanto
muziko
Blues
Mozart
klasika muziko
ario


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

Doc replaced on 02 May 2017
1 280 visits


Mozart - Ario "Ĉe viroj kiuj sentas amon"


Ario el la opero Sorĉfluto (Die Zauberflöte)

eo.wikipedia.org/wiki/Die_Zauberflöte

Nomo de la ario en la germana originalo: Bei Männern, welche Liebe fühlen
Traduko al Esperanto: Joachim Giessner

Kantas: Kateřina Kudlíková (princino Pamina) kaj Miroslav Smyčka (Papageno)

eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka

Pianoakompano: Jan Zimmel

El la kasedo: Famaj kantoj por belaj horoj ( eld. KAVA-PECH, Dobřichovice 1995)

Aĉeteblas ĉe Libroservo de Ĉeĥa Esperanto-.Asocio (libroservo (ĉe) esperanto.cz)

kaj ĉe katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4891


Alŝutite omaĝe al la 260-a naskiĝtagdatreveno de W.A.Mozart (27.1.1756)

eo.wikipedia.org/wiki/Wolfgang_Amadeus_Mozart


sone rearanĝite en la agordigo a1=432 Hz



Pamina:
Ĉe viroj, kiuj sentas amon,
ne mankas ja tenera kor'.

Papageno:
Kunsenti tiun ardan flamon,
plej altŝatata invalor'.

Ambaŭ:
La amon ĝuu vi kaj mi:
vivas ja nur per amo ni,
vivas ja nur per amo ni!

Pamina:
Dolĉigas am' la tutan mondon,
al ĝi oferas la kreaĵ'.

Papageno:
Regadas la naturan rondon,
por vivo estas la spicaĵ'.

Ambaŭ:
Ekzistas ja laŭ ĉies dir'
pli nobla ne ol in' kaj vir',
pli nobla ne ol in' kaj vir'.
Vir' kaj in' kaj in' kaj vir',
vir' kaj in' kaj in' kaj vir':
preskaŭ estas dia spir'.
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.