Keywords

muziko
ĉeĥa kulturo
Jaroslav Ježek


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

1 433 visits


Jaroslav Ježek - Ĉapelo en vepro (kanto)


En Ĉeĥio tre konata kanto de la fama ĵazkomponisto Jaroslav Ježek (1906-1042)
eo.wikipedia.org/wiki/Jaroslav_Ježek
(kiu i.a. kiel studento finis ankaŭ Esperanto.kurson)

El la ĉeĥa originalo tradukis al Esperanto kaj interpretas Ipernitiano Vladimír Türk

por komparo vi povas sekvi originalon el la 1930-aj jaroj.

www.youtube.com/watch?v=fwXDYi8-3ek


Teksto:

ĈAPELO EN VEPRO


Vent´ dezerte blovas

sable ruliĝas ĉapel´

vepron alpetolas

nigra malnova ĉapel´


Kie kapo restis

kovrita per la ĉapel´

ĉu ĝi harplena estis

ĉu regis ĝin kalva bel´


Kiu malaperis

en dezerta ter´

kion li suferis

sola en mizer´


Sable malaperos

spur´ de l´ ĉapela event´

neniu plu komprenos

kion rakontas la vent´
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.