Keywords

kristnasko
kanto
muziko
Miroslav Smyčka


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

1 169 visits

Ho ĝojiga vi (Oh du fröhliche)


Kristnaska kanto, disvastiĝinta precipe en germanparolantaj landoj (tamen origine sicilidevena!) en Esperanto-versio.

Kantas Miroslav Smyčka. Klavarakompano Pavla Dvořáková.

El duobla KD-o "Melodia regalo" eldonita dde ĈEA en 2009.


Ho ĝojiga vi
(O Sanctissima – Ho du fröhliche)

Ho ĝojiga vi, ho benita vi,
gracoplena Kristnaska temp‘.
Mondo perdiĝis, Kristo naskiĝis,
ĝoju, ĝoju nun, ho kristanar‘.

Hoĝojiga vi, ho benita vi,
gracoplena Kristnaska temp‘.
Krist‘ al ni sin ligis, li nin senpekigis,
ĝoju, ĝoju nun, ho kristanar‘.

Ho ĝojiga vi, ho benita vi,
gracoplena Kristnaska temp‘.
Ĉielaj ĥoroj gloras, ili Lin honoras,
ĝoju, ĝoju nun, ho kristanar‘.
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.