Keywords

kanto
muziko
popolkanto
franca muziko
Sekcio de nevidantoj de ĈEA


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

725 visits


En fojnamaseto (franca popolkanto) - kantas Milena Jelínková


Konata kanto, tre populara en Esperantujo kaj ofte kantata dum Esperanto-aranĝoj.

Kantas kaj tamburas Milena Jelínková, gitarakompanas Jiří Jelínek, bekflutas Ivana Karašová,
membroj de la Sekcio de nevidantoj de Ĉeĥ Esperanto-Asocio

Aperis sur la nova kompaktdisko "Kun kanto ĉirkaŭ la mondo", kiun eldonis ĈEA kunlabore kun la SN en julo 2016.

Kovrilo de la kompaktdisko kaj aldonaj informoj:

www.ipernity.com/doc/181031/43197306


TEKSTO:

En fojnamaseto

1
Sen hejmo, sen monero, libera sub ĉiel'
vagadas mi sur Tero laŭ volo kaj sen cel'.

Ref.
En fojnamaseto kiel bone, bone tre!
En fojnamaseto bone dormas mi.

2
Por mi blovetas vento, ondumas riveret',
por mi odoras mento, ruĝiĝas papavet'.

Ref.

3
Dum vintro falas neĝo, somere brilas sun',
feliĉa kiel reĝo mi vagas sub la lun'.

Ref.

4
Pli riĉa ol riĉulo ne timas ŝtelon mi.
Trezor' de vagemulo valoras nur por li.

Ref.
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.