Reto's most appreciated articles

  • Nur simpla murdinto kaj nek "teroristo" !

    - 3 favorites
    Li estas murdinto kaj ne teroristo ĉar li havas bluajn okulojn, blondajn harojn kaj ne estas islamano sed kristano! Honto al amaskomunikiloj kiuj tiel diskrimnacias. * mi simpatias kaj kondolencas kun ĉiuj homoj kaj familioj kiuj suferas la teroristan tragedion okazintan en Norvegio.

  • Urĝe: islamo en granda danĝero!

    - 3 favorites
    Kelkaj gejunuloj Tehranaj tra retejo www.facebook.com organizas amuzan renkontiĝon je la 29-a de julio en iu urba parko por "Akvpafado". Proksimume 800 gejunuloj ariĝas kaj la ludo komenciĝas. Oni akvo pafas unu la alian kaj kreiĝas gaja etoso dum pli ol 36 grada temperaturo. Aperas la fotoj de la renkontiĝo tra la interreto kaj la registaro frontas "tertremo"n: Islamo en danĝero! Kia skandalo: knaboj kaj knabinoj dum hela(!) tago en publika parko akvumas unu la alian kaj la polico ne baras…

  • la ne realigitaj sonĝoj ...

    - 3 favorites
    Dum lastaj tagoj kiel kutime la islamaj soldatoj klopodas prospergi siajn principojn en mia patrujo. La suba foto tre bone prilumas kion ili intencas fari sed mi forte dubas ke ilia revo realioĝos ...

  • jen Novruz!

    - 3 favorites
    7seen92
    Jen alia Novruzo ! Ĉi jare kun mia propra familio, unua foje en Germanio ni festas Novruzon. Pasintjare mi opiniis ke baldaŭ okazos milito en irano, mi ĝojas ke mi ne pravis kaj ne okazis milito ankoraŭ ... mi esperas kaj fakte estas mia granda deziro ne okazu milito en mia patrujo kaj sur la cetera tero ... Mi devas esti ĝoja, kaj fakte mi jam estas ... sed io mankas ... fakte multaj aferoj mankas ... sed la vivo daŭras, akvo fluas kaj ankoraŭ la pano freŝas ... Saluton al Novruz! Saluton…

  • finfine ŝanĝoj en ipernity!

    - 3 favorites
    Bonege! Estis ne evitebla la ŝanĝo. Mi ĝojas pro la ĵusa ŝanĝado en ipernity :) jam estis la tempo de ŝanĝado en ĝi kaj mi konsideras ke bonege oni prilaboris. Mi nun vagadas la angulojn por konsideri la aferojn kiel funkcias :) + Fakte la nuna aspekto kaj funkcio de ipernity estas miksaĵo de Facebook kaj flickr

  • Ĉu vi forlasos vian patrinon pro tio ke oni seksatencis ŝin?

    - 2 favorites
    Dum lastaj semajnoj kelkaj legantoj de tiu ĉi retnoto al mi privatmesaĝis "kial vi ne forlasas vian landon dum vi suferas malagrablajn kondiĉojn ĉirkaŭ vi tie?" Fakte mi povis pli facile fuĝi de mia lando kaj "komforte" loĝi en iu alia mondparto, sed estis kaj daŭre restas kialoj, pro kiuj mi preferis ĝuste resti en mia gepatra lando. Laŭ mi, nuna situacio de irano similas al patrino kiun oni agrese seksatencis, ĉu indas forlasi la patrinon pro tiu ke malgraŭ ŝia deziro oni malĉastigis ŝ…

  • Panĉagreno

    - 2 favorites
    . .. fonto en la koro kaj akvofalo en la mano, suno en la rigardo kaj anĝelo en la ĉemizo de homo kiu estas vi rakontojn povus mi krei la panĉagreno se lasus. Ahmad Ŝamlu 1927-2000 irana poeto ... چشمه ساري در دل و آبشاري در كف آفتابي در نگاه و فرشته اي در پيراهن از انساني كه توئي قصه ها مي توانم كرد غم نان اگر بگذارد

  • Deziro kaj sopiro

    - 2 favorites
    … Rado de ĉaro sopire halton de ĉevalo La ĉevalo sopire dormon de la ĉaristo La ĉaristo je la sopiro de la morto … De irana poeto: Sohrab Sepehr ... چرخ یک گاری در حسرت واماندن اسب اسب در حسرت خوابیدن گاریچی مرد گاریچی در حسرت مرگ ... سهراب سپهری

  • Diru NE!

    - 2 favorites
    Antaŭ 10 monatoj mi enmetis jenan perslingvan feministan kanton en mia dokumentaro. Mi forgesis tradukon fari kaj bone ke Daniela Voyager min atentigis pri la manko! Menciindas ke unua foje la kanton oni faris en marto 2006 kaj de post tiam parto de la feminisma movado en irano uzas ĝin kiel sia himno. Diru ne بگو نه به دستی که شلاق مرگه Al mano kiu estas mortvipo به چشمی که فصل تگرگه al okulo kiu estas hajla sezono به پرونده زرد پاییز al flava…

  • La verda

    - 2 favorites
    Pripensiga desegnaĵo de Mana Neyestani .

  • Irano en sango kaj fajro de fraŭdo

    - 2 favorites
    Irana registaro faris renverson kotraŭ sia popolo. La balotadon oni fraŭdis kaj nomumis laŭ la kordeziro de Ajatollaho Ĥamenei tiun kiun li preferas s-ro Ahmadineĵad. Sed Ahmadineĵad estis forte rifuzita de la granda plimulto. Nun sur la stratoj de ĉiuj grandaj urboj tra la lando la popolo manifestacias kontraŭ la registaro. Multaj homoj estis kaptitaj flanke de la polico kaj miloj da homoj nun en prizono estas kelkaj estis mortigitaj kaj miloj estis/as vunditaj. Estas mia deziro ke ekstera mond…

  • Aktualaj novaĵoj el Irano: 2

    - 2 favorites
    1- Ekde la 15a oni okazigas "silentan manifestacion" sur la ĉefstratoj de Tehrano kaj la aliaj urboj tra la lando. Tiuj manifestacioj estas sen ajna slogano, oni silente marŝas sur la stratoj kaj levas la manojn montrante venkosignon. Dum noktoj je la 22a horo sur la tegmentoj oni krias kaj ripetas la sloganon "Allaho Akbar" (Allaho estas la plej granda). Oni povas konsideri la la registaro jam pli kaj pli perdas sin memfidon. Dum la pasintaj 30 jaroj (post la revolucio) neniam tiom da popoloj p…

  • Puĉo en Irano

    - 2 favorites
    Nun pli facile oni povas paroli pri la puĉo en Irano. Fakte la fraŭdo kiun oni faris vendrede je la 12a de junio estis enkonduka fazo de puĉo kiun estris s-ro Ali Ĥamenei -la gvidanto de islama revolucio- kontraŭ la respubliko. Oni povas konkludi ke je la 19a de junio 2009 jam estis fino de islama respubliko de irano kaj komenciĝo de "islama regado de irano". Nun s-ro Ĥamenei forĵetante la voĉon de la irana popolo decidas la aferojn laŭ sia emo kaj prezidentigas sian favorulon kaj ne tiun kiun l…

  • komuna batalo

    - 2 favorites
    Estu akompananta kara / Estu akompananta kara همراه شو عزیز/همراه شو عزیز Ne restu sola en doloro/ ĉar tiu ĉi komuna doloro تنها نمان به درد/کین درد مشترک Neniam dise/ kuraciĝas هرگز جدا جدا/درمان نمی شود vivpremo / neniam al ni دشوار زندگی/هرگز برای ما vivpremo / neniam al ni دشوار زندگی/هرگز برای ما Sen komuna batalo / faciliĝos بی رزم مشترک/آسان نمی شود Ne restu sola en dolor…

  • Mil tasoj da ne drinkitaj vinoj ...

    - 2 favorites
    Ĉu la puĉistoj kaj la kompanio jam venkis kaj ĉio estas laŭ ilia gusto? گمان مبر که به پایان رسید کار مغان هزار باده ناخورده در رگ تاک است Ne konjektu ke la afero de amantoj finiĝis jam Mil tasoj da ne drinkitaj vinoj ekzistas en la vejnaro de vito De karmemora irana poeto Feridun Moŝiri La civila verda movado en Irano jam emas naskiĝi De irana artisto Mana Neyestani

  • Dankon Nokia kaj Siemens ...

    - 2 favorites
    Dankon* pro tio ke vi helpis miaj gepetroj estu portitaj al malliberejon .. * Oni malkovris ke kompanioj Nokia kaj Simens vendis kontrolilojn al faŝista irana registaro por kontroli la telekomunikadon de ĉiuj porteblaj telefonoj tra irano ...

  • Alia krimo ...

    - 2 favorites
    La novaĵo estis nekredebla: 28 jaran junulinon kies nomo estis Taraneh Musavi , oni arestis pro manifestacio je la 28a de junio kaj post 3 semajnj "iu" telefonis al ŝia familio kaj adresis iun hospitalon en apud Tehrana urbo Karaĝ kie ŝi estis litmalsnita pro "disŝiriĝo de vagino kaj anuso". La familio tuj turniĝas al la menciita hospitalo sed ne sukcesas trovi ŝin. La respondeculoj de la hospitalo jesis ke iu estis litmalsanita pro la menciita kialo sed ne je la menciita nomo kaj ke ili n…

  • savanto

    - 2 favorites
    ... De spegulo demandu Nomon de via savanto ... De Forug Farrokĥzad

152 articles in total