Reza Published on July 26th, 2011
by Reza

Reza's blog

Browse posts
kie estas Libiaj virinoj?
Posted on August 23rd, 2011
11 comments (latest 7 months ago)
pripensiga demando
Posted on August 5th, 2011
39 comments (latest 7 months ago)
Urĝe: islamo en granda danĝero!
Posted on August 1st, 2011
15 comments (latest 9 months ago)
Naĝado malpermesata!
Posted on July 30th, 2011
13 comments (latest 9 months ago)
Nur simpla murdinto kaj nek "teroristo" !
24 comments (latest 8 months ago)
3
Posted on June 17th, 2011
4 comments (latest 10 months ago)
Datreveno de la renaskiĝo
Posted on June 14th, 2011
3 comments (latest 11 months ago)
2
Posted on May 25th, 2011
6 comments (latest 10 months ago)
tago kiel hodiaŭ antaŭ 14 jaroj
Posted on May 23rd, 2011
3 comments (latest 11 months ago)

Keyword tags

islamo
Norvegio
tragedio
amaskomunikiloj
teroro
teroristo
تراژدی
نروژ

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 3 people added it to their favorites
  2. Read 1 119 times

Nur simpla murdinto kaj nek "teroristo" !

Tuesday July 26th, 2011 at 09:47AM

Li estas murdinto kaj ne teroristo ĉar li havas bluajn okulojn, blondajn harojn kaj ne estas islamano sed kristano!

Honto al amaskomunikiloj kiuj tiel diskrimnacias.


*
mi simpatias kaj kondolencas kun ĉiuj homoj kaj familioj kiuj suferas la teroristan tragedion okazintan en Norvegio.


translate into English

24 Comments / add your comment?

Jozefo E. Nagy
Jozefo E. Nagy says:
Kara Reza,
Teroristo li estas, kiel ajn nomu lin la amaskomunikiloj! La religia fanatikismo estas abomeninda, de kiu ajn religio ĝi venu. Mi ne scias, ĉu vi konas la rakonton pri la krucmilito kontraŭ la albigensoj - jes, iam kristanoj faris krucmiliton kontraŭ kristanoj - kiam ĉe konkero de Beziers, la armeokomandanto demandis la papan senditon, kiel distingi la herezulojn disde la katolikoj. La respondo estis: mortigu ĉiujn, Dio konos siajn.
9 months ago
Viktoro
Viktoro says:
Vi pravegas, kara Reza. La sekva paŝo estos taksi lin frenezulo. Tiamaniere, li jam ne estos nek dekstremulo, nek kristano.
9 months ago
Jozefo E. Nagy
Jozefo E. Nagy replies:
Vi pravas, Viktoro. Jes, tiel ili murdis Lorca.
9 months ago
jadranka miric
jadranka miric says:
Vi ambaŭ pravas,eĉ li eldirs ke Nato erare bombading Serbion kiu elpelis Muzulmanojn -Albanoj islamistojn pelante ilin reen Albanion . Tute erare, la milito estis dezirata kiel nura rimedo por sendependiĝi Kosovo kaj Metohio helpe de NATO kaj Eŭropo ,kiuj jam/de 1990/ akuzis serban popolon vivantan en ĉiuj respublikoj de tiama komuna lando-Jugoslavio , ankaŭ tiama internacia rekonita lando. SE oni deziris eviti militojn estus solvita nur unu problemo kaj tio estas vana atentigo de prezidentaro el ĉiuj 6 respublikoj ĉe SUPERa kunsidoVRHOVNI SAVET ODBRANE KIAm estispublike elsendita filmo ,en kiu la kroata ĝeneralo MARTIN SXPEGELJ parolas kiel oni preparis mortigado de serba popolo vivanta en Kroatio.Samon oni faris en KOSOVO .Nato reagis pro elpelitaj 90000 miloj de Albanoj /proklaminte humanitaran krizon kaj per tiel nomata akcio Bonfarema Anĝelo- ekis bombado al Serboj,sukcesinte elpeli ĉiujn 250 miloj da serboj vivantaj sur sia lando ,neniam plu revenontaj ,ĉiuj elpelitaj Albanoj baldaŭ revenis duoble..Do ,milito en Kosovo estas batalo de Albanoj -minoritatoj en Serbio / kun granda-demografia bildo- granda kvanto de loĝantaro ,kontraŭ denaskaj serboj kaj aliaj nacioj ,etno grupoj vivantaj en KiM , por defendi la konstitucion de la lando t.e. 45 jara internacie rekonata lando -ŝtato Serbio .Do,Norvegulo estis dekstremulo reaginte kiel teroristo mortiginte amase tute simplajn pacajn homojn
9 months ago
Sendependa esperantisto
Sendependa esperantistopro says:
Reza, mi ne komprenas vian indignon. Mi ne komprenas kial esti murdinto estus malpli hontinde ol esti teroristo.
9 months ago
Reza
Reza replies:
fakte tio estas problemo kiun mi ankaŭ ne komprenas!
oni ne diras ke li estas "teroristo" sed "murdinto" aŭ "frenezulo" ktp tio signifas ke la vorto "teroristo" ne meritas(!) ĉiun fiulon sed specialajn grupojn laŭ la okcidentaj amaskomunikiloj ...
9 months ago
Reza edited this comment 9 months ago.
Jens S. Larsen
Jens S. Larsen replies:
Nu, fakte li estas nomata teroristo en sufiĉe multaj lokoj. Tamen, per "teroristo" oni kutime celas membron de iu grupo (teror-ĉelo), kaj Breivik agis tute sola, rivelante al neniu siajn planojn -- laŭ ĉia verŝajneco, kaj tiom kiom ni scias, almenaŭ. Laŭ semantika harfendado li do povas ne esti teroristo, kvankam ĉiu teroristo devas envii lian agadon: li malvarmsange mortpafis 68 nearmitajn plejparte dekkelkjarulojn ene de precize unu horo. Pro lia bombatako du horojn antaŭe en Oslo pereis nur 8.

Cetere mi estas tre imponita kaj emociita de la respondo de la Norvega popolo: "pli da demokratio, pli da amo", ĉiuj diras. Neniu krias venĝon.
9 months ago
Tuomo Grundström
Tuomo Grundström replies:
Cetere mi estas tre imponita kaj emociita de la respondo de la Norvega popolo: "pli da demokratio, pli da amo", ĉiuj diras. Neniu krias venĝon.

Sed: Se similan teroragon farus "fremdulo", ĉu sola, ĉu grupana, kia estus la respondo?
9 months ago
Reza
Reza replies:
hmmm pripensiga demando
9 months ago
Jens S. Larsen
Jens S. Larsen replies:
Tio donus al la Norvegia dekstro la okazon diri "Kion diris ni!". Sed ĉu Islamismaj teroristoj, kiuj estus sufiĉe inteligentaj por eviti malkaŝon, estus samtempe sufiĉe malinteligentaj por ataki landon kiu ne sendis trupojn al Irako? La trajnbomboj en Madrido 2004 estis respondo al la Hispana partopreno en la "Koalicio de Pretuloj", decido de la konservativa registaro kaj ege malpopulara inter Hispanoj. La konservativa registaro erare tenis sin ĉe la teorio ke la atakojn kulpis ETA, la Eŭska terorgrupo. Poste la situacio de Islamanoj en Hispanio restis pli-malpli senŝanĝa, kiom mi scias.
9 months ago
montamaristo
montamaristo replies:
Murdisto multe pli aĉas or teroristo. Oni povas esti teroristo sen esti murdisto.

Ŝerco: Israela knabo malsukcese petas permeson de panjo ŝofiri aŭton viziti geamikojn post sunsubiĝo. Ek aŭdiĝas ambulanc-kamiono kaj panjo argumentas, "Nu, aŭdu la ambulancon: plejeble iu knabo mortis en aŭto-akcidento: do la ŝosejoj tro danĝeras dum tiu ĉi horoj: restu ĉe-hejme!"

"Trankviliĝu, panjo. Vi troigas. La vojoj ne tiom danĝeras. Mi certas ke tiu nur estas terorist-atako!"
8 months ago
Maria Mickle
Maria Mickle replies:
S.e.- vi pravas
9 months ago
Elbertinum
Elbertinumpro says:
Por mi li estas mordinto -
9 months ago
Reza
Reza replies:
mi ŝatus scii kial ne teroristo?
9 months ago
Helena Tylipska
Helena Tylipska replies:
Por mi li estas unu (murdisto) kaj alia (teroristo kaj ankaŭ la tria (frenezulo). Certas ke frenezuloj ne ĉiam murdas, sed murdistoj estas ĉiam frenezaj, fanatikaj kaj teroristoj (Estas mia opinio, povas esti ke aliaj pensas diverse)
9 months ago
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*pro says:
Mi rememoras, ke ekz. ankaŭ grupo Baader- Meinhof, kvankam eŭropa, estis indikata terorista, sed nun vere ŝajnas, ke (en eŭropaj amaskomunikiloj) teroristoj povas esti nur araboj.
9 months ago
Vladimír Türk* edited this comment 9 months ago.
Henri Masson
Henri Masson replies:
Efektive, estas granda hipokriteco en amasinformiloj. Ekstremdekstruloj diras ke li estis framasonisto dum estas evidente ke tio kiu gvidis lin estas ksenofobio, rasismo, naciismo kaj falsigita kristana doktrino. Li delonge planis tiun atencon, antaŭ ĉirkaŭ du jaroj, kaj li intencis fari pliajn se policistoj ne estus lin arestinta. Do, se li estas freneza, tio estas pro freneziga doktrino, sed li estas sufiĉe instruita por informiĝi, kompari, pripensi, sekve, li estas plene kulpa. Trokonsumado de alkoholo kaj drogoj estas danĝera, sed naciismo kaj religio estas ne malpli danĝeraj, kiam ili kondukas al fanatikeco. Pri tio mi iom skribis en artikolo titolita "Oslo — Drogo, alkoholo, dikredo, religio kaj naciismo : la danĝero de trodozo" ĉe http://www.ipernity.com/blog/32119/338332

En 1980, kiam SAT kongresis en Rijeka, en tiama Jugoslavio, la kongresanoj eksciis pri atenco en la itala stacidomo de Bolonjo. Mortis 85 senkulpuloj. Vunditoj estis pli ol 200. La kulpon oni atribuis al la framasona loĝio "P2" sed tio estas tute ekster la principoj de framasonismo. Faŝistoj eniris tiun loĝion, kiun ne akceptis la framasonisma movado.

Ĉi matene mi aŭdis interesan respondon de imamo el Oslo, kiu diris : "La teroristoj, ĉu ekstremdekstraj ĉu musulmanaj, ne havas religion. Ili havas nur kruelecon."
9 months ago
Tuomo Grundström
Tuomo Grundström replies:
"La teroristoj, ĉu ekstremdekstraj ĉu musulmanaj, ne havas religion. Ili havas nur kruelecon."

La Zamenhofa Homaranismo, programe prezentita en lasta versio en 1917 esprimas la samon.
9 months ago
Danilo-MG
Danilo-MG says:
Mi kunkordas kun Larsen : oni ne juĝu nur la ago sed (kvankam la rezulto estas preskaŭ sama) multe gravas la celo aŭ aparteno al iu ajn grupo.
9 months ago
Reza
Reza says:
terorismo kaj teroristo havas klaran terminon:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Terorismo
kial la amaskomunikiloj konscie evitas nomi lin teroristo? oni uzas variajn vortojn por priskribi lin sed ne uzas la vorton teroristo pri li. Kompreneble kelkaj amaskomunikiloj jam uzis la vorton teroristo sed ili estas malmultaj ...
9 months ago
Jens S. Larsen
Jens S. Larsen replies:
La celo de Breivik estis terori, do tiusence li nepre estas teroristo. Nuntempe oni tamen kutimiĝis ke la teroristoj mortigas sin mem antaŭ ol lasi sin esti kaptitaj -- kaj Breivik transdonis sin. La polico estas sufiĉe estimata instanco en Norvegio, kaj ŝajne tiu estimo etendiĝas eĉ al tiel ekstrema persono.

Notinde estas kiel Luterana teroristo li estas. Katoliko ne povus agi tiel solece. Malgraŭ tio en sia "Manifesto" li alvokas ke la Protestantaj eklezioj reunuiĝu sub la Katolika por defendi sin kontraŭ Islamo. Li vidas sin mem kiel kruckavaliron, sed la krucmilitoj estis finitaj antaŭ ol okazis la Reformacio. Eble li ne estas klinike mensmalsana, sed liaj iluzioj estas neimageble gigantaj. Li estas ne nur naciisto sen nacio, kiel iu jam diris, sed ankaŭ kruckavaliro sen kruco, ĉevalo nek armeo.

Mi kredas ke lia plej profunda motivo estis envio je la komuneco inter la feriantaj socialdemokrataj gejunuloj. La insuleto Utøya delonge funkcias kiel feriejo/kursejo de la aktiva tiupartia junularo, kaj la nuna ŝtatministro memoras ĝin kiel paradizon de sia junaĝo. Li mem estus parolonta tie al la gejunuloj la tagon post la masakro, kaj Gro Harlem Brundtland (eksa Ĝen.Sek. de MOS) parolis al ili nur unu-du horojn antaŭ ĝi. Ŝajnas ke la teroristo intencis mortigi Brundtland, sed malfruiĝis pro trafikŝtopiĝo.

Li evidente havis iujn tre gravajn familiajn problemojn. Sian patron li ne vidis dum multaj jaroj, kaj unu el liaj (multaj) ardaj malsimpatioj estas la feminismo, kvankam ankaŭ dekstruloj ĉi tie ofte uzas feminismajn argumentojn kontraŭ Islamo.
9 months ago
Reza
Reza replies:
dankon pro la informoj kaj klarigoj
9 months ago
Maria Mickle
Maria Mickle says:
por mi. se iu murdas - estas nek kristano nek islamano nek judo - simple, nur senkora murdisto
9 months ago
Cezar (Kaiser)
Cezar (Kaiser)pro replies:
Jes certe.
9 months ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...