La novaĵo estis nekredebla: 28 jaran junulinon kies nomo estis Taraneh Musavi, oni arestis pro manifestacio je la 28a de junio kaj post 3 semajnj "iu" telefonis al ŝia familio kaj adresis iun hospitalon en apud Tehrana urbo Karaĝ kie ŝi estis litmalsnita pro "disŝiriĝo de vagino kaj anuso". La familio tuj turniĝas al la menciita hospitalo sed ne sukcesas trovi ŝin. La respondeculoj de la hospitalo jesis ke iu estis litmalsanita pro la menciita kialo sed ne je la menciita nomo kaj ke ili ne plu scias pri ŝia sorto ĉar ŝi estis svene alportita kaj elportita per "ne oficiala polico".
Post kelkaj tagoj la bruligita kadavro de Taraneh estis trovita ĉirkaŭ la urbo Gazvin, ŝajnas ke pro sovaĝa seksatencado kiu kaŭzis ŝian malsaniĝon kaj ke la kuracado ne efikis al ŝi "oni" bruligis ŝin.
Kaj tiel la nomo de Taraneh Musavi aldoniĝas al ankoraŭ ne fiksita nombro de viktimoj de la okazintaĵoj de en sango dronita irano.

Fonto:vikipedio

kaj: http://www.schrr.net/spip.php?article4573