Reto's articles with the keyword: irano

  • Post vi ...

    - 30 Jun 2016
    photo 2016-06-30 11-03-56
    Post vi tio kio estas je mia maldekstra brusto ne estas koro sed "muzeo de l ‘ nuntempa doloro" De: Ehsan Parisa بعد از تو آن چه سمت ِ چپِ سینۀ من است دل نیست بلکه موزۀ درد ِ معاصر" است" احسان پرسا

  • jen Novruz!

    - 19 Mar 2013
    7seen92
    Jen alia Novruzo ! Ĉi jare kun mia propra familio, unua foje en Germanio ni festas Novruzon. Pasintjare mi opiniis ke baldaŭ okazos milito en irano, mi ĝojas ke mi ne pravis kaj ne okazis milito ankoraŭ ... mi esperas kaj fakte estas mia granda deziro ne okazu milito en mia patrujo kaj sur la cetera tero ... Mi devas esti ĝoja, kaj fakte mi jam estas ... sed io mankas ... fakte multaj aferoj mankas ... sed la vivo daŭras, akvo fluas kaj ankoraŭ la pano freŝas ... Saluton al Novruz! Saluton…

  • azenrajde protesti en irano!

    - 30 Oct 2010
    Irana studento proteste al manko de benzino azenrajdante iris al la universitato je la 27-a de oktobro en Noŝahr/ Ĉalus Azad universitato. kompreneble la universitata sekur-servo baris lin kaj ne permesis lin eniri kun la azeno al la aŭtparkejo de la universitato sed la protesto kontraŭ la kurantaj aferoj estis interesas kaj skandalplena! fonto: http://www.mediafire.com/?iwzqza1caojav2i#1

  • ARGO ... kaj tiel plu

    - 25 Feb 2013
    Argo2012Poster
    Hodiaŭ iu samlandano diris al mi: ĉu vi scias ke oni premiis al la filmo ARGO ? mi: ne! Li: jes, ĝi estas premiita kaj pli malbona estas tio ke Michele Obama transdonis la premion al la reĝisoro de la filmo. Kioma da politikaĵo kaj politika manovrado. Oni faris mensogojn en la filmo ... mi: ĉu vere oni faris mensogojn? Li: hmmm ... fakte ne! sed mi hontas ke oni premiis tiun filmon! estas hontindaĵo al ni ... mi: jes! mi konsentas ke kiel ĉiuj Holivud aĵoj en la…

  • foje fotoj priskribas pli profunde ...

    - 06 Feb 2013
    trafiko en irano
    Tiu ĉi foto bone priskribas ĉiu tagan vivon en Irano:

  • Ni ĉiuj fartas bone ... حال همه‌ی ما خوب است

    - 07 Sep 2012
    Saluton! Ni ĉiuj fartas bone Melankolio ne ekzistas krom fojfoja perdiĝo de l ’ malproksima fantazio, kiun oni diras: senkiala feliĉo Tamen, se restus vivo iel mi pasas de la vivbordo tiel ke ne tremu genuoj de l ’ senkunula cervo kaj ne la nerestema senkurac(ebl)a koro! Ĝis mi ne forgesis, mi skribu: proksime de niaj sonĝoj estis plenpluva jaro mi scias, ĉiam ties korto estas plena je freŝa aero de la…

  • teknologio je la servo de cenzuro

    - 24 Aug 2012
    cafeCinemaIRIBSansoor4
    La subaj fotoj iom rakontas kiel servas la teknologio al la cenzuristoj en Irano! Vere oni devas esti dankemaj al programistoj kiuj prilaboris tiujn teknologiojn :)

  • mia ombro ...

    - 25 Jul 2012
    Sadegh Hedayat
    ‌Mi nur povas paroli kun mia ombro, ĝi devigas min paroli, nur ĝi povas rekoni min, certe ĝi komprenas ... Mi volas ĉerpon, ne, amaran vinon de mia vivo gut-gute en la seka gorĝo de mia ombro verŝu kaj diru al ĝi: "Tio estas mia vivo!" Sadeg Hedajat (Irana verkisto/ la komenco de la romano “ La Blinda Gufo ”)

  • Ne estas nubo ... ابری نيست

    - 29 Jun 2012
    Ne estas nubo Neniu vento Sidas mi ĉe doko Fiŝonaĝado, lumklareco, mi, floro, akvo Pureco de la vivpeniko Mia patrino pikas bazilion Pano, bazilio kaj ‌fromaĝo Sennuba ĉielo Petunioj malsekaj La savo proksima Inter la kortfloroj La lum’ en la kupro-bovlo Kiajn karesojn verŝas! Ŝtupetar ’ de la alta murpinto Matenon portas sur la ter ’ Kaŝita ĉio, malantaŭ rideto havas truon la muro de l ’ temp ’ de kie Mia vizaĝo videblas Ekzis…

  • komuna suferado ... درد مشترک

    - 27 Jun 2012
    ‌ Larmoj sekreto estas Rideto sekreto estas Amo mistero estas Miaj larmoj tiu nokte estis la ridetoj de mia amo. Mi ne estas historio kiun vi povas diri Mi ne estas kanto, kiun vi povas kanti Mi ne estas voĉo, kiun vi povas aŭdi aŭ io, kion vi povas lerni. Mi estas la komuna suferado Min kriu. La arbo parolas al la arbaro, La herbo alparolas al stepo,…

  • Ĉirkaŭ mia hejmo

    - 26 May 2012
    Ĉirkaŭ mia hejmo Tiu kiu pensas pri la muro Estas libera Tiu kiu al la fenestro Melankolias Kaj tiu kiu serĉadas liberecon Inter kvar muroj estas sidanta De: Grus Abdolmalekian در اطراف خانه ی من آن کس که به دیوار فکر می کند آزاد است آن کس که به پنجره غمگین است و آن که به جستجوی آزادی‎ میان چاردیوار نشسته گروس عبدالملکیان

  • fajrego sub cindro

    - 22 May 2012
    La rilatoj inter irano kaj respubliko de Azerbajĝano dum lastaj tagoj pli kaj pli malboniĝis. En irano de antaŭ monatoj oni lanĉis kampanion kontraŭ Azerbajĝana registaro kaj ĉiu semajnan demonstracion kontraŭ Azerbajĝana ambasadejo protestante okazigon de Eroŭ-vision kiu ĉi jare okazos en Bako ĉefurbo de Azerbajĝano. Reciproke antaŭ tagoj la azeroj en Bako faris demonstarcion kontraŭ irana ambasadejo kaj tiel pli ardiĝis la konfliktoj ... Irana registaro sin pravigas fari ĉion kontraŭ ĉiuj…

  • la ne realigitaj sonĝoj ...

    - 20 May 2012
    Dum lastaj tagoj kiel kutime la islamaj soldatoj klopodas prospergi siajn principojn en mia patrujo. La suba foto tre bone prilumas kion ili intencas fari sed mi forte dubas ke ilia revo realioĝos ...

  • Adiaŭ libera mondo

    - 04 Jan 2012
    Ekzistas tiom sinsekvaj novaĵoj malagrablaj pri kiuj mi vere ne kapablas elekti la plej ĉefajn. Irana registaro jam sin pretigas lanĉi "puran interreton" tio signifas ke baldaŭ interreto ĉesos en irano kaj "interna reto" anstataŭ "interreto" funkcios. La ĉefa celo estas fari barilon kun la ekstera mondo kaj laŭ eble sekvi la vojon de suda Koreio se ne, almenaŭ Ĉinio! Dum pasintaj 10 monatoj la egalvaloro de la irana mono kontraŭ Usona dolaro pli ol 40% malaltiĝis, jam ĉiuj povas kompreni kion…

  • Atako kontraŭ la Brita ambasadejo en Tehrano

    - 29 Nov 2011
    Atako kontraŭ la Brita ambasadejo en Tehrano: Historio du fojoj ripetiĝas, unua foje tragedio kaj dua fojo komedio !

  • sopiro ...

    - 28 Oct 2011
    Kial ĉiu, kiun mi amis, estis pasaĝero? De: Ahmad Reza Ahmadi چرا هر کسی را که دوست داشتم مسافر بود؟

  • ebriiĝis la vin’ de ni!

    - 23 Oct 2011
    Ebriiĝis la vin’ de ni! ne ni de ĝi! Ekzistiĝis la korp ’ de ni! ne ni de ĝi! Rumi باده از ما مست شد نی ما از او قالب از ما هست شد نی ما از او مولانا

  • Oni ne estas tiel, kiel ŝajnigas sin!

    - 02 Feb 2009
    Dr. Mehdi Ĥazali (la filo de tre ortodoksa ajatollaho Ĥazali) antaŭ ne longe en sia blogo unua foje menciis pri la juda radiko de nuna arda kontraŭ juda prezidento de islama reĝimo Mahmud Ahmadi Neĵad . /La dokumento pruvas ke de la patrina flanko Ahmadi Neĵad havas judan sangon en siaj vejnoj kaj estas juddevana!

139 articles in total