Jen alia Novruzo!
Ĉi jare kun mia propra familio, unua foje en Germanio ni festas Novruzon.
Pasintjare mi opiniis ke baldaŭ okazos milito en irano, mi ĝojas ke mi ne pravis kaj ne okazis milito ankoraŭ ... mi esperas kaj fakte estas mia granda deziro ne okazu milito en mia patrujo kaj sur la cetera tero ...
Mi devas esti ĝoja, kaj fakte mi jam estas ... sed io mankas ... fakte multaj aferoj mankas ... sed la vivo daŭras, akvo fluas kaj ankoraŭ la pano freŝas ...
Saluton al Novruz!
Saluton al la printempo!
Saluton al la vivo!
Saluton al ĉiuj kiuj festas alvenon de la printempo!
Saluton al la kreskantaj floroj, herboj kaj arboj!
...