Reto's most appreciated articles

  • Datreveno de la renaskiĝo

    - 2 favorites
    La 15-a de junio 2009 laŭ mi estas renaskiĝo de irana nacio. Estas tago dum kiu irana popolo prezentis sian novan vizaĝon al si mem kaj al la cetera mondo. Mi fieras pro la historia protesto de la 15-a de junio 2009. Mi fieras pro mia kontribuo al tiu renaskiĝo ... *

  • 3

    - 2 favorites
    ni kutimas, la katastrofojn ni kutimas kaj tio estas katastrofo. * + *

  • vivkontrasto de irana ino

    - 2 favorites
    N. Abbassi -fotografistino- Iranano/Usonano per siaj verkoj bone bildigas la vivkontraston, konflikton kaj kunvivadon de du malsamaj kulturoj. Ŝiaj fotoj plaĉis al mi.. Por vidi pliajn fotojn bv vidi jenan paĝon : menciindas ke en ĉiuj fotoj aperas ŝi mem. Fonto: www.nazeeabbassi.com/blog/2011/04/self-study

  • mistera numero 65535 ĉe ipernity blogoj!

    - 2 favorites
    La numero 65535 laŭ mi devas esti iu mistera kaj eble sankta numero. Ĉiu blogo ĉe ipernity atingante tiun numeron friziĝas kaj ne plu antaŭeniras! Jen la ekzemploj: 1 , 2 , 3 , 4 , kaj ... Mi estus tre dankema se iu komentus kaj priskribos tiun ĉi misteran nombron 65535!

  • simpla studenta protesto!

    - 2 favorites
    tri fotoj por esti konvinkita ke la atako je la 29-a de novembro en Tehrano estis ne organizita evento! La policanoj vigle defendas la Britan ambasadejon kontraŭ la atakantoj! Ĉiuj atakantoj estis "studentoj"! Tiu persono ne estas "Komandanto" (de iu armea grupo) sed simpla studento! Espereble jam oni estos konvinkitaj. Tiel estu!

  • karulineto ...

    - 2 favorites
    Kara knabineto! Nia mondo plenplenas da ĉagrenoj kaj doloroj. Jes mi scias, viaj ŝultroj ne meritas tiom da pezo ... Jes, neĝis, mankas akvo hejme kaj vi devas lavi la mizeran manĝilaron eksterhejme ĉar mankas krano hejme. Jes mi scias, estas malvarmo kaj vi anstataŭ ripozi hejme devas labori, helpi ... Viaj fingretoj piketadas pro la malvarmo ... vi frostas mia Koze t- o

  • hontindaj scenoj el Norda Koreio

    - 2 favorites
    Kiom hontindajn scenojn oni montras el Norda Koreio. Malsatega popolo ploras pro la forpaso de frenezulo kiu enprizonigis sian popolon kaj povreco ĝisosta estas lia agrezulto. Mana Neyestani kiom bone priskribas la aferon:

  • Mi fartas bone sed ...

    - 2 favorites
    Mi fartas bone sed vi ne kredu!

  • mia ombro ...

    - 2 favorites
    Sadegh Hedayat
    ‌Mi nur povas paroli kun mia ombro, ĝi devigas min paroli, nur ĝi povas rekoni min, certe ĝi komprenas ... Mi volas ĉerpon, ne, amaran vinon de mia vivo gut-gute en la seka gorĝo de mia ombro verŝu kaj diru al ĝi: "Tio estas mia vivo!" Sadeg Hedajat (Irana verkisto/ la komenco de la romano “ La Blinda Gufo ”)

  • 2012 la jaro kiu jam pasis

    - 2 favorites
    Post kelkaj horoj finiĝos la jaro. 2012 por mi estis tute diferenca kaj eventoplena. Mi migris al Germanio kaj la familio antaŭ 2 tagoj jam aliĝis al mi :) La komenco de la jaro ne estis plaĉa al mi sed mi ĝojas ke la fino estis agrabla. Elkore mi deziras al ĉiuj bonan kaj sukcesoplenan novan jaron 2013!

  • toleras mi sed forgeson, neniam ...

    - 2 favorites
    Antaŭ du jaroj ... protesto potenco protekto ... sango bato frapo .... doloro kiu daŭras ... PS: tiu ĉi estas nur privata rememoriga noto

  • tempo fluas, infanoj kreskas ...

    - 2 favorites
    Al mi la plej sentebla tempomontrilo estas mia filino! antaŭ 8 jaroj ŝi naskiĝis kaj hodiaŭ ni festis ŝian ok jariĝon. Jes ... tiom rapide pasas la tempo kaj la tempopasadon al la gepatroj bone rememorigas kaj "montras" la gefiloj ...

  • Aleojn purigis mi

    - 2 favorites
    Aleojn purigis mi/ کوچه لره سو سپمیشم kuchalara su sapmisham
    Aleojn purigis mi kaze ne estu polvo kiam amik(in)’ venas tiel venu, tiel reiru nenia kverel’ okazu inter ni samovaron fajron metis mi sukeron en glason metis mi foriris mia amik(in) ’ , solrestis mi kiom kara mia amik(in)a anim’ kiom dolĉa mia amik(in)a anim’ کوچه لره سو سپمیشم یار گلنده توز اولماسون ائله گلسین ائله گئتسین آرامیزدا سوز اولماسون ساماوارا اوت سالمیشام ایستیکانا قند سالمیشام یاریم گئدیپ تک قالمیشام نه عزیز دیر یارین جانی نه شیرین دیر یارین جانی…

  • angore ...

    - 1 favorite
    Venis sen ajna rideto sur sia buŝo/Tute serioza/Por krei sian utopion/Promesis paradizon/La rezulto estis infero ... Nia koŝmaro daŭras kaj murditmanĝantoj multas...  

  • Kaj finfine persepolo!

    - 1 favorite
    Antaŭ semajne mi "sukcesis" spekti la faman filmon Persepolo (PERSPOLIS) far de Maĝan Satrapi مرجان ساتراپي Unu vorte la filmo estas ĉefverko! La filmo estas komuna historio de mia generacio Estas komprenata kiom furiozas la irana registaro pri la filmo sed fakte la filmo ne estas io politikaĵo kaj male laŭ mi estas persona sin rakonto. Ne irananoj ne kapablos kompreni kiom estas kuraĝa Marĝan Satrapi rakontante sian privatan vivo…

  • Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo?

    - 1 favorite
    Oni demandas de Usonano:   Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo? - kion signifas "problemo"? Oni demandas de Afrikano:   Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo? - kion signifas "manĝaĵo"? Oni demandas de Iranano: Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo? - kio estas "opinio"?

  • La 8a de julio de 1999 ...

    - 1 favorite
    La 8a julio de 1999 frumatene sekura armeo de islama respubliko irana svarmis al la studenta dormejo de la Tehrana universitato kaj fortege batadis la studentaron pro tio ke ili pasintnokte protestis al la ĉesigo de la reformema tagĵurnalo "SALAM"(Saluton). Oni batis blinde forte ĉiujn kaj tiel komenciĝis ribelo studenta kontraŭ la registaro. Eĉ multaj opinias ke la sekreta sekura armeo intence faris tiun krizon por devojigi la reformemon kiu paceme jam levis profundajn emojn por bazaj reformoj…

  • Antaŭ 20 jaroj ...

    - 1 favorite
    Antaŭ 20 jaroj mi estis soldato kaj 24 monatojn militservis en la milita fronto ... Mirakle mi travivis kaj sane finis la militservan periodon. 8 jara sen cela kaj freneza milito (ĉu ekzistas ne freneza milito?!) je la servo de potenculoj en kiu je la fino NUR perdis ĉion irana kaj iraka popolo ... En legio kie mi servadis de 240 personoj nur restis 16 personoj inter ili ankaŭ mi, la aliaj aŭ estis mortigitaj aŭ militkaptitaj aŭ pereitaj dum la lastaj tagoj de la milito. Finfine oni kapitula…

  • Irana feminisma movado estas la plej forta civila movado irana

    - 1 favorite
    Irana feminisma movado estas la plej forta civila movado. Jen filmeto rilate la surstrata manifestacio en kiu la virinoj kuraĝe esprimas siajn protestojn kontraŭ diskriminacio de islama registaro.

  • Kiu ĵetos la unuan ŝtonon?

    - 1 favorite
    9 personoj NUN en irano atendas ŝtonmortigadon! Dum pasintaj jaroj nur Talibanoj en Afganio estis kvereloj de iranaj regantoj kaj nun sen rivalo ili estas unuaj en la mondo (jes barbareco foje povas esti "honoro" inter barbaroj kompreneble). Ŝtonada puno sen ajna dubo estas fipuno. Irana karikaturisto - Nik Ahang Koŭsar - (نيک آهنگ کوثر) faris interesan karikaturon pri la afero.

152 articles in total