Kelkaj gejunuloj Tehranaj tra retejo www.facebook.com organizas amuzan renkontiĝon je la 29-a de julio en iu urba parko por "Akvpafado". Proksimume 800 gejunuloj ariĝas kaj la ludo komenciĝas. Oni akvo pafas unu la alian kaj kreiĝas gaja etoso dum pli ol 36 grada temperaturo. Aperas la fotoj de la renkontiĝo tra la interreto kaj la registaro frontas "tertremo"n: Islamo en danĝero!
Kia skandalo: knaboj kaj knabinoj dum hela(!) tago en publika parko akvumas unu la alian kaj la polico ne baras ilin (fakte la polico nenian informon havis tiu rilate).
Nun post du tagoj la polico arde klopodas aresti ĉiujn kiuj partoprenis la renkontiĝon.


Tiel estas la aferoj en Irano.
Kaj islamo estas tiom sensitiva kiun akvo pafado de kelkaj gajaj gejunuloj kapablas malfortigi!

vidu la fotoraporto ĉe: http://tehranlive.org/2011/07/29/water-guns-war-in-tehran