Reza Published on September 17, 2008
by Reza

Reza's blog

Browse posts
Deziro kaj sopiro
Posted on October 11, 2008
5 comments (latest 13 months ago)
Jam pasis unu jaro!
Posted on October 7, 2008
41 comments (latest 12 months ago)
Dum 48 horoj akiru iranan vizon rete
Posted on September 27, 2008
6 comments (latest 13 months ago)
Islamigitaj Nord-Koreaj soldatinoj!
Posted on September 20, 2008
20 comments (latest 11 months ago)
Panĉagreno
14 comments (latest 13 months ago)
5 monata batalraporto de Irana flughavena polico
Posted on August 30, 2008
1 comment (latest 14 months ago)
Profitoj kaj malprofitoj de la nuklea energio
Posted on August 30, 2008
12 comments (latest 13 months ago)
Averto por najbaroj
Posted on August 19, 2008
6 comments (latest 14 months ago)
Naskiĝtago de La Mondsavanto
Posted on August 16, 2008
7 comments (latest 14 months ago)

Keyword tags

literaturo
poemo
Irano
kulturo
poeto
Ahmad Ŝamlu
Ahmad Shamlu
احمد
شاملو
شعر

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 916 times

Panĉagreno

Wednesday September 17, 2008 at 11:18AM

...
fonto en la koro
kaj
akvofalo en la mano,
suno en la rigardo
kaj
anĝelo en la ĉemizo
de homo kiu estas vi
rakontojn povus mi krei
la panĉagreno se lasus.

Ahmad Ŝamlu 1927-2000 irana poeto

...

چشمه ساري در دل و
آبشاري در كف
آفتابي در نگاه و
فرشته اي در پيراهن
از انساني كه توئي
قصه ها مي توانم كرد
غم نان اگر بگذارد

14 Comments / add your comment?

Moho says:
Reza, ege strange bela esprima eldiro!
Sed Bonvolu korekti:
de homi--> el homo
Posted 14 months ago. ( permalink / translate )
Reza replies:
Dankon pro la atentigo!
jam korektite.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Alireza says:
anĝelo en la ĉemizo .....
beLega !
Posted 14 months ago. ( permalink / translate )
Esperantisto says:
Kvankam mi ne komprenas la araban, la poemo estas tre bela.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Reza replies:
vi pravas!
Posted 14 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
la poemo ne estas en la araba, sed kompreneble en la persa. Eĉ se la vorto "Insân" = homo devenas, mi konjektas, de la araba; ĝi ekzistas ankaŭ en la hindia lingvo.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro says:
Hmh, kio estas panĉagreno, ĉagreno pri (pro) pano? Tio ne tute klaras al mi, gravas por kompreni la poemon, ĉu?
Posted 14 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Ĝuste! ĉagreno por (akiri) panon.
La poeto tion intencas esprimi. Se la ĉgreno lasos(permesos) li tiam povus okupiĝi pri aliaj aferoj!
Posted 14 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro says:
Ĉagreno pri panakiro

...
fonto en la koro
kaj
akvofalo en la mano,
suno en la rigardo
kaj
anĝelo en la ĉemizo
pri homo tia kia vi
historiojn mi povus rakonti,
se la ĉagreno pri panakiro
permesus tion.


Mi foje por mi mem plibonigis vian tradukon, la poemo mem estas internacia problemo, ĉie estas homoj, kiuj ne havas la tempon verki ion, kiuj eble eĉ ne povas skribi... . Jack Londoin en sia libro "Martin Eden" montras tion bonege. Post dekdu horoj da tollavado en lavadejo eĉ geniulo Jack London ne plu povis verki eĉ linion, tiom lacega kaj kaputa li estis ...
Posted 14 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Mi ne kontraŭas vian "pli bonigon". Mi intence faris la vorton "panĉagreno" ĉar ankaŭ en la persa la poeto tiel faris.
Daankon!
Posted 14 months ago. ( permalink )
Agnes Solymar says:
Reza,
tio estas tre bela poemo!
Posted 14 months ago. ( permalink / translate )
Cezar /Kaiserpro says:
Ne sciante la originalon mi estas tre atententema pri juĝo, mi volas nur tion aldoni, ke oni provu traduki tiel, ke esperantistoj komprenu ĉion bone, vorto kiel panĉagreno certe ankaŭ en Esperanto kompreneblas, sed ne senpere, sed kial ne preni iun pli bone kompreneblan vorton, ĉu? Sed tiel eble perdiĝas iom de la ĉarmo de la origina poemo, tial oni ĉiam devas decidi, kio pli gravas, tion povas nur tio, kiu komprenas la originalon, kompreneble...vi volis redoni unuavice la originalan ĉarmon. Nu, tradukado estas ĉiam "danco sur ŝnuro" en senfinaj direktoj, kaj tamen fine la celo devas esti sukcesa kunfandiĝo de la originalo kaj la traduko, du flankoj de unu medalo:). Kaj tiel ne sufiĉas ĝuste redoni vortojn, oni devas kapti la sencon kaj poste REVERKI tion en Esperanto. Senfina proksimiĝo al la originalo ankaŭ en Esperanto eblas, , kaj ĝuste en tiu mirinde fleksebla lingvo, sed necesas spertoj, ju pli ofte oni tradukas, des pli sukcese oni estas finfine, kaj kompreneble oni devas forlasi ĉiujn personajn kapricojn, forlasi troigitan fieron kaj esti tute honesta persono, kiu ne pro vanto laboras sed por la verko de alia, alie oni nur sin mem respegulas kaj tradukas pale.....Via intenco reteni la ĉarmon de la poemo estas aplaŭdinda, kaj montras, ke vi havas respekton pri la verko.. la laŭdo de aliaj do ne estis tute senmerita....:)
Posted 14 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Dankon pro via komento. Vi prave menciis pri la tradukmeneroj.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Farzaneh Dortaj says:
saluton mia kara amiko
via poemo estas tre bela kaj lumina estas cxe mi kaj sxi ankaux admiras gxin.
Posted 13 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...