Antaŭ 4 jaroj mi ĉi tie komencis notadi dank’ al Paŭl kiu instigis ne nur min sed multajn geesperantistojn "ipernity-umi"!
Hodiaŭ post 4 jaroj tra rigardante la pasintaĵojn mi rimarkas aron da plaĉaj kaj bonaj aferoj kiujn mi akiris kaj atingis tra tiu ĉi blogo. Mi jam vere multon lernis kaj legis ĝuste pro la blogumado. La vizitantoj de mia blogo jam tra pasis pli ol 400000 fojojn (preskaŭ ĉiu jare 100000 vizitoj).
Pli ol tio kion mi donis tra la blogo kelkoblon mi jam ricevis. Mi volis esprimi miajn elkorajn sincerajn dankemojn al tiuj kiuj afable reagis kaj reagas kaj vizitas tiun ĉi retnoton.
Dankon al Vi ĉiuj!