Reto's most appreciated articles

  • intergeneracia diferenco

    - 1 favorite
    La jena foto montras parton de ĉiusemajnan okazintaĵon "vendred-preĝo", kiun la registaro okazigas tra la lando. La foto estas tre interesa: je la supra parto junuloj vestitaj en T-ĉemizoj de tri koloroj (de la irana flago) ĉiuj estas soldatoj kiujn devige oni portis al la ceremonio. Je la malsupra parto estas "profesiaj" preĝantoj. Oni sloganas (eble diras morto al Usono aŭ almenaŭ morto al Israelo!) ne gravas pri kio, kontraŭ kiu, tio kio gravas estas reago de la juna generacio kontraŭ la m…

  • La spirito de Prago kaj aliaj eseoj

    - 1 favorite
    "La spirito de Prago kaj aliaj eseoj" estas titolo de la libro kiun antaŭ tagoj plezure mi finlegis. La libro estas de Ivan Klima pri kiu tra ĵurnaloj mi nur konis la nomon kaj ke li estas Ĉeĥa verkisto. Dank’ al sincera persono kiu afable ofertis la libron al mi. Leginte la libron mi jam interesiĝis ek havigi aliajn librojn de Ivan Klima. La artikoloj estas brile skribitaj kaj bone prilumas la mallumajn angulojn de la diktatoreca politiksistemo kaj malbona situacio de la intelektual…

  • komuna revo

    - 1 favorite
    Religioj disigas homojn de unu la aliaj, nur revoj kaŭzas ligon de la homoj al unu la aliaj. Eugène IONESCO Hodiaŭ mi legis tiun frazon kaj plaĉis al mi la esenco.

  • nia mondo bezonas multajn Liu Xiaobo!

    - 1 favorite
    M i ĝojas ke Liu Xiaobo ricevis Nobel premion pri la paco. La ĉina registaro koleras kaj malkontentas pri tiu honoro - kiel ĉiuj diktatorecaj reĝimoj, kiel irana registaro dum estis premiita Ŝirin Ebadi - sed tio tute ne gravas. Nia mondo bezonas homojn kiel Liu Xiaobo. Saluton al Liu Xiaobo! rilate la afero jam notis: 1. Lukaso ankaŭ favore notis pri la afero. 2. Nobela Premio kaj Liu Xiaobo en Ĉinio de Tigro

  • tiel oni trejnas la infanojn ...

    - 1 favorite
    Jen skandalo en la sporta medio de irano: P ublikiĝis * filmeto kiun oni prenis de la fama Tehrana sport-komplekso, dum la naĝ-trejnado la instruisto sovaĝe batas la trejnitojn, dum la aliaj ĉeestantoj tutnormale okupiĝas pri siaj aferoj. Perfortado ondas en nia socio kaj la filmeto montras nur pinton de tiu glacia montego. Nia socio malsanas kaj suferas respekton kaj estimon ...

  • kiel kapti junulinon kiu ne observas sian hiĝabon?

    - 1 favorite
    Laŭ la jen filmo - kiu okazis en Urmieh - policanoj klopodas aresti junulinon kiu laŭ ili ne bone observis sian hiĝabon. La policanoj ne kapablas aresti ŝin, amasiĝas la pasantoj kaj finfine la policanoj timitaj pro la kontraŭstaro de la junulino kaj ĉeesto de la popolo forlasas la viktimon ... fonto: http://www.youtube.com/watch?v=2E3O-Fn9jVc

  • kulpo kaj kialo

    - 1 favorite
    Iu estis batanta sian edzinon. La najbaroj ariĝis kaj demandis lin kial vi batas ŝin? kio estas ŝia kulpo? La viro respondis: Se mi scius kion ŝi kulpis, nepre mi mortigus ŝin.

  • homĝangalo

    - 1 favorite
    L a vivo estas ia miraklo en homĝangalo kiun mi travivas ...

  • flugsekureco!

    - 1 favorite
    70 jara virino en Maŝado , sen pasporto, sen bileto, eniris aviadilon kiu de Maŝado flugis al Mekka ! Ŝi intencis viziti la sanktan urbon Mekka! La Saŭdarabia polico en la flughaveno konsideris ke ŝi ne havas ajnan permesilon kaj ne permesis al ŝi eniri la landon kaj oni returnigis ŝin al irano! La evento montras kiom grade estas la kontrola sistemo en la irana fluglinio kaj kiom facile eblas trapasi la sekurzonoj. Vera honto kaj skandalo! novaĵfontoj en la persa…

  • ne prudent-impulse (re)agi

    - 1 favorite
    Foje okazas ke oni reagas kontraŭ siaj moroj, ĉu laŭ siaj "senkonscioj"? La favora ekzemplo povas esti jenaj fotoj: dum la vizio de George W. Bush - la eksprezidento de Usono - en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ( UAE ), hiĝabulino -memkompreneble kredanta islamulino- perdas sian kutiman moron kaj brakumante kisas sur lipojn de George W. Bush! jen demando: ĉu ŝi konscie brakumas kaj kisas aŭ senkonscie? ĉu neprudent-impulsa reago? Tiaj tipoj ofte neniel manpremas virojn, sed kio okaz…

  • teroro estas malbona, estas kontraŭ homa ...

    - 1 favorite
    J e la 15-a de decembro en urbo Chabahar (Ĉabahar) dum la kondolenca ceremonio + de la murdo de la tria imamo de ŝijaisto j, okazis "sinmortiga atako ", pli ol 40 homoj pro la eksplodo mortis kaj pli ol 90 jam vundiĝis. Vere kontraŭ homa kaj sovaĝa okazintaĵo dum kiu la atakantoj blinde mortigis sin kaj senkulpajn simplajn civitanojn kiuj celebris sian religian ceremonion. Dum, antaŭ 8 jaroj tiam kiam en Palestion la unuaj "sineksplodoj" okazis, iuj en Irano ne malkaŝis siajn…

  • Ĝafar Panahi: bona ekzemplo pri la irana justicio

    - 1 favorite
    Puno: 1- ses jarojn da prizono 2- Dudek jarojn da malpermesado: 2-1: por filmfarado 2-2: ajna verko rilate filmfarado 2-3: ajna vojaĝo eksterlanden La supre vicigitaj punoj estas aljuĝitaj por Ĝafar Panahi (Jafar Panahi) irana reĝisoro kiu estis arestita je la 1-a de marto 2010 en sia propra hejmo kaj post 3 monatoj provizore estis liberigita. La tribunalo je la 18-a de decembro 2010 jam sian decidon pri li anoncis kiu estas unu el la nekredeblaj punoj por iu reĝisoro (mondskale?…

  • Vaka ... sed peza!

    - 1 favorite
    Sciencajn regulojn misaranĝis vi! Via foresto havas pezon, Vaka ... sed peza! tradukita teksto el persa blogo قوانين علم را به هم زده اي ! نبودنت وزن دارد؛ تهي...اما سنگين ! +

  • ĉi tie ekzistis birdo ...

    - 1 favorite
    estas (restas) vundoj kiujn ne eblas forgesi ... * PS: du homoj hodiaŭ estis ekzekutitaj en Tehrano * :(

  • rakontu al mi ...

    - 1 favorite
    ... rakontu al mi pri la bomboj kiuj eksplodis dum mi estis dorminta ... Iu tage vekiĝinte vi rimarkos ja vi estas for ventumita

  • timo kaj espero / بیم و امید

    - 1 favorite
    la kerno de l’ vivo estas timo kaj espero!

  • neĝas

    - 1 favorite
    Neĝas kaj via nomo ripetiĝas ...

  • jen la 14-a de februaro

    - 1 favorite
    La protestantoj en irano anoncis ke subtene al la okazintaĵoj en Tunizio kaj Egiptio okazigos demonstracion en Tehrano kaj aliaj urboj tra la lando. La registaro minacis, mokis kaj neis la aferon. La 14-a de februaro pruvos kiu kiom fortas: ĉu la registaro kiu posedas ĉiujn informkanalojn aŭ la kontraŭantoj kiuj nur povas informadi tra filtrita interreto. Laŭ mi la 14-a estos tago de la popolo kaj la kontraŭantoj ... La urbo maltrankvilas ... Mi esperas ... En mia koro estas io…

  • tertremo en Japanio, ŝoko tra la mondo

    - 1 favorite
    Spektante la scenojn okazintajn en Japanio apenaŭ eblis kredi la tragedionm, ŝajnis/as al koŝmaro ... La danĝero rilate la nukleaj elektro-produktejo pli ŝokis min, subite mi iĝis loĝanto en Japanio kiun minacas tiom da danĝeroj ... Al ĉiuj suferantoj mi esprimas mian sinceran kompaton. Karaj Japanaj geamikoj! pliajn fortojn, insistojn kaj sukcesojn ...

  • sizdah be-dar!

    - 1 favorite
    Sizdah be-dar (ankaŭ ofte skribita kiel "13 Bedar") (Perse: سيزده بدر ) estas la nomo de lasta ceremonio de Novruz-festo en Irana Kulturo (ofte je la 2-a de aprilo). Sizdah estas la Persa termino por dek tri. Lasante la hejmon je la Dektria Tago de Farvardin (la unua monato de Irana kalendaro), kaj ĝoje pasigi la tagon sub ĉiele estas nacia tradicio ekde la pratempo en Irano. Sizdah Bedar (Forigo la Dek trian) estas eble konsider kiel tradicio ĉar iuj kredas ke la dek trio estas malb…

152 articles in total