Je la 15-a de decembro en urbo Chabahar (Ĉabahar) dum la kondolenca ceremonio + de la murdo de la tria imamo de ŝijaistoj, okazis "sinmortiga atako", pli ol 40 homoj pro la eksplodo mortis kaj pli ol 90 jam vundiĝis. Vere kontraŭ homa kaj sovaĝa okazintaĵo dum kiu la atakantoj blinde mortigis sin kaj senkulpajn simplajn civitanojn kiuj celebris sian religian ceremonion.

Dum, antaŭ 8 jaroj tiam kiam en Palestion la unuaj "sineksplodoj" okazis, iuj en Irano ne malkaŝis siajn korĝojojn kaj "la fenomenon" konsideris kiel la kaŝa potenco de kredo kontraŭ ne kredantoj kaj "malamikoj de islamo" ...

Nun la fajro atingis nian hejmon, tiu fajro kiu bruligis la najbarajn hejmojn nun bruligas nian hejmon: senkulpaj homoj (eĉ bebo 8 monata) viktimiĝas, teroristoj hurlas kaj verŝiĝas sur la stratoj sangoj ...
Teroristoj reciproke kunhelpas unu la alian, ili deziras kotumi la riveron kaj kapti la deziratajn fiŝojn ...
Sunaistoj kontraŭ ŝijaistoj kaj ŝijaistoj kontraŭ sunaistoj, turkoj kontraŭ persoj, persoj kontraŭ araboj, kurdoj kontraŭ turkoj kaj ...
Ho kondaminda irano! kiom da doloroj kaj ĉagrenoj vi devas toleri kaj trapasi ...
Malĝoje kaj ĉagrenite ...