Sizdah be-dar (ankaŭ ofte skribita kiel "13 Bedar") (Perse: سيزده بدر ) estas la nomo de lasta ceremonio de Novruz-festo en Irana Kulturo (ofte je la 2-a de aprilo).

Sizdah estas la Persa termino por dek tri. Lasante la hejmon je la Dektria Tago de Farvardin (la unua monato de Irana kalendaro), kaj ĝoje pasigi la tagon sub ĉiele estas nacia tradicio ekde la pratempo en Irano. Sizdah Bedar (Forigo la Dek trian) estas eble konsider kiel tradicio ĉar iuj kredas ke la dek trio estas malbonŝanca nombro. La vorto ankaŭ povas signifi "iri al kampo" La plimulto de la tempoj Sizdah Bedar koincidas kun la unua tago de Aprilo, kiun oni nomas Aprila Trompo Tago en la Okcidenta Kulturo.
Ĉiokaze irananoj familie tiun tagon pasigas ekster urbe en la naturo. Ofte kamparo kaj parkoj plenpleniĝas da festantoj. Oni kunmanĝas, drinkas/trinkas kaj pasigas gajan tempon kun la familiaro kaj amikaro ...
Ĉi jare ni havis iun specialan Sizdah be-dar. La familio Sans el svisio kaj Ŝokorov el taĝikio estis niaj gastoj kaj ni pasigis E-istan Sizdah be-dar!
La filo de la familio Sans - Zachari- faris fotojn kaj kompleze al li, jen fotoj de nia ĉi jara Sizdah be-dar :)

Sizdah be-dar 1390