Laŭ la jen filmo - kiu okazis en Urmieh- policanoj klopodas aresti junulinon kiu laŭ ili ne bone observis sian hiĝabon. La policanoj ne kapablas aresti ŝin, amasiĝas la pasantoj kaj finfine la policanoj timitaj pro la kontraŭstaro de la junulino kaj ĉeesto de la popolo forlasas la viktimon ...
Mi vere esperas ke la irana pololo sukcesos liberiĝi el tiu tiranio same kiel iam Rumanio el Ceauşescu, Hispanio el Franko, Portugalio el Salazar, ktp, ktp.
La popoloj devas kompreni ke la malamiko ne estas ĉiam ekster la limoj sed en la reganta klaso mem.
Pro tio vera interkompreniĝo estas nepre necesa por liberigi la tutan mondon el tiaj minacoj.
Reto has replied to Henri Masson clubSign-in to write a comment.