Reza Published on June 17, 2009
by Reza

Reza's blog

Browse posts
Puĉo en Irano
Posted on June 21, 2009
12 comments (latest 5 months ago)
Amasa arestado en Irano
Posted on June 21, 2009
13 comments (latest 5 months ago)
Vian buŝon oni flaras ...
Posted on June 21, 2009
4 comments (latest 5 months ago)
Aktualaj novaĵoj el Irano: Fino de islama respubliko
Posted on June 21, 2009
14 comments (latest 5 months ago)
Aktualaj novaĵoj el Irano: 2
25 comments (latest 5 months ago)
Irano en protestado, manifestacio, atako de la polico al la universitatoj, sango, fumo, doloro, morto, espero ...
Posted on June 17, 2009
5 comments (latest 5 months ago)
32 mortigitaj ĝis nun
Posted on June 17, 2009
2 comments (latest 5 months ago)
Kiu estas holigano?
Posted on June 17, 2009
1 comment (latest 5 months ago)
Militistara regado en Irano
Posted on June 17, 2009
4 comments (latest 5 months ago)

Keyword tags

iran
irano
politiko
polico
manifestacio
Ahmadineĵad
Ĥamanei

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 817 times

Aktualaj novaĵoj el Irano: 2

Wednesday June 17, 2009 at 07:17PM

1- Ekde la 15a oni okazigas "silentan manifestacion" sur la ĉefstratoj de Tehrano kaj la aliaj urboj tra la lando. Tiuj manifestacioj estas sen ajna slogano, oni silente marŝas sur la stratoj kaj levas la manojn montrante venkosignon. Dum noktoj je la 22a horo sur la tegmentoj oni krias kaj ripetas la sloganon "Allaho Akbar" (Allaho estas la plej granda). Oni povas konsideri la la registaro jam pli kaj pli perdas sin memfidon. Dum la pasintaj 30 jaroj (post la revolucio) neniam tiom da popoloj protestis kontraŭ la registaro. Tio kio estas tre studinda estas konduto de la protestantoj. Oni nenion kontraŭleĝon faras, simple silente sur stratoj proteste marŝas kaj malgraŭ policoj kiuj perforte kaj intence minacas la homojn oni ridas al ili kaj neniel reagas atakeme al ili kaj ĝuste pro tia konduto jam la polico ne plu aperas sur la stratoj (mi parolas pri Tehrano kaj pri la aliaj urboj mi ne havas konkretan informon). Je la 15a la polico komence intenci kontraŭi ajnan manifestacion ĉar oni ne havis "permesilo"n manifestacii sed rimarkante la oceanon de la homaro polico malaperis de la publiko.


2- Je la fino de la 15a manifestacio en "Azadi placo" en la stacio de duonmilita organizaĵo "Basiĝ" (branĉo de la Revolucio Gardanta Armeno-RGA) iuj pafis al la manifestaciantoj kaj laŭ la oficialaj raportoj 7 homoj estis mortigitaj kaj 29 vunditaj.

3- En la balotato konkurencis 4 kandidatoj nun 3 el tiuj protestas la rezultojn kaj nur Ahmadineĵad estas kontenta! ŝajnas ke tiu afero mem estas signifoplena kio okazis!

4-Antaŭ horoj La Revolucio Gardanta Armeno (RGA)oficialae deklaris ke oni ne rajtas blogi kaj surretigi ajnan informon pri la kurantaj aferoj en Irano (imagu pri la afero kaj profundeco de la cenzurado).

5- Mehdi Karrubi kaj Mir Hosejn Musavi (2 kandidatoj kiuj forte plendas al la fraŭdoj okazintaj dum la balotado) deklaris ke la popolo ne timu kaj kuraĝe aperu sur la stratoj ĝis tiam kiam la ŝtato akceptu nuligon de la hontiga balotado.

6- Ahmadineĵad antaŭ horoj en la kunsido de la ministraro dankesprimis de la irana popolo pro ili partopreno en la balotado (!?) li nenion diris pri miliono da homoj kiuj protestas al li kaj konsideras lin kiel mensogisto kaj fraŭdanto.

7- Morgaŭ okazos funebrceremonioj okaze la jam mortintoj dum la pasintagaj silentmanifestacioj. Oni intencas nigre vesti sin kaj en la moskeoj funebri. Je la 16a horo denove okazos silenta marŝado ekde Englab placo ĝis Azadi placo.

8- Vendrede Ajatollaho Ĥamenei (La gvidanto de islama revolucio) estos imamo de vendredpreĝo, Mahdi Karrbi intencas fari grandan manifestacion kaj kun sian akompanantoj partopreni en la preĝado. Tiu ago se okazos estos unika tia speca protesto. Oni intencas "aŭdigi siajn protestoj al la okuloj de la altmoŝta gvidanto" ĉu ili sukcesos? mi ne povas respondi.

9- Feliĉe hodiaŭ ne okazis ajna malbona novaĵo pri mortigo de iu aŭ vundiĝo, ĉu la registaro jam komprenas kio okazas tra la lando? ĉu la polico pli saĝiĝis? mi esperas esti tiele.






25 Comments / add your comment?

Zoran says:
Bonan kuraĝon al vi, irananoj. Mi certas ke vi finvenkos kontraŭ la reĝimo de Ahmadinedjad.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Li estas teatrpupo kaj agas tiel kiel la mastroj kondukas lin. Laŭ mi li estas kompatinda psike malsana homo ...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mariagrazia-Danilo says:
Kara Reza ,mi gxiojas vidi vian vortojn.Fakte kiam vi skribis , mi estis auxskultanta televidilan novajxon pri Irano. Fakte en Italio ni havas korektajn informojn pri la situacio en via lando. Oni substrekas la rolon de la iranaj virinoj.Mi rimarkis ankaux ke vi estas prudenta.Brakumojn de mi kaj de mia edzo Danilo
Posted 5 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Koran dankon al vi.
Dum la protestado iranaj virinoj vigle kaj plenenergie aperas sur la stratoj kaj tio laŭ diversj vidpunktoj estas signifoplena kaj admirinda. Estontecon de Irano multe ŝanĝiĝo pro la potenco de la virinoj. Mi ne dubas pri tio.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mariagrazia-Danilo says:
Cxu estas vi tiu kiu praktikis Yumeiho terapio?
Posted 5 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Mi ne praktikas Yumeiho-terapion sed Reza Ĥejrĥa kiu nun loĝas en Tajvano :)
Posted 5 months ago. ( permalink )
biciklanto says:
Kara Reza, dankon pro la aktualaj informoj. Ni konas kelkajn samideanojn en Irano kaj deziras ĉion bonan al ili.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Luizo says:
Chu la vulkano dormas? Chu ghi estingighos? Vizitante Portugalio la vic-ministro por eksteraj aferoj de Irano ripetas oficialajn vortojn pri okazo de mortigo: la manifestintoj klopodis perforte invadi militejon kaj tion la estraro ne permesas. Arestojn li neas kaj petis nomojn. Kiel la jhurnalistino ne sukcesis mencii nomojn li mem aldonis la nomojn de la chefaj opoziciistoj kaj klare asertis pri ilia libera situacio. Hodiau la televido informis ke kelkaj piedpilkistoj el la irana piedpilka teamo kiu ludis kontrau la sudkorea teamo uzis verdan rubandon sur la nacia chemizeto por signifi konsenton kun la nacia protesto. Fine je la dua parto de la ludo chiuj venis kun la regulara sporta survesto.
Amike
Luizo
Posted 5 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Dankon pro la informoj. Jes la simbola solidareco de la nacia taĉmento estis tre efika ...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov says:
Kara Rezo, dankon pro la novaĵoj. Mi ĉiam legas ilin. Ankaŭ mi tradukas ilin ruslingve por publikigi en Twitter (http://twitter.com/dmych) ĉar preskaŭ ne eblas trovi informojn pri la aferoj en via lando ĉi-tie, en Rusio - ĉiuj amaskomunikiloj silentas pri Irano. Eblas nur legi Twitter'on kaj viajn raportojn. Do, dankon al vi, mi deziras forton kaj prudenton al via popolo!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Reciprokas la silentoj ankaŭ pri via lando en irano rilate samaj okazzintaĵoj! ekzeemple pri Ĉeĉenio nenia informo aperas en Irano malgraŭ tio ke ĉeĉenanoj estas islamanoj kaj irana registaro sin preentas defendanto de islamanoj tra la mondo! tamen ili mortsilentas pri tieaj aferoj ĝuste pro intimaj kontraktoj kun la rusia ŝtato ...
Bone ke vi preas la novajcojn ...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Ronaldo says:
La okazo estas tute bedaŭrinda ĉefe pro la sangoj verŝigitaj. Mi dankas vin pro informi nin pri la tiea situacio. Pacon, Lumon kaj Harmonion al tieaj korfratoj!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Sébastien says:
Reza, en Kanado ni havis multajn bildojn de tio, pri kio vi priskribas, dum la lastajn tagojn. Hodiaŭ, mi ne scias, ĉar mi ne ankoraŭ vidis la televidajn novaĵojn. Via popolo estas tre kuraĝa !
Posted 5 months ago. ( permalink )
Skatĉjo says:
For the English-only readers, I again provide a quick translation. Again, I'm not a particularly skilled translator, so if anyone sees any major errors, please let me know and I will correct them.
----------
Current News From Iran - 2

1 - Since the 15th a "silent demonstration" has been happening on the main streets of Tehran and the other cities across the land. These demonstrations are without any kind of slogan; they silently march on the streets and raise their hands displaying the sign of victory. Nightly, at 10:00 pm, on the rooftops is heard repeatedly the slogan "Allah Akbar" (God is great). One can believe that the government already more and more loses trust in itself. Never during the past 30 years (following the revolution) have this many people protested against the government. What is noteworthy is the conduct of the protesters. They do nothing against the law; they simply march silently, and, in spite of the police who violently and intensely threaten them, they laugh at them and in no way behave as if they are going to attack them, and, as is only right due to this kind of conduct, the police no longer appear on the streets (I am talking about Tehran; I don't have any solid information about the other cities). On the 15th the police started out intending to act forcefully against any kinds of demonstrations because no one had any permits to demonstrate, but noticing the ocean of humanity the police have taken. (Translators note: this is a bit garbled in the original; OR I'm not interpreting it properly).

2 - At the end of the demonstration of the 15th in "Azadi Place", in the station of the paramilitary organization "Basiĝ" (a branch of the Armenian Revolutionary Guard[1] - ARG) someone shot at the demonstrators, and according to the official report, seven people were killed and 29 wounded.

3 - Four candidates ran in the election, and now three of them are protesting the results, and only Ahmadinejad is content! Seems that this affair itself is significant concerning what happened!

4 - Hours ago the ARG officially declared that no one has the right to blog about, or post to the internet, any kind of information about the events in Iran (imagine the extent of censorship).

5 - Mehdi Karrubi and Mir Hosejn Musavi (two candidates who strongly complained about the frauds happening during the election) declared that the people must not be afraid and should courageously appear on the streets until the state nullifies the shameful election.

6 - Ahmadinejad, hours ago, in the meeting of the ministers, expressed thanks to the Iranian people for participating in the election (!?). He never spoke about the millions of people who are protesting against him and consider him to be a liar and a fraud.

7 - Tomorrow will be a funeral for those killed during the silent demonstrations. The participants intend to dress themselves in black and mourn at the mosk. At 4:00 pm there will again be a silent march from Englab Place to Azadi Place.

8 - On Friday, the Ayatollah Khamenei (the leader of the Islamic revolution) will be the Imam for Friday prayers; Mahdi Karrbi intends to hold a large demonstration and with his people participate in the prayers. This action, if it happens, will be a unique and special kind of protest. They intend to "cause their protest to be heard by the ears of the highest leader". Will they be successful? I cannot answer.

9 - Happily, today there was no bad news about murder or anyone being wounded. Does the government understand what is happening throughout the country? Have the police wised up? I hope so.
----------
[1] I have NO idea if this is the correct name. I am not familiar with the organization, so I'm translating based purely on a literal dictionary translation of "armeno" as "armenian".
Posted 5 months ago. ( permalink )
Skatĉjo edited this comment 5 months ago.
Reza replies:
Koran dankon pro via traduko kara amiko
Posted 5 months ago. ( permalink )
Skatĉjo replies:
Nedankinde. Tio, kion vi priskribas, estas grava por la neirananoj legi. Zorgu, mia amiko.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Skatĉjo edited this comment 5 months ago.
Karulo (Karles) * says:
Koregan dankon pro viaj informoj Reza, brakumon kaj kuraĝon!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Anjopro says:
Kara Reza, Akceptu mian solidarecon. Brakumojn kaj multe da kuraĝoj!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Do, la balotado en fars-lando estis vera farso!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Jomo Ipfelkofer says:
Kara Reza,
restu kuraĝaj vi ĉiuj. Kvankam ni ricevas informojn pri la eventoj en via lando, mi supozas ke tiuj informoj estas nekompletaj kaj kriplaj. Mia solidareco estas kun vi, mia koro subtenas vin!
Amike
Jomo
Posted 5 months ago. ( permalink )
Jagoda G. says:
Kara Reza - viaj fotoj rememorigas al mi demonstracioj en Gdansko kaj Gdynia en decembro 1970. Obstino kaj pacienco estas necesa. Ĉe ni tiu batalo daŭris multaj jaroj, ne nepre sur stratoj. Venka baloto okazis će la fino - en 1989. Ankaŭ mia solidareco estas kun vi! Ni esperu, ke la ŝanĝoj en via lando estos pli rapidaj.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Betty Chatterjee says:
Kara Reza,
Kuraĝon! Ĉi tie oni multe pensas pri la sorto de la konflikto en via lando.
Posted 5 months ago. ( permalink )
BorisKolker says:
En la plej populara Rusia radiostacio "Eĥo de Moskvo" ĵurnalisto Maksim Ŝevĉenko diris, ke Ahmadineĵad defendas la rajtojn de malriĉuloj, ke li loĝas en malgranda loĝejo. Sed liaj rivaloj reprezentas grandan naftan kapitalon kaj estas aĉuloj. Kion vi opinias pri tio?
Posted 5 months ago. ( permalink )
Reza replies:
De "amika kaj frato" ŝtato kiel rusio oni nenio plu atendas!
Tute mensoga estas la raporto. Ŝajne jes Ahmadineĵad sin tiel prezentas sed esplorante oni malkovras la malon :(
Posted 5 months ago. ( permalink )
la Grafo says:
Amikajn salutojn, Reza!
Viajn fotojn mia filino jam publikigis en Facebook. Dankon pri Viaj sciigoj!
Kuraĝon!
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...