Search among Milokula Kato's articles

Publication date  /  2009   -   66 articles

« Dec 08    Jan Feb Mar April May June July Aug Sept Oct Nov Dec    Jan 10 »

  • Lingvo estas viruso

    - 03 Jan 2009
    languageisavirus.com/ Interesega kolekto de pri- kaj porverkadaj artikoloj, studeroj kaj ligiloj.

  • Gitaro kaj gitarludo

    - 04 Jan 2009 - 1 comment
    Lerninte iomete ludi ĝin oni imagas ke jam iĝis muzikisto. Ĉar la muzikilo estas facile lernebla. Pli precize dirite: oni povas ja pli-malpli rapide lerni eligi sonojn el ĝi. Mi konas kelkajn, kiuj lerninte mezaĉe gitarludi, jam serioze pensadis vivteni

  • Mi legas nun

    - 04 Jan 2009
    Stranga libro: kvazaŭ la aŭtoro celus ripeti la 1984-on de Orwell per la Wodehouse-stilaj dialogoj. Mi tralegis nur la kvaronon, sed la impreso ne forlasas min. La ĉefagantino nomiĝas Tuesday Next. Oni ŝatas ŝin kaj volonte paroligas en la televido,

  • Lingvo de "paco"

    - 06 Jan 2009 - 1 comment
    Kvankam mi ĉiam promesas al mi ne plu partopreni intergentajn disputojn, jen kontraŭvole mi enŝoviĝis en la katalun-hispana interpuŝiĝo de esperantistoj. Antaŭ kelkaj jaroj mi tranoktis en Esperanto-klubo en iu granda urbo de Eŭropo. La klubo posedis

  • Brila fotisto

    - 09 Jan 2009 - 1 comment
    Antaŭ kelkaj tagoj mi malkovris brilan fotiston el Barato. Juna, perfekte reganta la anglan, vi estas vera sorĉisto (mi ne ŝatas la vorton, tamen vi komprenis, kion mi volis diri, ĉu ne?) Kaj imagu: li ne uzas bildoprilaborajn programojn. Malnovmode li

  • ALTA KVALITAĈO

    - 20 Jan 2009 - 7 comments
    Hodiaŭ, kiel jam plurfoje antaŭe, mi vidis sciigon sur la pordo de la kutima ĉenvendejo. Estis dirite ke zorgante pri la kvalito de la varoj, la vendejestraro forvokas reen porinfanajn vintrajn ŝuojn venditajn antaŭ kelka tempo. La ŝuoj estis faritaj

  • ŜLOSILO KIU MALŜLOSAS NENIUN PORDON

    - 21 Jan 2009 - 1 comment
    Tiel mi kutime nomas la lingvon ĉi-momente de mi uzatan... Se oni volas statistikan konfirmon de mia diro, trarigardu la nombron da artikoloj verkitaj en ĝi en ĉi tiu paĝaro. La plejmulto de E-uzantoj havas po nul aŭ nur po du-tri artikoloj.

  • DIVERSECO DE SINESPRIMOJ

    - 22 Jan 2009
    Daŭrigante la antaŭan temeton mi rakontu ke hieraŭ mi alskribis nekonatan ipernity-anon demandinte, kion li volas diri per 15 fotoj de sia memo, krom kiuj neniu alia videblis. La homo respondis al mi ke ne pli ol tio, kion volis diri iu bloganta en

  • Neenterigita Vampiro

    - 26 Jan 2009 - 2 comments
    Kiam la senDieco atingas la pinton, oni adiaŭas ankaŭ la bazan pensokapablon. Ĉe preskaŭ ĉiu popolo de la tero enterigi la mortinton estas devo kaj bonfara ago. Kaj male : deziri al iu sentombecon estas malbeno. En la unua en historio senDia ŝtatego

  • Kiu Monsubtenas La Murdistojn ?

    - 26 Jan 2009 - 1 comment
    Jes ja, kompreneble Israelo. Ŝercon for, ankaŭ ĝi... Tamen unue, la UN kaj EUSSR. Legu plu :www.forbes.com/2009/01/16/gaza-hamas-fu nding-oped-ĉ_re_0116ehrenfeld.html

  • Konkurso

    - 27 Jan 2009 - 3 comments
    Kiu povas fintraduki jenon ? : Vivis oldulo longnaza, ............. laŭokaze .............. asertas ................. certe Jen kia homo longnaza. Kaj jen la originalo de Edward Lear : There was an Old Man with a nose,

  • Blogo kiel Enspezofonto ?

    - 28 Jan 2009
    En la reto abundas e-libroj pri tio, kiel enspezi per blogoj. Ĉi-koncerne mi havas 2 demandojn 1. Kial oni verkas tiajn e-librojn kaj dishavigas senpage ? 2. Ĉu vere tio eblas ? Kial neniu el vi eĉ ne pensis pagi al mi iom ajn por la tralego de miaj

  • Hipokritulo Donis Taŭgan Lecionon Al La Alia Hipokritulo

    - 30 Jan 2009
    Hieraŭ mi babilis telefone kun amiko, do CNN montris ĉion senvoĉe. Mi vidis la ranan vizaĝon de Ŝimon Peres en plena konsterniĝo. Kaj la meleagran vizaĝon de Erdoğan. Ĉi-lasta parolis, kvankam kion - mi eksciis nur ĉi-matene el

  • Pentraĵo Vendita Kontraŭ Pli Ol $ 1 000 000

    - 30 Jan 2009 - 2 comments
    Jen ĝi : tema.livejournal.com/258656.html Nenio rimarkindas. Mi ne akceptus ĝin eĉ senpage, ĉar ne havas spacon. Tamen iu pagis pro ĝi pli ol miliono. Ĉi-kaze gravas la aŭtoro. La bildon pentris Vladimir Putin. Intence por la aŭkcio.

  • Uloj kaj Iloj

    - 07 Feb 2009
    Posedanto de bona fotilo* kaj faranto de malbonaj fotoj, mi senespere gratas la nukon... Hieraŭ mi rimarkis televidaĵon : ĵurnalisto demandadis ulon, dume la fotistino fotadis. Senĉese : stare, ĝisplanke kline, kaŭre, desurseĝe. Ŝi havis fotilegon kun

  • Foto por la "Fratego"

    - 12 Feb 2009 - 1 comment
    Oni postulis de mi kelkajn pasportajn fotojn. Nepre bele vestitajn kaj koltukohavajn. La tasko estis tro malfacila por mi, simplavesta kaj malsolenema. Do mi fotis min mem ĉiutagaspekte. Poste mi elŝutiis el Interreto foton de viro bele vestita kaj

  • Misa Kuracilo

    - 20 Feb 2009
    Ekde nelonge jukaĉas mia hauto sur la nuko, sub la hararo. Nur hodiaŭ mi havis la tempon viziti haŭtkuraciston. Li konsilis al mi du kuracilojn kaj sendis hejmen. Mi haltis ĉe la akcepteja giĉeto por atendi la elpresotan kuracilpreskribaĵon. Ĝi

  • Mal-Darwin-aĵo

    - 20 Feb 2009 - 1 comment
    Unue, ne legu ĉi tiun blogeron neleginte la antaŭan: www.ipernity.com/blog/57082/130924 Kaj nun oni rajtas plulegi : Vi ja aŭdis aŭ legis pri la brita dekkelkjara paro kiu naskis infanon. Se oni demandus mian opinion, mi dirus : gekaraj, brave ke vi

  • Alĥemiisto

    - 27 Feb 2009 - 1 comment
    Ne temas pri la pensoplenŝajna romano de la stulta Paolo Coelho. Droga reĝlando en Kalifornio. Krimuloj trovas ĥemiiston kiu kapablas krei drogon kies konsisto estas plene laŭleĝa, do la komercado pri ĝi ne puneblus. Dume kelkopeto da policistoj ĉasas la

  • ©opira(j)to

    - 04 Mar 2009
    Hieraŭ tute kontraŭkutime mi sidis antaŭ la stultaĵskatolo, kiu tiumomente montradis interparoladon de loka komikisto kun du konataj usonaj geaktoroj. Li komencis jene: "Mi spektis vian ĵusan filmon. Mi elŝutis ĝin el Interreto..." La ŝerco plaĉis al

  • € 486 000 000

    - 05 Mar 2009
    La supre legeblan sumon havigis EUssr al la Palestina nejamŝtato en 2008. Demandindas, kien fluis tiu mono kaj kie ĝi kuŝas ĉi momente. Demandindas ankaŭ, kion oni transportas tra 1027 subteraj pasejoj inter Egipto kaj Gaza. Kial ne nutraĵojn kaj

  • SERĈILO

    - 17 Mar 2009 - 1 comment
    Mi ĵus malkovris retan serĉilon kiu asertas ke ne kolektas viajn donitaĵojn kaj ne trudas sin en viajn personan vivon. Oni akuzas G009LE pri tiaj misuzoj. eu.ixquick.com/

  • Utila aldono al Mozilla Firefox

    - 26 Mar 2009 - 1 comment
    La krozilo Mozilla Firefox havas tre utilan aldonon, nomatan Ĉapeligu. Unu musklako sufiĉas por konverti iksaĉe skribitajn paĝojn al esperanta skribo. Bona novaĵo por mi, neniam leganta iksaĉe krom kiam alskribita de amiko. Bona novaĵo ankaŭ por tiuj,

  • Por Perdi Nenion

    - 29 Mar 2009 - 1 comment
    Estas bela enreta servo. Vi trovas en la Reto ion legindan kaj konservindan. Vi povas kompreneble aldoni la trovitaĵon al viaj plejŝatataĵoj. Tamen la vivo en la Reto mallongas. Via trovitaĵo povas iam malaperi. Vi povas, kompreneble, elpresi la paĝojn.

  • Pentroarto

    - 31 Mar 2009
    Hieraŭ mi vizitis pentriston Siegfried Stiller. www.atelier-stiller.de En lia kreejo (sence tre bona, tamen fuŝsona vorto!) eĉ la planko estas pripentrita. La unua impreso estas ke la erotiko troas. Tamen kiam oni ekpensas pri tio, kio estas malantaŭ

  • Eŭropaj Balotoj

    - 10 Apr 2009
    Nenion lerninte de la sperto de USSR-beta, oni konstruas EUSSR. Hieraŭ mi ricevis invitilon al la balotoj, kvankam mi estas fremdulo en mia loĝlando. Sur la invitilo estis nenio indikita pri tio, kiu kandidatiĝos al la Brusela kvazaŭregistaro. Post iom

  • Revuo "Horizonto" (fino de la 1970aj jaroj)

    - 12 Apr 2009 - 1 comment
    Mi ĵus skanis, prilaboris kaj enretigis kelkajn dokumentojn koncernantajn la agadon de la iama Neŭtrala Esperanto Movado, kiu ekestis post la maldekstra puĉo en la sino de UEA. www.4shared.com/file/98155344/287fc49a/0 7_online.html

  • Trovita en la revuo Horizonto.

    - 15 Apr 2009
    Ĉu vi ne vidis mian antaŭan blogeron? Se ne, bonvole ek al ĝi. Jen kion mi trovis en Horizonto de la jaro 1976 SONETO de Ernö Czép (1884-1953) Ĉu vi ne amas al piano veni en forlasita ĉambro posttagmeze kaj stulte enpensiĝi, mallert-peze per unu

  • NE, MI NE KONAS BLAISE CENDRARS

    - 20 Apr 2009 - 5 comments
    Je mia honto kaj bedaŭro. Tamen mi scivolas kaj tralegis la franclingvan artikolon pri li en Wikipedia. Kiel kutime, ĝi enhavis kelkajn ligilojn, eksterajn kaj internajn. La sola ekstera irigis min al la paĝo de lianoma esplorcentro. Tamen neniu

  • Pasporta Servo nestas en la Reto !

    - 22 Apr 2009
    Vi povas aliĝi. Mi jam re-aliĝis. www.pasportaservo.org/ Dankon kaj gratulon al la farintoj. Pluan sukceson kaj prosperon. (Interparenteze, enestas ankoraŭ kelkaj manketoj, kiuj espereble estos zorge forgladitaj).

  • (Kial) mi ne voĉdonos favore al Esperanto-Partio (E-D-E)

    - 24 Apr 2009 - 16 comments
    Kiel multaj jam scias, ke E-D-E estas elektebla por Eŭropa parlamento. La celaro de la partio sonas bone, kvankam nesufiĉe forte por politika partio. Mi kontaktis la organizintojn de la partio kun demando, kion ili opinias pri la eventuala aliĝo de

  • IES HIPOKRITECO

    - 27 Apr 2009 - 4 comments
    Plurfoje mi priparolis la hipokritecon de tiuj, kiuj predikas pacon, interkomprenon, reciprokan estimon, tamen en certaj situacioj agas male. Mi ĵus vizitis maldekstran interretan insignovendejon. Du eksplode kontraŭdiraj insignoj troviĝas tie apud unu

  • Latina Lingvo (Kiu lernis kaj scipovas ĝin?)

    - 27 Apr 2009 - 4 comments
    Lydia, dic, per omnis te deos oro, Sybarin cur properes amando perdere, cur apricum oderit campum patiens pulveris atque solis cur neque militaris inter aequales equitet, Gallica nec lupatis temperet ora frenis?

  • Se vi tamen latinemas

    - 04 May 2009 - 1 comment
    Do la lernogrupo estas kreita. Por aliĝi oni sendu malplenan mesaĝon al per_esperanto_latino-subscribe@yahoogrou ps.com Ĉiuniveluloj bonvenas, same kiel afabla interhelpo.

  • KELKAJ ESPERANTIGITAJ TIPAROJ

    - 05 May 2009 - 4 comments
    Por ke niaj surpaperaĵoj ne aspektu samsimile oscedige, oni esperantigis (unikode) kelkajn tiparojn kaj jen proponas por elŝuto. Dankon al la vietnamaj samideanoj. www.4shared.com/file/103560333/9d9976fd/ Esperantaj_tiparoj.html

  • ĉies intereso

    - 18 May 2009 - 4 comments
    Japana samideano demandas, kial la verbo toleri ne ĉiam taŭgas por esprimi la sencon de el-teni. www.ipernity.com/blog/29598/152521 Li plendas pri la vortuzaj preferoj de la eŭropaj esperantistoj. Do vere el-teni estas traduko de la germana aushalten kaj

  • mi iĝis leeeerta

    - 20 May 2009 - 3 comments
    Hodiaŭ mi ekbezonis adresaron haveblan PDF-forme en la reto. La paĝaro enhavanta ĝin jam estis forviŝita. Antaŭe mi nur sopirus kaj forgesus la aferon. Sed nun mi ekserĉis per 6006La ordono "cache:" kaj trovis la PDF-aĵon. Mi havas kaj trastudis artikolon

  • (Kun)verku plu !

    - 28 May 2009 - 3 comments
    Bovolu daŭrigi la rakonteton. Ni kunverku ope por iomete forskui la someran dormon de Ipernity. Jam elirante el la veturilo M_son rimarkis vizaĝon de viro en la fenestro. La tria fenestro ekde la ponto, en la tria etaĝo. Ekstere pluvetis, tamen li lasis

  • Io rezultita de libera elekto

    - 03 Jun 2009 - 5 comments
    Ankoraŭ hieraŭ mi konfesis mian neklerecon kaj nekleriĝeblecon. Kaj jen hodiaŭ venis al mi penso: Io rezultita de libera elekto naskas nek rajton, nek devon. Ekzemploj el la vivo. a. Sinjoro X estas samseksemulo. Li decidis havi rilatojn kun viroj. Tiu

  • PLIA VENKO !

    - 05 Jun 2009 - 5 comments
    Hodiaŭ mi vidis ĉe stratangulo starantan atestanton de Jehovo. Li havis en la mano diverslingvajn eldonojn de ilia eldonaĵo : la italan, rusan, turkan, germanan. Mi demandis, kiaj pluaj lingvoj haveblas. Li malfermis sian teketon kaj eltiris kelkajn

  • LA POSTEULOJ DE GRANDGLORA POPOLO

    - 07 Jun 2009
    Ili loĝas multmilope en mia urbo. Mi havas bonegajn amikojn inter ili. Ni kunhavas kvardek jarcentojn da komuna historio. Ilia reĝino Ŝamiram amis nian reĝon Ara la Belulon, tamen li ne reciprokis ŝian amon. En la duono de mia pralando ilia lingvo estis

  • Unulingua aŭ Mirad

    - 12 Jun 2009
    Leteramiko, sperta interlingvisto menciis ĝian ekziston nur ĉar la kreinto estis mia samsangano, Noubar Agopoff, pariza dentokuracisto. La lingvo estas volapükeca, t.e. kun vortaro ne bazita sur vivantaj lingvoj. Tamen la gramatiko kaj ties logikeco

  • DU BILDOJ POR KOMPARO

    - 13 Jun 2009 - 6 comments
    Komparu la fotojn de la sama konstruaĵo, tia kia ĝi estis antaŭe kaj nun. Kio okazis? Kiel ? Kial

  • NEATENDITA ATENTIGO

    - 23 Jun 2009
    Oni subtenas la kontraŭulojn de la regantaro en Irano. Tamen mi ekpripensis jenon: Se la kontraŭuloj venkos, Hizbollah restos sen subteno. Se Hizbollah restos sen subteno, ĝi ne subtenos la palestinanojn. Karaj maldekstruletoj, ĉu vi pripensis la

  • ELFALANTAJ MALJUNULINOJ

    - 24 Jun 2009 - 1 comment
    Bojana sendis al mi serban tradukon de la rakonteto de Daniil Harms (ek al Viŝipediko por sciiĝi pri la ulo!). Mi do trovis la originalon kaj havigas al vi.

  • ANONCO

    - 25 Jun 2009
    Lupreno. Ĉemara ripozloko serĉata por 2 semajnoj en aŭgusto. Bv respondi per persona mesaĝo.

  • NEFORSKUITA FIPASINTECO

    - 03 Jul 2009 - 1 comment
    Se vi serĉas laboron de vendisto en ŝuvendejo, vi devas havi magistran gradon pri ŝuvendado, komerco, sperton de laboro en ŝuvendejoj. Se vi serĉas laboron de purigisto, vi devas esti sukcese studinta purigadon kaj prezenti atestojn pri tio, kion kiam

  • Meso en la serba preĝejo

    - 05 Jul 2009 - 3 comments
    Ĉi-matene mi ĉeestis la meson en la loka serba preĝejo. Fotilon mi ne kunportis, ĉar albiciklis. Plaĉis al mi la virina ĥoro. Ne bleka, kiel ĉe la rusoj. Iomete malĝojigis la malmulto da preĝantoj. La pastro eldonas novaĵleteron kun predikoj kaj

  • LA SKANDALO DAŬRAS

    - 10 Jul 2009 - 3 comments
    Kvankam Michel Jackson per sia morto kaj la financa krizo per sia nemortemo iomete mildigis ĝin. Do nun oni malkovris pluajn milojn da eks-sekretpolicanoj orientgermanaj en la ŝtata oficaro de la unuiĝinta kaj laŭkrede demokratia Germanujo... Aŭdiĝis jam

  • LA HONTOTAGO

    - 14 Jul 2009 - 2 comments
    Oni festas ĝin, ĉar onidire estas "liberama". Kiel eblas ami ion neniam gustumitan? Tamen la revolucio daŭras, kaj nenio kapablas ĉesigi ĝin. Eble nur la nova ordo kaj la novaj regontoj. Vous servez-vous, mon Dieu, des bourreaux musulmans Pour punir

  • Afrikaĵo

    - 18 Jul 2009 - 3 comments
    Ne temos pri danco, manĝo aŭ alia etnografiaĵo. Semajnkomence mi ricevis (ne unuafoje, ne mi sola) longan leteron de ĉi tie nestanta afrikano. Li diris ke sinjoro John Winston Kato mortis nehavante heredonton, kaj mi estas la unua en la vico. Temas pri

  • Kio estas Twitter ?

    - 23 Jul 2009 - 1 comment
    Mi aŭdis la nomon jam delonge, sed nur antaŭhieraŭ vizitis la paĝon kaj aliĝis. twitter.com/ Tamen mi ankoraŭ ne komprenis, kiel ĝi funkcias. Vikipedio sciigas en.wikipedia.org/wiki/Twitter ke ulo arestita en triamonda lando sukcesis sendi ekde sia

  • TILIO

    - 28 Jul 2009 - 2 comments
    Ĉu iu povus klarigi, kio okazis al Tilio, kiu blokigis ŝin kaj kial?

  • Ĉajkovskij (aŭ kiel ajn oni skribas la nomon diverslingve)

    - 28 Jul 2009 - 3 comments
    Czajkowski, Tschaikowski, Çaykovski, تشايكوفسكى

  • Moskitonombrado

    - 30 Jul 2009
    Edziĝinte Gigo pensis kiom da moskitoj estas en la ĉambro la duono surflugos lin la alia duono surflugos la edzinon la moskitoj disduoniĝos tamen la moskitoj multobliĝis aŭtune jen denove samtiom da ili kaj krome-aldone jen la edzino Zahrad

  • SOMERA FORESTO KAJ NEĈEESTEMO

    - 15 Aug 2009 - 2 comments
    Somere mi estas ofte for. Krome, mi konfesu ke po iom perdas intereson pri Esperanto. Ne scieblas, kial.

  • Teorio de Feliĉo

    - 17 Aug 2009
    Verŝajne iuj memoras la asocion PORTOS kaj ties anojn arestitajn en Ruslando. Jen ilia "esperantlingva" paĝo: fakel-portos.ru/espero.php SAT klopodis pro ili kaj subtenis ilin. Valentin Melnikov male, ripedadis, ke ili estas regavida subpremema sekto, do

  • MI SUBITE KOMPRENIS ION

    - 19 Aug 2009 - 1 comment
    Mi ne studis psikologion (krom iom da, interalie kaj superfluge). Tamen hodiaŭ subite komprenis ion. Multaj esperantistoj estas gehomoj kiuj ne havis, ne travivis junecon. Ili naskiĝis, pasigis la infanecon kaj tuj poste iĝis avinjoj kaj avĉjoj. Ne

  • Hodiaŭ estas la 11a de septembro

    - 11 Sep 2009 - 2 comments
    Jen dato en la plejĵusa historio, kiun ĉiuj memoras sen mencio de la okazaĵo, kvazaŭ la dato mem iĝis ia titolo. Estas la limdato, tranpaŝinte kiun la homaro ne plu povas vivi kiel antaŭe. Fakte ekis la milito, la tria mondomilito. Ĉar ĝi malsimilas al

  • Konstantinopolo

    - 14 Sep 2009 - 2 comments
    Urbo invadita de la gento nenion en ĝi konstruinta, kiu vivas en iam reĝindaj loĝejoj multope, ratosimile. Mi vagis rigardante la konstruaĵojn de la 19a jarcento. La muroj, la fenestrokadroj kaj balkonoj konservas ankoraŭ ornamaĵojn tute fremdajn al la

  • Kiom kostas via retpaĝo

    - 18 Sep 2009 - 1 comment
    Iru al la retadreso www.websiteoutlook.com/ kaj entajpu en la fenestreton URL-on de la paĝaro por ekscii, kiom ĝi kostas.

  • Tempesteto pri la angla

    - 03 Oct 2009 - 3 comments
    En Germanujo oni elektis novan parlamentanaron. Kiel ĉefministrino pluagos (pli ĝuste dirite, pluneagos) s-ino Merkel. Nun ŝia kunsidanto estas liberala partio FDP kiu proas pli liberan ekonomion. La socialdemokratojn oni puŝis flanken, do ili falis

  • MONPUNO, SE ONI RIFUZAS LERNI LA LINGVON

    - 13 Oct 2009 - 2 comments
    Ne, ne timu, ne la anglan!! He-he-he! La germanan, se oni estas enmigrinto en Germanujo. de.news.yahoo.com/2/20091013/tpl-bosbach -fordert-strafen-fuer-verweig-ee974b3.ht ml Estas ankoraŭ nur propono venanta de la estrarano de la konservativa partio. La

  • TRO ELSPEZIGA BLOGADO

    - 03 Dec 2009 - 2 comments
    25-jaraĝa samurbano mia decidis blogi pri la urba vivo. Li havigis al si retan angulon, kiun nomis per iomete dialekta formo de la vorto signifanta "loĝanto de nia urbo". Poste li subite konsciiĝis ke en la lando, kie ĉio ajn estas malpermesita, oni petu