Stranga libro: kvazaŭ la aŭtoro celus ripeti la 1984-on de Orwell per la Wodehouse-stilaj dialogoj. Mi tralegis nur la kvaronon, sed la impreso ne forlasas min.

La ĉefagantino nomiĝas Tuesday Next. Oni ŝatas ŝin kaj volonte paroligas en la televido, tamen ĉiaspecaj cenzuristoj enŝovas siajn nazojn ĉiuokaze.