Hieraŭ tute kontraŭkutime mi sidis antaŭ la stultaĵskatolo, kiu tiumomente montradis interparoladon de loka komikisto kun du konataj usonaj geaktoroj. Li komencis jene:

"Mi spektis vian ĵusan filmon. Mi elŝutis ĝin el Interreto..."

La ŝerco plaĉis al mi. Mi reuzos ĝin.

Imagu: oni alskribas verkiston: "Mi skanis ĉiujn viajn librojn trovitajn en la biblioteko".

Aŭ muzikiston: "Mi elŝutis ĉiujn viajn sondosierojn".

Tamen ne konsilindas skribi al impostoficejo: "Jen mi deklaras miajn oficialajn enspezojn lastajarajn".