La supre legeblan sumon havigis EUssr al la Palestina nejamŝtato en 2008.

Demandindas, kien fluis tiu mono kaj kie ĝi kuŝas ĉi momente.

Demandindas ankaŭ, kion oni transportas tra 1027 subteraj pasejoj inter Egipto kaj Gaza. Kial ne nutraĵojn kaj kuracilojn, sed prefere armilojn produktitajn en Irano ?

Oni montris la limon de la Egipta flanko. Estis meze de la "elekto"kampanjo de s-ro Mubarak. Abundis sloganoj, floroj, portretoj kaj gehomoj. Ĉeestis eĉ la filo de la re"elektota" prezidanto.

La ĵurnalisto trapuŝis sin preter la gardistaro al lia kara korpo. "Kial oni ne tralasas la kamionojn kun la helpaĵoj por la loĝantoj de Gaza? Kial ili ankoraŭ staras ĉi tie?" demandis la enuema ĵurnalisto.

La moŝtido respondis: "Mi ne kompetentas pri la etaj teknikaĵoj. Ni ĉeestas kampanjocele".