Kiel multaj jam scias, ke E-D-E estas elektebla por Eŭropa parlamento.
La celaro de la partio sonas bone, kvankam nesufiĉe forte por politika partio.
Mi kontaktis la organizintojn de la partio kun demando, kion ili opinias pri la eventuala aliĝo de Turkujo al EU. Unu el la estraranoj respondis, ke "iomete favore".
Do punktofino. Mi voĉdonos favore al alia partio.
IES HIPOKRITECO
-
Plurfoje mi priparolis la hipokritecon de tiuj, kiuj predikas pacon, interkomprenon, reciprokan esti…
-
27 Apr 2009
Pasporta Servo nestas en la Reto !
-
Vi povas aliĝi. Mi jam re-aliĝis.
www.pasportaservo.org/
Dankon kaj gratulon al la…
-
22 Apr 2009
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
2 250 visits
(Kial) mi ne voĉdonos favore al Esperanto-Partio (E-D-E)
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
1- Al kiu vi petis? => Laux mi ne estas vidpunkto de EDE sed de unu ulo (ili ne havas opinio pri cxio, tiele funkcias ne vere kiel partiio)
2- Via vidpunkto pri "Cxu Turkujo "ne estas en Europo"?" Estas ege ridinda...
3- "La duono de mia familio pereis inter 1915 kaj 1921." Kvazaux samtempe estis kvazaux cxie en Europo amasoj da mortoj... Pro tio venas ideo "Europo" cxu ne?
Milokula Kato has replied to Platano [La Pafklik]De mia antaŭa sperto leginte pri la politikaj agadoj de la Esperanto-movado, kaj provoj "reklami" Esperanton, mi nur povas konkludi ke Esperantistoj ofte estas eĉ pli aĉaj reklamistoj ol ili estas politikistoj, kaj mi entute ne havas bonan opinion pri politikistoj ĝenerale. Mi estas tiom suspektema pri tiaj agadoj, ke oni devus konvinkiĝi al mi kial mi eĉ aŭskultu.
Pri Turkio, ilia ŝonĝo de membreco en la Eŭropa Unio estas ŝerco. La fakto ke la registaro neniam planas agnoski la genocidon de la armenoj estas grava parto de tio, sed bedaŭrinde ne la sola problemo. La turka registaro estas ege korupta, kaj ĝi ne havas normojn en la justicsistemo, kiuj farus ĝin akceptebla en la okuloj de Eŭropo. Ankaŭ la maniero kiel ili trajtis la kurdojn, kaj la enlanda milito kontraŭ la kurdojn, estas aferoj kiuj vere ne estas parto de la nuna jarcento, laŭ mia opinio.
Kialoj por ne akcepti Turkion en la EU-on tute abundas. Mi pensas ke la sola kialo ke oni eĉ parolas pri la ideo de akcepti ilin en la EU-on estas ke ili estas parto de NATO, kaj troviĝas en tre grava kaj strategia lokalo, kaj estas tro malgranda lando por ignori. NATO kaj Eŭropaj landoj ankoraŭ bezonas Turkion. Pro tiu kialo, mi ankaŭ pensas ke Prezidanto Obama, kiel aliaj politikistoj, finfine, ne presos la demandon de la armena genocido sur ili, ĉar li ne volas ofendi ilin, hodiaŭ, je la Tago de la Armena Genocido.
La popoloj de ĉiu lando devas rigardi en la spegulon--la germanoj devis ankaŭ, kaj rilatoj inter Germanio kaj aliaj landoj pliboniĝis pro tio. Usono ankaŭ en la lastaj jaroj lernis agnoski tion kion ni faris al al indiĝenaj amerikaj popoloj. Ne agnoski tion estas same kiel meti salon en malferman vundon. Sed kiel mi jam diris, kialoj abundas por ne akcepti Turkion en la EU-on. Demokratiaj normoj, laŭ eŭropaj definoj almenaŭ, ne estas firme etablitaj en Turkio.
Andy Անդրանիկ has replied to David DoughertyAndy Անդրանիկ has replied to David DoughertyMilokula Kato has replied to Andy ԱնդրանիկĈu eblas io ajn simila en iu eŭropa lando? Mi pensas ke ne. La gazeto estus tuj malpermesita.
Milokula Kato has replied to Andy ԱնդրանիկAndy, vi tute pravas. En tiaj disputoj, angle oni diras ke batalantaj registaroj ja havas "strangajn koenlitulojn" (angle "strange bedfellows"). Laŭ mia opinio, la situacio inter Kubo kaj Usono, almenaŭ nuntempe, estas facile solvebla. La konflikto inter Usono kaj Kubo estas malvarmmilita konflikto el la sesdekaj jaroj, kaj la tuta mondo ŝanĝiĝis post 1990, ĉu ne? Kompare kun Turkio kaj Armenio, la Kubo-Usono konflikto estas superebla nun. Mi trovas ĝin iomete ridinde, ke la usona registaro ĝis nun estis obstina pri Kubo, ĉar ĝi deklaris ke Kubo estas nedemokrata lando.
Por kompari, nature Usono havas tre bonajn rilatojn kun ambaŭ Turkio kaj Armenio. Ambaŭ landoj vere ne estas demokratemaj, almenaŭ ne laŭ okcidentaj normoj, sed nia registaro estas bona amiko de ambaŭ. Ankaŭ dum la malvarma milito ni havis kelkajn strangajn amikojn. Usonaj agentoj diris ke iu landestro estis putinfilo, sed almenaŭ li estis NIA putinfilo. Kial Usono ankoraŭ vere timas Kubon? Ni eĉ kapablis normaligi rilatojn kun Vjetnamio!! La konflikto inter Kubo kaj Usono estas antikvaĵo, kaj eble aliaj malamikaj registaroj de Usono uzas ĝin.
Sign-in to write a comment.