Hieraŭ mi vizitis pentriston Siegfried Stiller.

www.atelier-stiller.de

En lia kreejo (sence tre bona, tamen fuŝsona vorto!) eĉ la planko estas pripentrita.

La unua impreso estas ke la erotiko troas. Tamen kiam oni ekpensas pri tio, kio estas malantaŭ la videblo, oni komencas vidi pli profunden. Tamen neakademia pentroarto lasas multon al la imagipovo de la rigardanto. Verdire, observado de preterflugantaj superkape nuboj estas por mi samtiom imaginaska.

La pentristo ne sukcesas vendi multon. La haveblaj bildoj kostas multege. Kion vi opinias pri la artaĵoj de Siegfried Stiller?