Ili loĝas multmilope en mia urbo. Mi havas bonegajn amikojn inter ili. Ni kunhavas kvardek jarcentojn da komuna historio. Ilia reĝino Ŝamiram amis nian reĝon Ara la Belulon, tamen li ne reciprokis ŝian amon.

En la duono de mia pralando ilia lingvo estis tiu de la ekleziaj ritoj, kantado kaj predikado (la alia duono uzis la grekan) ĝis la eltrovo de nia propra alfabeto en la 4a jarcento pK.

Do ĉi-matene mi veturis kun miaj amikoj al ilia preĝejo. Estis interese observi la diferencojn kaj la similecojn inter ambaŭ ritaroj. La popolo multenombris dimanĉmatene, parte ĉar hodiaŭ ili festis Pentekoston.

Kelkaj fotoj videblas ĉi tie:

www.ipernity.com/doc/57082/album/130657

Kiel ĉiuj kristanaj malplimultoj, la Asiroj estis kaj daŭre estas subpremataj en Turkujo. La turka ŝtato volis lastatempe forpreni de ili gravan monaĥejon. (En tiu lando la neislamaj religiaj komunumoj rajtas posedi neniun terpecon, nek konstruaĵon). Nur post la multenombraj protestegoj laŭvaste de Eŭropo la turkoj cedis.