Urbo invadita de la gento nenion en ĝi konstruinta, kiu vivas en iam reĝindaj loĝejoj multope, ratosimile.

Mi vagis rigardante la konstruaĵojn de la 19a jarcento. La muroj, la fenestrokadroj kaj balkonoj konservas ankoraŭ ornamaĵojn tute fremdajn al la malbelema nuno.

Nur foje vidas oni surskribon ĉu grekan, ĉu francan, ĉu armenan. La multgenta multlingva urbo iĝis unukolora, unulingva, blinde naciisma. La ruĝaj flagoj kun kvaronluno kaj stelo flirtas ĉie ĉirkaŭe. La viro kun kuntiritaj brovoj alrigardas onin de ĉie.

Nokte la preĝalvoko subite traŝiras la horizonton. La voĉo sonas nehomece. La senhejmaj hundoj surstrate kunululas.

Poste, antaŭ matenheliĝo sonas tamburo, oni trairas ĉiujn apudajn stratojn.

Tamen mi rapidas al la tombejoj. Pli ol la vivantaj homoj mi rendevuas kun la mortintoj.

www.ipernity.com/doc/37378/album/148079