Ĉu vi ne vidis mian antaŭan blogeron? Se ne, bonvole ek al ĝi.

Jen kion mi trovis en Horizonto de la jaro 1976



SONETO de Ernö Czép (1884-1953)



Ĉu vi ne amas al piano veni

en forlasita ĉambro posttagmeze

kaj stulte enpensiĝi, mallert-peze

per unu fingro klavojn trapromeni?

Domaĝe, muziknotojn mi ne konas,

nur palapas mi sur nigro kaj sur blanko,

tiam mi tamen estas muzikanto,

muzikojn nefineblajn mi komponas.

Feinoj el la kordoj nun respondas,

memor' de mond' revata min traondas,

plezur' krepuska, trist' lontana ploras,

vortruboj de volupto senkonscia,

sonĝata ŝrik' de l'nokto agonia,

ĉio. La mondo. Diri mi ne povas.

Tradukis Kálmán Kalocsay