Milokula Kato Published on October 3rd, 2009
by Milokula Kato

Milokula Kato's blog

Browse posts
new TRO ELSPEZIGA BLOGADO
Posted on December 3rd, 2009
1 comment (latest 39 hours ago)
MONPUNO, SE ONI RIFUZAS LERNI LA LINGVON
Posted on October 13, 2009
2 comments (latest 39 hours ago)
Tempesteto pri la angla
7 comments (latest 2 months ago)
Kiom kostas via retpaĝo
Posted on September 18, 2009
3 comments (latest 2 months ago)
Konstantinopolo
Posted on September 14, 2009
3 comments (latest 2 months ago)
Hodiaŭ estas la 11a de septembro
Posted on September 11, 2009
5 comments (latest 2 months ago)
MI SUBITE KOMPRENIS ION
Posted on August 19, 2009
5 comments (latest 3 months ago)
Teorio de Feliĉo
Posted on August 17, 2009
SOMERA FORESTO KAJ NEĈEESTEMO
Posted on August 15, 2009
7 comments (latest 3 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 188 times

Tempesteto pri la angla

Saturday October 3rd, 2009 at 08:27PM

En Germanujo oni elektis novan parlamentanaron. Kiel ĉefministrino pluagos (pli ĝuste dirite, pluneagos) s-ino Merkel. Nun ŝia kunsidanto estas liberala partio FDP kiu proas pli liberan ekonomion. La socialdemokratojn oni puŝis flanken, do ili falis planken.

La nova stelulo d-ro Guido Westerwelle dum renkontiĝo kun fremdaj ĵurnalistoj rifuzis respondi angle al la demando de angla ĵurnalisto. Kaj en sia parolo diris ke en Germanujo oni parolu germane, kaj la germana estu ŝtatlingvo konstitucie.

Dume la insistaj onidiroj jam nomumas d-ron Westerwelle eksterafera ministro. Kun lameta lernejangla.

Pli da 300 opinioj estis esprimitaj sub la novaĵo. Ĉar en Okcidento oni ĉiam opinias plate, la opinioj apartenas al du ĉefaj kategorioj.

La unuaj diras (kvankam ni ne subtenas la liberalulojn), tamen brave d-ro Westerwelle, la germana estu la ŝtatlingvo.

La duaj diras: jen eksterafera ministro netaŭga por la posteno, ĉar malbone parolas la anglan.

Al la unuaj mi diras: ĉu ne sufiĉas ĉiuj jam verkitaj leĝoj? Ĉu post la konstitucia enskribiĝo de la ŝtatlingvo oni malpermesos paroli alilingve en la publikaj lokoj, same kiel en Turkujo?

Al la duaj mi respondus: se ministroj de ekonomio rajtas ne esti kompetentaj pri ekonomio, kial do la eksterafera nepre parolu bone la anglan?

Mia propra opinio: Schopenhauer malŝatis la francan tamen bone scipovante ĝin. Ies kontraŭstarado al la angla fontas el la nescipovo de ĝi. Homoj lernintaj neniun fremdan lingvon rabas sin kaj ne meritas la nomon de kulturhavuloj. Kaj leĝaj artikoloj ne estas taŭga rifuĝejo por tiaj uloj.

P.S. Viaj komentoj bonvenas. Tamen se oni mencios Esperanton, mi respondos, kien oni enŝovu ĝin.

7 Comments / add your comment?

brilanto* says:
Laŭ la postskripto vi devas havi bonan opinion pri "nia" lingvo :)
Posted 2 months ago. ( permalink )
Milokula Kato says:
Manpremon pro la citiloj ;-))
Posted 2 months ago. ( permalink )
Vladimír Türk*pro says:
Artikolo en mia gazeto asertas, ke Westerwelle estas "nenia Shakespeare", tamen li regas la anglan sufiĉe. Lia rifuzo paroli angle plaĉas al mi. Germano ja certe devas havi rajton en Germanujo uzi sian lingvon. Se tiu ĵurnalisto ne komprenas, estas lia afero kaj lia tasko solvi la problemon.
Mi povas ĝui Viajn artikolojn nur danke al E-o, alian lingvon krom la ĉeĥa mi ne regas.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Valdi (Elbik) says:
Li response de ministro de exterland afferes que "In Germania on parla in german" ne es tre agreabil. Tamen yo posse comprender to pro que angles de s-r ministro ne es sat alt por parlar con jurnalistes pri important afferes e it vell esser plu bon determinar in guel lingues li jurnalistic conferentia va occaser ante su comensa. Por me it es evident que un person in tal poste deve parlar adminim du foren lingues. Tamen yo ne opine que li nivell de conosentie del lingues NE deve esser necesimen tre alt. Li angles es tre util ma it ne es li sol lingue quel merita esser aplicat in international relationes.
In scole de mi filio majorite de genitores desira que lor infantes mey apprender angles e ili crede que altri lingues es inutil. To es un strangi conduida.
Posted 2 months ago. ( permalink / translate )
Milokula Kato says:
Mi aŭdis la anglan de Westerwelle. Li povus esti mia "kliento". Miaj studantoj, malaltnivelaj oficistoj, scipovas ĝin samtiom.

La reĝa familio de Britujo scipovas la francan kaj ĉiam respondas en ĝi kiam iu demando sonas tiulingve. Do neniuj kompleksoj.

Lernu multajn lingvojn, mi tute ne kontraŭas. Ne nur la anglan, mi volas diri, sed ankaŭ la anglan.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Milokula Kato edited this comment 2 months ago.
Tuomo Grundström says:
Ĵus (2.10.) populara monatmagazeno de la ĉefa tagĵurnalo "Helsingin Sanomat" faris helpe de du denaskaj anglalingvistoj "lernejan ateston" pri la anglalingva nivelo de Finnlandaj politikistoj (ankaŭ eksaj, eĉ forpasintaj) - kun la sinteno ke por esti bona politikisto oni devas paroli la anglan kiel brito aŭ usonano. Laŭdan mencion gajnis nur la nuna ministro pri eksteraj aferoj Alexander Stubb, kiu ankaŭ taŭgas kiel vortara ekzemplo de "aroganteco" kaj lerneja ekzemplo pri "oportunisto". Angligi politikan vivon estas dependigi ĝin de la konjunktura grandpotenco.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Milokula Kato says:
Se mi bone komprenis vin, ju pli bone oni scipovas la anglan, des malpli bona politikisto oni estas. Enorde.

Ĉu la samo direblas pri ekz. komputilisto, piloto, komercisto, ŝipestro?

PS Se mi ne eraras, dum kelkdeko da jaroj la konjunktura "grandpotenco" por Finnlando estis Sovetunio. Ĉu oni ne volus ekzameni la eksajn kaj eĉ forpasintajn finnajn politikistojn pri scipovo de la rusa?
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...