Milokula Kato Published on October 13, 2009
by Milokula Kato

Milokula Kato's blog

Browse posts
new TRO ELSPEZIGA BLOGADO
Posted on December 3rd, 2009
1 comment (latest 29 hours ago)
MONPUNO, SE ONI RIFUZAS LERNI LA LINGVON
2 comments (latest 29 hours ago)
Tempesteto pri la angla
Posted on October 3rd, 2009
7 comments (latest 2 months ago)
Kiom kostas via retpaĝo
Posted on September 18, 2009
3 comments (latest 2 months ago)
Konstantinopolo
Posted on September 14, 2009
3 comments (latest 2 months ago)
Hodiaŭ estas la 11a de septembro
Posted on September 11, 2009
5 comments (latest 2 months ago)
MI SUBITE KOMPRENIS ION
Posted on August 19, 2009
5 comments (latest 3 months ago)
Teorio de Feliĉo
Posted on August 17, 2009
SOMERA FORESTO KAJ NEĈEESTEMO
Posted on August 15, 2009
7 comments (latest 3 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 188 times

MONPUNO, SE ONI RIFUZAS LERNI LA LINGVON

Tuesday October 13, 2009 at 09:00AM

Ne, ne timu, ne la anglan!! He-he-he!

La germanan, se oni estas enmigrinto en Germanujo.

de.news.yahoo.com/2/20091013/tpl-bosbach-fordert-strafen-fuer-verweig-ee974b3.html

Estas ankoraŭ nur propono venanta de la estrarano de la konservativa partio. La argumento: oni devas plibonigi siajn dungoŝancojn.

Kolbaso, kiel oni diras germane, t.e. sensencaĵaĉo.

La komencaj kursoj de la lingvo estas tre malbone instruataj. La plejparto de la "instruistoj" mem estas la hieraŭaj senlaboruloj kun universitata diplomo. Se la scipovo de la germana apenaŭ helpas ilin trovi laboreton, kiel ĝi helpos iliajn lernantojn?

La sola senĝene akirebla dungo estas manlaboro (ekz. pakado de io ajn), por kiu necesas nenioma ajn lingvokapablo.

El ĉiuj enmigrintoj la lingvon ne scipovas nur virinoj, plejparte edzonhavaj, do ne bezonantaj laboron.

Konkludo: kompreneble oni scipovu la lingvon de la nova loĝlando. Tamen naski novan artikolon por jam tro peza leĝaro estas tipe germana kvadratkapaĵo.



2 Comments / add your comment?

Gary Mickle says:
Fakte ne temas pri ciuj ajn novenmigrintoj, sed pri tiuj, kiuj estas registritaj kiel senlaboruloj - kaj kiuj lau la opinio de la kristandemokrata politikisto Bosbach ne faras suficon por esti peritaj en laborpostenon. Bosbach lasas ekster sia pritrakto, ke en partoj de Germanio la diskrepanco inter la nombro de laborbezonantoj kaj la nombro de laborpostenoj tiel grandas, ke multaj senlaboruloj pesimismas pri trovo de laboro - cu kun cu sen lingvokonoj. Sendepende de labormerkataj sancoj estas utilege scii la lingvon de sia loglando kiel eble plej bone. Sed suficas rigardi la lernejan lingvoinstruadon por scii, ke lingvoscioj ne estas io, kion homoj facile akiras sub kondicoj de trudo.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Vladimír Türk*pro says:
*senlaboruloj kun universitata diplomo*: ĉu tiu senlaboreco kaŭzas la malaltan instrunivelon? Eĉ bona instruisto (juristo, instalisto) povas nun perdi laboron.
*senĝene akirebla dungo estas manlaboro* : en Ĉeĥio plejparton de senlaboruloj kreas la manlaborantoj sen pli alta klero. Ĉu en Germanio ĉio funkcias aliel? Jes, ni ne havas tiom da eksterlandaj laboristoj.
*virinoj, plejparte edzonhavaj, do ne bezonantaj laboron*: ĉu tiu "pakisto de io ajn" enspezas sufiĉe por la tuta familio? Sen la salajro de mia edzino ni ne povus ekzisti.
Posted 29 hours ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...