Helena Tylipska's most read articles

  • Sepultu min (Elena Liotto - originalo en dialekto de Vicenza)

    - 2 564 visits
    Sepultu min Sepultu min, kiam la tempo por mi batos la horon, sur peco de la tero kiun la sun' orkoloras. Sepultu min,…

  • Kun patro permane (dediĉita al mia patro)

    - 2 275 visits
          (Dediĉita al mia patro)   Kun patro man' en mane   Triste serena dimanĉo Tagoj nebulaj, lontanaj La memoroj elvokas miajn paŝetojn infanajn   Duraj, militaj jaroj forpasis dankal Di’ Longan vojaĝon entrajne kune travivis mi kaj vi   Jen man’en mano de l’patro en la urbeto ĉemara... Flugas la pensoj vesperaj al la persono plej kara.   De viaj manoj kreita mia marista vesteto: ĉemiz’ kun blanka kolumo, blua plisita ju…

  • Morgaŭo - sen ni (de Wisława Szymborska) Libro "Dupunkto"

    - 2 175 visits
    Wisława Szymborska Granda poeto pola, Premio Nobel por Literaturo en 1996, "Pro la poezia kapablo, kiu kun ironia precizo permesas videbliĝon de la kadro historia kaj media pere de eroj de la homa realo"

  • Agla nesto

    - 2 129 visits
    Jen ligo al tre interesa observado. En Estonio aglan neston oni ekipis per kamerao,kiu laboras konstante (24 horojn je 24) kaj donas eblecon sekvi la aglan paron kunlaborantan pri zorgado de la nesto. Aglidoj ankoraŭ ne naskiĝis sed certe tio balldaŭ okazos. Kiu havas paciencon, sekvu feliĉan eventon ! pontu.eenet.ee/player/ kalakotkas.html http://www.lasy.gov.pl/bielik - Tiu estas nova ligo por pola aglo (heliaetus albicilla), ankaŭ ili kun kamerao kaj jam naskitaj idoj

  • Tero

    - 2 091 visits
    Normal 0 14 Tero Antaŭ ne multa tempo, en vilaĝo de lando apudapuda, panjo Gorana verŝis bovinan lakton ĵus melkitan, ankoraŭ varman, en tasojn de siaj kvin gefiloj. La paĉjo estis leganta leteron jus alvenintan: milito jam atingis la landlimon kaj ĉiuj viroj estis alvokitaj al fronto por defendi ĝin. Ankaŭ li devis foriri lasante solan la familion. Silento en la domo, timo, neniu sciis, kio estos okazinta, neniu povis imagi postan tagon… tiel oni statas dum milito.…

  • FILOJ DE LA EPOKO ( Wisława Szymborska)

    - 2 086 visits
    Ni estas filoj de l’ epoko l’ epok’ estas politika. Ĉiuj ciaj, niaj, viaj tagaferoj, noktaferoj politikaj as aferoj. Vol-nevole viaj genoj havas pasintecon politikan, via haŭt’ koloron politikan, la okuloj lumon politikan. Viaj vortoj havas resonancon, kaj prisilentoj, havas valoron tiel iel politikan. Eĉ irante tra arbaro Via paŝ’ as politika Sur tereno politika. Eĉ la vers’ nepolitika estas politika kaj alte brilas la lun’, ĉi umo ne plu luna.…

  • KIEL MI FARTAS de Wisława Szymborska

    - 2 079 visits
    Se iu min demandos, kiel mi fartas, Mi ĝentile respondos: “Bone, mi dankas”. Ke mi havas l‘artriton, tio ne tutas, Astmo, la kor’ min tedas kaj elspiro kurtas, La puls’ febla, de kolesterol' la sango plenas. Tamen mi bonfartas, kvankam l’aĝo premas! Nun sen bastono mi paŝi ne povas, Eĉ, se vojon plej facilan mi eltrovas. Dumnokte, insomnio min turmentas, Sed venas maten’ kaj mi pri viv’ kontentas. Mi havas kapturnojn, min memor’ trompemas, Tamen mi bonfartas, kvankam l’ aĝo premas!…

  • La cepo - Wisława Szymborska (vol. Wielka liczba- Eld. Czytelnik W-wa

    - 1 929 visits
    Normal 0 14 La cepo La cepo –tutalia afero. Ĝi internaĵojn ne havas. Kaj estas cepa komplete, ĝis la fino cepeca. Cepoforma ekstere, cepa ĝis kerne, povus rigardi sin internen la cepo, sen hideco. En ni fremdej’, sovaĝejo apenaŭ per haŭto kovrita, internaĵoj inferaj, anatomio violenta, kaj en cepo - la cepo, ne intestoj torditaj. Ĝi plurfoje nudas, ĝisfunde ĝi estas identa. Logika estas la cepo, la cep, kreaĵo perfekta. Jen en unu la dua, la gr…

  • IU KIUN MI OBSERVAS EK DE CERTA TEMPO de W. Szymborska el vol. "WYSTARCZY"

    - 1 900 visits
    Ne restas engrupe. Ne kunvenas multnombre. Ne partoprenas amase. Ne celebras pompe. Ne eltiras el si korusan voĉon. Anoncas nenion al. Ne konstatas nome de. En lia ĉeesto oni ne diskutas: kiu estas por kaj kiu estas kontraŭ, dankon, mi ne vidas. Mankas lia kapo, kie estas kap’ ĉe kapo, kie paŝ’ kunpaŝe, brak’ĉe brako antaŭen al celo kun flugfoli’ enpoŝe kaj kun bier-botelo. Kie, nur komence bukolike, amike, ĉar baldaŭ unu trupo kun alia grupo miksiĝos; kiu scias, kie…

  • La fino kaj la komenco (de Wisława Szymborska) Adelphi-Edizioni

    - 1 843 visits
    LA FINO KAJ LA KOMENCO Post ĉiu milito iu devas purigi. Iom da ordo, fine, mem ne fariĝos. Iu devas puŝi la rubojn ĉe la stratbordojn, por ke povu pasi kadavro-plenaj ĉaroj. Iu devas profundiĝi en ŝlimo kaj cindro, en sof-risortoj, vitro-splitoj kaj sangaj ĉifonoj. Iu devas altreni trabon, por subteni muron, iu alia vitrumi fenestron kaj sidigi pordon sur ĉarnirojn. Ĉi tie neni' fotindas kaj jarojn postulas. La kameraoj jam trovis alian militon. Rekonstruenda…

  • Pardonu tion al mi (Ewa Lipska) Eld. Sp. Wyd. ANAGRAM

    - 1 799 visits
    “Ewa Lipska (...) estas konsiderata antaŭ ĉio la poeto de paradokso, absurda ironio, aŭtoironio; ĉi difinoj diras al ni (...) ke Ewa Lipska traktas la mondon kun distanco” Marta Wyka Pardonu tion al mi Ne respondas mi je viaj leteroj, telefonoj, postlasas l’ amikecojn. Pardonu tion al mi... Pli kaj pli mi ligas min al mi. Retropaŝas mi funden. Ne mirigas min popol’, Ne mirigas hom-amas’. Venkoj kaj malvenkoj iĝas la samo. Gajnoj kaj perdoj iĝas la samo. Sur e…

  • La ĉieloj

    - 1 783 visits
    La steloj malaperis en ĉielo. La konstelacioj disperdiĝis en strat-anguloj de niaj urboj bruantaj, vomantaj odoron de petrolo, sufokitaj de fum-vualo. La filoj de nia tempo fermitaj en siaj ĉambroj serĉas ĉielon lazuran en la vindoza fenestro de siaj lastgeneraciaj komputoroj. H.

  • Funeralo ( Wisława Szymborska )

    - 1 765 visits
    Normal 0 14 Funeralo El argil’ oni kranion elprenis, metis ĝin en la marmoron, dormu, dormu medaloj sur kusenoj broditaj per oro. El argil’ oni kranion elprenis. Oni legis el ia folio a) estis la vir’ elkora kaj forta, b) ekludu la orkestroj, c) bedaŭre ke ne senmorta. Oni legis el ia folio. Kaj vi, popol’ aprecu, kaj vi estimu akir…

  • Versaĵeto laca

    - 1 671 visits
    Mi ŝatas kuiri minestronon* kaj brasikan supon, rizoton kun fungoj kaj pastaŝuton*, viando-bulon aŭ en saŭĉo buletojn, -sed al ili kion mi almetu? -ĉu polenton*, terpomojn aŭ rizon? Al rizo mi aldonos iom da pizoj (anemie aspektas tutblanka rizo) Bonas ankaŭ kokid’ laŭ ĉina maniero: tuje preta, altiras buŝon al telero. Malabundi ne devas la salato skulavita en malvarma akvo. Kiam ĉio ĉi jam sur tablo estas, tute lacas mi kaj malsat’ forestas. El la kuirej’ mi emas forkuri. Mi…

  • GREKA STATUO - Wisława Szymborska (eld. Wydawnictwo a5)

    - 1 669 visits
    Helpe de homoj kaj aliaj elementoj multe pri ĝi laboris la tempo: unue perdigis nazon, poste genitalojn, plue l…

  • Ventorozo

    - 1 633 visits
    Blovas la vento el okcidento, portas nubon kun pluvo. Blovas vent' norda, elfjorda, portas neĝan kovrilon. Blovas la vento el oriento, kaj kunportas incenson. Blovas vent' suda, dezerta kun lamento infana, ĉar mortis patrino ...kaj infano senpana... Blovas la vento el okcidento. Blovas vent' norda, elfjorda. Blovas la vento el oriento. Blovas la suda kun lamento. Helena

  • L' AFABLECO DE LA NEVIDANTOJ - Wisława Szymborska

    - 1 626 visits
    Normal 0 14 LA AFABLECO DE LA NEVIDANTOJ - de Wisława Szymborska ( el “Dwukropek” – Wydawnictwo a5 Kraków La poeto legas versojn al la nevidantoj. Li ne supozis, ke estos malfacile . Tremas la voĉ’ Tremas la manoj. Li sentas , ke ĉiu frazo elmetitas je provo de l’ obskuro. Ĝi devas aranĝi sin mem sen koloroj kaj lumoj. Danĝera aventuro por steloj en liaj versoj, por l’ aŭroro, la ĉiel…

  • Surpriza renkonto (W. Szymborska) el volumo "Pytania zadawane sobie"

    - 1 621 visits
    Ni estas ege afablaj inter ni, ni diras ke belas renkontiĝi post jaroj. Niaj tigroj trinkas lakton. Niaj nizoj paŝas piede. Niaj skvaloj dronas en akvo. Niaj lupoj oscedas ĉe kaĝo aperta. Niaj vipuroj forskuis de si fulmojn, la simioj - elanojn kaj la pavoj -plumojn. La vespertoj de longe forflugis el nia hararo. Ni eksilentas je duon-frazo seneskape ridetantaj. Nia gento ne kapablas paroli kun si. Esperantigis H. NIESPODZIANE…

  • La amata dom' la gepatra dom'

    - 1 593 visits
    Normal 0 14 AMATA DOM’ GEPATRA DOM’ (laŭ Maria Konopnicka) Amata dom’, gepatra dom’, Ci somernokte, en la vent’’, Per tili’-voĉ’ dormigas min Kaj viŝas larmojn en silent’. Amata dom sub pajl-tegment, De olda port’ gepatra sojl’ Rakontas pri iama temp’, Salutas min el dorna voj’ Amata dom’ kaj bonodor’ De freŝa fojn’, matura gran’ Humida popl’, kampara roz’, Interplektita kun kratag’ Amata dom’, nigra arbar’, La fiera kanto’ de l’ susur’ Fantom-ĝemoj de…

  • Abelo blanka, ci zumas... de Pablo Neruda

    - 1 583 visits
    Blanka abel' ci zumas, ebria pro miel' ,en mia animo kaj ci baraktas en lozaj spiraloj de l' fum'. Mi estas la senespera, la vorto sen reekoj, tiu, kiu ĉion perdis kaj tiu, kiu ĉion havis. Lasta ŝnuro, knaras ene de vi mia anksieco lasta. En mia dezerta tero ci estas la lasta rozo. Ha silentema! Fermu viajn okulojn profundajn. Tie ŝvebas la nokto. Ha, nudigu vian korpon de statuo timema. Ci posedas okulojn profundajn, kie la nokto ŝvebas. Freŝajn brakojn de floro kaj sinon de r…

66 articles in total