Mi ŝatas kuiri
minestronon* kaj brasikan supon,
rizoton kun fungoj kaj pastaŝuton*,
viando-bulon aŭ en saŭĉo buletojn,
-sed al ili kion mi almetu?
-ĉu polenton*, terpomojn aŭ rizon?
Al rizo mi aldonos iom da pizoj
(anemie aspektas tutblanka rizo)

Bonas ankaŭ kokid’ laŭ ĉina maniero:
tuje preta, altiras buŝon al telero.
Malabundi ne devas la salato
skulavita en malvarma akvo.
Kiam ĉio ĉi jam sur tablo estas,
tute lacas mi kaj malsat’ forestas.

El la kuirej’ mi emas forkuri.
Mi ja ŝatas kuiri sed preferus iri
en iun, eĉ senstelan restoracion,
esti prizorgita, kaj fari nenion.

Uf!, ankoraŭ labor’!
For... for... – almenaŭ dum festo!

Kiu lavos telerojn kaj reston?



minestrono* - fazeola supo
pastaŝuto* –it. pastasciuta ( senbulionaj pastaĵoj)
polento* - maiza kaĉo