About this blog

  • 19 posts
  • 8 132 visits
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

Favorite blogs

Andrei Teravainen's Blog
9 posts
Avro's Blog
13 posts
Urszula's Blog
6 posts
Sulko's Blog
13 posts
Jacek's Blog
21 posts
David Dougherty's Blog
22 posts / 1 comment
Gerardo's Blog
79 posts
Tilio's Blog
389 posts / 2 comments
Petro Desmet''s Blog
150 posts
Dorota's Blog
31 posts / 1 comment
Mielo's Blog
107 posts
Jakvo's Blog
82 posts
Freŝa Aero هوای تازه
152 posts / 2 comments

November 21, 2009

FILOJ DE LA EPOKO ( Wisława Szymborska)

Ni estas filoj de l’ epoko
l’ epok’ estas politika.

Ĉiuj ciaj, niaj, viaj
tagaferoj, noktaferoj
politikaj as aferoj.


Vol-nevole
viaj genoj havas pasintecon politikan,
via haŭt’ koloron politikan,
la okuloj lumon politikan.


Viaj vortoj havas resonancon,
kaj prisilentoj, havas valoron
tiel iel politikan.


Eĉ irante tra arbaro
Via paŝ’ as politika
Sur tereno politika.


Eĉ la vers’ nepolitika estas politika
kaj alte brilas la lun’,
ĉi umo ne plu luna.
Esti aŭ ne esti, jen problemo.
Kiu problemo, respondu je dilemo.
Politika problemo.


Vi eĉ ne endas esti homestaĵo,
por akiri signifon politikan.
Sufiĉas ke vi estu petrolo,
paŝtaĵo nutriga, materialo riciklebla.
Aŭ conferenza tablo, pri kies formo
oni kverelis dum plurmonatoj:
se negoci pri vivo kaj morto
ĉe tablo ronda aŭ kvadrata.


Intertempe pereadis la homoj,
Mortadis la bestoj,
Bruladis la domoj,
Vepriĝis la kampoj
Samkiel dum jam estintaj epokoj
kaj malpli politikaj.

Esperantigis Helena (el libro "Gente sul ponte" Eldonejo - Libri Scheiwiller

pola originala versio:

Dzieci epoki - ./ Jesteśmy dziećmi epoki / epoka jest polityczna

/ Wszystkie twoje, nasze, wasze / dzienne sprawy, nocne sprawy / to są sprawy polityczne/

Chcesz czy nie chcesz, / twoje geny mają przeszłość polityczną, / skóra odcień polityczny, / oczy aspekt polityczny. /

O czym mówisz, ma rezonans, / o czym milczysz, ma wymowę / tak czy owak polityczną. /

Nawet idąc borem, lasem, / stawiasz kroki polityczne / na podłożu politycznym. /

Wiersze apolityczne też są polityczne, / a w górze świeci księżyc, / obiekt już nie księżycowy. / Być albo nie być, oto jest pytanie. / Jakie pytanie, odpowiedz kochanie. / Pytanie polityczne. /

Nie musisz nawet być istotą ludzką, / by zyskać na znaczeniu politycznym. / Wystarczy, żebyś był ropą naftową, / paszą treściową czy surowcem wtórnym, / Albo i stołem obrad, o którego kształt / spierano się miesiącami: / przy jakim pertraktować o życiu i śmierci, / okrągłym czy kwadratowym.

Tymczasem ginęli ludzie, / zdychały zwierzęta, / płonęły domy / i dziczały pola / jak w epokach zamierzchłych / i mniej politycznych.










Published at 22:39 ( 7 comments / 32 visits )
This post is public

November 9, 2009

La tero -Neruda (Poesie e scritti in Italia - Lato Side Editori s.r.l.)

La tero verda estas sin doninta

al tuta flavo, al oro, al rikolto,

al folioj, al greno,

sed kiam l' aŭtuno ekleviĝas

kun sia vasta stendardo

estas vi kiun mi vidas

estas por mi via harar'

kiu la spikojn dividas.



Mi vidas monumentojn

el antikva ŝton' frakasita

sed se mi tuŝas

la cikatron de l' ŝtono,

via korpo al mi respondas,

miaj fingroj rekonas

tujtuje, taŭxzitaj,

vian ardan dolĉecon.



Tra la herooj mi pasas

ĵus dekoraciitaj

per tero kaj per polvo

kaj sekve vi, muta,

kun viaj etaj paŝoj,

vi estas aŭ ne estas?



Hieraŭ, kiam oni elŝiris

maljunan homan arbon

el tero, por vidi ĝin,

vin mi ekvidis min rigardanta

el inter torturitaj

kaj soifaj radikoj.



Kaj kiam venas dormo

por min sterni kaj porti

al silento nure mia,

estas forta vento blanka

kiu rompas mian dormon

kaj ekfalas folioj,

falas kiel tranĉiloj

sur min, lasante min sensanga.



Kaj ĉiu vundo havas

la formon de via buŝ'.

Tradukis Helena

LA TIERRA

La tierra verde se ha entregado / a todo lo amarillo, oro, cosechas, / terrones, hojas, grano, / pero cuando el otono se levanta / con su estendardo extenso / eres tu la que veo, / es para mi tu cabellera / la que reparte las espigas.

Veo los monumentos / de antigua piedra rota, / pero si toco / la cicatriz de piedra / tu cuerpo me responde, / mis dedos reconocen / de pronto, estremecidos, tu caliente dulzura.

Entre los heroés pasorecién condecorados / por la tierra y la pòlvora / Y detras de ellos, muda, / con tus pequenos pasos, / eres o no eres?

Ayer, cuando sacaron / de raiz, para verlo, sel viejo àrbol enano, / te vi salir miràndome / desde las torturadas / y sedientas raices.

Y cuando viene el suen*o / a extenderme y llevarme / a mi propri silencio / hay un gran viento blanco / que deriba mi sueno / y caen de él las hojas, / caen como cuchillos / sobre mi desàngrandome

Y cada herida tiene / la forma de tu boca.

Normal 0 14



Published at 14:36 ( 8 comments / 52 visits )
This post is public

August 31, 2009

Soldato - G.Ungaretti (Vita d'un uomo) Eld. Oscar Mondadori

Mi iĝis malriĉa

malriĉa kiel ŝtonoj

sur kiuj mi ĵetiĝas

kiam venas la momento

de atendo



Mi havas nulon

por doni

krom tiu dureco

de viv' piedpremita

kvazaŭ iu vojo

milita



Sono impoverito + la povertà dei sassi + sui quali mi butto + quando viene il momento + d'aspettare Non ho più nulla + da dare + che quella durezza + di vita buttata + come una strada + di guerra.

tradukis mi

Published at 23:18 ( 5 comments / 199 visits )
This post is public

June 28, 2009

Finalo -de G. Ungaretti. el vol. "Vita d'un uomo" (Oscar Mondadori)

FINALO - Giuseppe Ungaretti .

Ne plu muĝas, ne susuras la maro,

La maro.

Sen la sonĝoj, malkolora kampo estas la maro,

La maro.

Kompatinda as la maro,

La maro.

Movas nuboj ne respegulitaj la maron,

La maro.

Al tristaj fumoj cedas liton la maro,

La maro.

Vidu, mortis ankaŭ ĝi, la maro,

La maro.

Tradukis mi



FINALE (originala en itala)

Più non muggisce, non sussurra il mare,

Il mare.

Senza i sogni, incolore campo è il mare,

Il mare.

Fa pieà anche il mare,.

Il mare.

Muovono nuvole irriflesse il mare,

Il mare.

A fumi tristi cede il letto il mare,

Il mare.

Morto è anche lui, vedi, il mare,

Il mare.


Published at 15:48 ( 0 comments / 154 visits )
This post is public

June 2nd, 2009

Tero

Normal 0 14

Tero

Antaŭ ne multa tempo, en vilaĝo de lando apudapuda, panjo Gorana verŝis bovinan lakton ĵus melkitan, ankoraŭ varman, en tasojn de siaj kvin gefiloj. La paĉjo estis leganta leteron jus alvenintan: milito jam atingis la landlimon kaj ĉiuj viroj estis alvokitaj al fronto por defendi ĝin. Ankaŭ li devis foriri lasante solan la familion.

Silento en la domo, timo, neniu sciis, kio estos okazinta, neniu povis imagi postan tagon… tiel oni statas dum milito.

Silento; okulojn ene de taso, la infanoj trinkis la lakton.

…La voĉo de panjo rompis tiun eternan momenton: “Infanoj miaj, mi ne scias, se morgaŭ kaj en estontaj tagoj ni povos resti en nia hejmo, sur nia tero; eble bezonatos lasi ĉion kaj serĉi novan vivlokon. Sed hodiaŭ ni prisemos la kampojn; eĉ se ni forestos de tie ĉi, kiuj alvenos, ne devos morti pro malsato ĉar nia tero nutros ilin.

Estis printempo, Gorana kaj ŝiaj gefiloj semis maizon kaj fazeolojn. Ili ne ĉesadis semi dum pasantaj monatoj kaj neniu diris, ke ili lasu tiun teron.

En junio Gorana rakoltis unuajn legomojn kaj dum tuta milita tempo sukcesis nutri la familion, ĉar la tero malgraŭ milito donadis siajn fruktojn.

Tamen, eĉ se eventoj devigus Goranan, sian edzon kaj iliajn infanojn abandoni ĉion kaj serĉi ien novan teron por vivi, por rekonstrui sian etan domon, novvenintoj, la gento el tero postlandlima trovintus ion por manĝi en novgajnita tero.

Ĉi estas eta historiaĵo rakontanta alian militon, pri kiu neniu parolas. Mi konas ĝin, ĉar al mi rakontis Dragica,la kreskinta filino de Gorana.

Dragica, elmigrinta loĝas, kie loĝas mi, unu etaĝon pli supre.

Ĉiun someron Dragica revenas al sia panjo kaj portas al mi la legomojn de ties ĝardeno en Bosnio, tiel ankaŭ mi kuiras la supon kun terpomoj, karotoj, cepoj, brasiko de panjo Gorana.

Vintre, kelke da jaroj antaŭe, mi pasis Kristnaskon ortodoksan kun panjo Gorana; mi surtretis ŝian teron, klinante min al ĝi kun larmobrilaj okuloj.

…Kaj, kun ĉiufoje larmobrilaj okuloj mi rakontas ĉi etan eron de la granda historio.

“Amo mia, se sur la fronto oni ordonos al vi pafi, pafu alten, ĉielen, tiel neniun vi mortigos”

mama Gorana

Rakontis Anita, filino de Helena kaj mi Helena esperantigis.

Tiun rakonton mi dediĉas al amikino Bojana




Published at 17:06 ( 11 comments / 308 visits )
This post is public

May 14, 2009

GREKA STATUO - Wisława Szymborska (eld. Wydawnictwo a5)

Helpe de homoj kaj aliaj elementoj

multe pri ĝi laboris la tempo:

unue perdigis nazon, poste genitalojn,

plue la fingrojn de manoj kaj piedoj,

kun kur' de jaroj la brakojn, unu post alia,

kruron dekstran kaj kruron maldekstran,

ŝultrojn kaj koksojn, kapon kaj gluteojn,

kaj ĉion deiĝintan disrompis je pecoj,

je rubo, je gruzo, sablaro.



Kiam tiel mortas iu viva,

la sango elfluas ĉiufrape.



La marmoraj statuoj pereas enblanke

kaj ne ĉiam ĝisfine

.

De ĉi priparolata saviĝis la brusto

kaj ĝi estas kiel lasta, entenita spiro,

ĉar nun ĝi devas

altiri sur sin

la ĉarmon, la gravecon

de perdita resto.



Kaj tion ĝi sukcesas,

ĝi tion ankoraŭ sukcesas,

ĝi sukcesas kaj ravas,

ravas kaj daŭras -

esperantigis Helena

Published at 06:45 ( 2 comments / 202 visits )
This post is public

May 10, 2009

Sankta Martino en Karso - Giuseppe Ungaretti

Normal 0 14

SANKTA MARTINO EN KARSO - Giuseppe Ungaretti

El “Vita d’un uomo” (Eld. Oscar Mondadori)

SAN MARTINO DEL CARSO - Giuseppe Ungaretti

Valloncello dell’Albero Isolato il 27 agosto 1916



De tiuj domoj

restis nenio

krom iu

ŝirpeco de muro



El multaj

kiuj al mi skribadis

restis manpreno

se eĉ ne malpli



Sed en la koro

nenia kruco mankas



Estas mia koro

la loko plej disŝirita





Di queste case

non è rimasto

che qualche

brandello di muro



Di tanti

che mi corrispondevano

non è rimasto

neppure tanto



Ma nel cuore

nessuna croce manca



E il mio cuore

il paese più straziato



Esperantigis Helena












Published at 08:11 ( 0 comments / 116 visits )
This post is public

April 1st, 2009

Herbejo (Prato) de Giuseppe Ungaretti- Villa di Garda aprile 1918

.La tero ______________________________La terra

vualiĝis______________________________s'e velata

de milda_____________________________ di tenera

leĝereco_____________________________leggerezza



Kiel junedzino________________________Come una sposa

novica______________________________novella

ŝi timoplena _________________________offre

ofertas _____________________________allibita

al sia kreitaĵo________________________alla sua creatura

ridetantan __________________________il pudore

pudoron ____________________________sorridente

patrinan____________________________di madre



(el libro "Vita d'un uomo"- OSCAR MONDADORI) esperantigis Helena

Published at 23:18 ( 2 comments / 205 visits )
This post is public

March 30, 2009

La Sereno (Giuseppe Ungaretti)

( Giuseppe Ungaretti)

LA SERENO (1918)


Post multa

nebul’

unu post

la alia

jen montriĝas la steloj

Mi spiras

la freŝon

donitan

de koloroj de l' ĉielo

Mi rekonas min

en imago efemera

Kaptita en turno

ĉiam viva

(trad. Helena)


Published at 08:13 ( 2 comments / 515 visits )
This post is public

March 4, 2009

PORTRETO DE VIRINO ( Wisława Szymborska)

Devas esti elektebla.

Kaj ŝanĝebla, sed cetero restu kiel estas.

Facile, neeble, malfacile, provinde

Ŝi havas la okulojn, nun bluajn, nun grizajn,

Nigrajn, gajajn, senkaŭze larmoplenajn.

Kun li dormas kiel unua veninta, unika en mondo.

Ŝi naskos al li kvar filojn, neniun, unu.

Naiva, sed plej bone konsilas.

Malforta, sed eltenema.

Senkapa ŝia nuko, sed la kap' troviĝos.

Leganta Jaspers-on kaj virinajn revuojn.

Ne scias, kion taŭgas ĉi ŝraŭbet', sed ŝi ponton konstruos.

Juna, kiel kutime juna, ĉiam ankoraŭ juna.

En la manoj ŝi tenas paseron kun flugil' rompita,

propran monon por vojaĝo lontana kaj longa,

lultranĉilon, kompreson, glaseton da vodko.

Kien ŝi kuras, ĉu ne estas laca?

Tute ne, iomete, ege, ne gravas.

Aŭ ŝi lin amas, aŭ ŝi nur obstinas

En la sort' bona kaj malbona kaj por pieca kompato.


(el poemaro"Grande numero" Eld. Libri Scheiwiller) esperantigis Helena

Mi dediĉas ĉi poemeton al ĉiuj amikinoj el Ipernity okaze de 8 Marto

Published at 01:00 ( 6 comments / 251 visits )
This post is public

December 19, 2008

Kristnasko (Natale) Giuseppe Ungaretti - Neapolo 26 decembro 1916

Mi ne emas

plonĝi

en ajnan volvaĵon

de stratoj ____

Mi sentas

sur la ŝultroj

multan lacon ____

Lasu min tie ĉi

kvazaŭ iun

aĵon

sternitan

en iu

angulo

kaj forgesitan ____

Ĉi

oni sentas

nenion

krom la milda varmo ____

Kunestas mi

kaj la kvaro

da kaprioloj

de fumo

en la kameno____

esperantigis Helena



Non ho voglia / di tuffarmi / in un gomitolo / di strade

Ho tanta / stanchezza / sulle spalle

Lasciatemi così / come una / cosa / posata / in un / angolo / e dimenticata

Qui / non si sente / altro / che il caldo buono

Sto / con le quattro / capriole / di fumo / del focolare

Published at 01:22 ( 5 comments / 456 visits )
This post is public

October 29, 2008

La juglandarbo stucita

LA JUGLANDARBO STUCITA

(verkita de Elena Liotto en dialekto de Vicenza

kaj esperantigita de Helena T.)



Estis belega

la juglandarbo

sur la herbej’ de dom’ mia.

La arbo

branĉo-plena,

iomete invadema,

tamen tre bela.

Bone kombita

la densa frondar’

somere donis

grandan ombron.


Ĝi estis kiel revo,

kvazaŭ iu mistero,

kunplektanta

la teron kaj ĉielon.


Hodiaŭ ĝi ŝajnas

oldino kurbita

kun rara harar’

malkombita.

Povra arbo senpluma.

Oni ĝin tranĉis,

tondis kaj vundis.

Senprude dirita,

ĝi estas kastrita.


Unusola tufo

al l’arbo lasita

etendiĝas alten,

al ĉiel’ direktita,

kvazaŭ fingro giganta

kun sever’ avertanta

invademajn ulojn,

propran potencon kredantajn:

super vi estas ĉiam

la mano pli pova ol via,

ĝi vian perforton punos

kaj klinigos kapon vian.


Published at 01:13 ( 3 comments / 456 visits )
This post is public

September 28, 2008

Sepultu min (Elena Liotto - originalo en dialekto de Vicenza)



Sepultu min



Sepultu min,

kiam la tempo

por mi batos la horon,

sur peco de la tero

kiun la sun' orkoloras.

Sepultu min,

laŭeble vesperiĝe

kiam la tero obskuriĝas

kaj supre la ĉielo brilegas

pro lumo kaj pro koloroj.

Sepultu min,

sen dolorploro,

pripensu min feliĉa

meze de tuta ĉi lum'

Sepultu min,

redonu mian korpon al la tero,

ĝi eble iam naskos iun floron

aŭ nur iun herbaĉon.

Por preni mian animon

se ĝi sentos sin tro laca,

etendu la brakojn kompate

Sinjoro.

Sepultu min

dirante por mi unu Gloron.

Al ĉiuj vi mi lasas por memoro

mian amsenton,

ĝin aŭskultu, ĝin kaptu,

alportatan de vento.



********************************************************************************************************************(



Versio originala en vicenza dialekto



Sepeime,

quando el tenpo

baterà la me ora,

su un toco de tera

col sole par sora.

Sepeime,

se podì, verso sera

quando se fa scura la tera

l cielo xe tuto un splendore

de luce e colore.

Sepeime,

sensa dolore

e penseme felice

in mezo a chea luce.

Sepeime,

rideghe el me corpo alla tera

che forse farà nassere un fiore,

o forse un' ortiga.

Par ciapar la me anema

se 'ndar su fa fadiga,

slonga pietoso i to brassi,

Signore.

Sepeime

disendome un Gloria.

A voialtri xe lasso in memoria

tuto el me ben,

sentilo, ciapelo,

nel vento che vien.

Skribita en dialekto de Vicenza far Elena Liotto kaj esperantigita de Helena Tylipska

Published at 16:14 ( 15 comments / 986 visits )
This post is public

August 13, 2008

Poemeto por infanoj

Aŭtoro. Gianni Rodari                                                       Autore. Gianni Rodari

La maljunulino kaj la luno                                              La vecchietta e la luna

Iam, kiel najbarinon                                                           Un tempo, per vicina

mi havis unu avineton,                                                        ebbi una vecchiettina,

tiel aĝan, tiel malriĉan                                                         così vecchia, così povera

ke en ŝia povra hejm' mankis                                             che in casa sua non c'era

eĉ simpla, plej simpla lampeto.                                           nemmeno una lampadina.

Dumvespere, lun-lumo,                                                      Le bastava di sera,

por prepari al si vespermanĝon, sufiĉis                               il lume della luna per farsi la cena

kaj ankaŭ por enlitiĝi.                                                        e per andare a letto.

Estis ŝia bonŝanco, la lun-pleno!                                         Fortunata quand'era luna piena!

Sed, la lun' vojaĝas.                                                          Ma la luna viaggia.

Kaj fojfoje forestas dum kelka tempo.                               A volte resta via per qualche giorno.

Atendante de la lun' revenon                                              Aspettando il suo ritorno

la maljunulin' kiel aranĝis sin?                                             la vecchiettina come ci vedeva?

Per tre malgranda lumo kiun ŝi tenis                                   Con una piccola luce che aveva

en fundo de la pupiloj klaraj,                                              in fondo alle pupille chiare,

kaŝita meze de sulkoj:                                                        nascosta tra le rughe:

de la espero brileto                                                            una piccola speranza

sufiĉis al ŝi, por lumigi                                                        bastava a illuminare

ŝian malriĉan ĉambreton.                                                   la sua povera stanza.

                                                     el itala esperantigis Helena

 

                                                                                                                     

 

                                                                                                                                                                               

Published at 23:56 ( 4 comments / 487 visits )
This post is public

June 23, 2008

Morgaŭo - sen ni (de Wisława Szymborska) Libro "Dupunkto"

Wisława Szymborska

Granda poeto pola, Premio Nobel por Literaturo en 1996, "Pro la poezia kapablo, kiu kun ironia precizo permesas videbliĝon de la kadro historia kaj media pere de eroj de la homa realo"

read more
Published at 11:07 ( 9 comments / 678 visits )
This post is public

June 18, 2008

Jam ( Już ) Jan Twardowski

Jam postnupte.Ili iras for                                            Już po ślubie. Odchodzą

jen ŝi tuta blanke vestita                                            ona cała na biało

li fiera kiel ĝarden-pumpil'                                           on jak pompa w ogrodzie

Ho! ilin ne mortigu                                                     byle ich nie dobił

ĉiutaga kis' de la rutina viv'                                         pocałunek na codzień

                                                                                                        H. T.

 

Published at 01:00 ( 2 comments / 412 visits )
This post is public

May 13, 2008

Poemeto por infanoj

 

 

 

Gianni Rodari (1920-1980)                              ( esperantigis el itala Helena)

 

Mia plumo                                                        La mia penna

 

Mia plum’ skribas kaj skribas                          La mia penna scrive, scrive

multon da vortoj, ili kvazaŭ vivas,                   parole nere che sembrano vive,

 

ĝi skribas obea kion mi volas,                          scrive ubbidiente quello che voglio,

per literoj sur foli’ petolas.                               correndo svelta sul bianco foglio.

 

Sur tableto, en mian inkujon                            Nel calamaio sul tavolino

plum plonĝas nazon iom post iom...                lei pesca e pesca col pennino...

 

Inkujo entenas ja vortojn ĉiujn:                       Nel calamaio c’e un po’ di tutto:

mi elektos ilin kaj skribos nur tiujn,                il buono, il cattivo, il bello e il brutto,

 

kiuj ne nur estu belaj kaj veraj,                       parole bugiarde e parole vere,

sed mi, precipe volas ilin sinceraj.                   ma io pesco solo quelle sincere.

 

La mensogoj min suferigas :                          Le bugie non posso soffrire:

en inkujo mi ilin ĉiujn dronigas.                    nel calamaio le lascio a marcire. 

                

Published at 22:48 ( 1 comment / 355 visits )
This post is public

April 20, 2008

Kun patro permane (dediĉita al mia patro)

 

 

 

(Dediĉita al mia patro)

 

Kun patro man' en mane

 

Triste serena dimanĉo

Tagoj nebulaj, lontanaj

La memoroj elvokas

miajn paŝetojn infanajn

 

Duraj, militaj jaroj

forpasis dankal Di’

Longan vojaĝon entrajne

kune travivis mi kaj vi

 

Jen man’en mano de l’patro

en la urbeto ĉemara...

Flugas la pensoj vesperaj

al la persono plej kara.

 

De viaj manoj kreita

mia marista vesteto:

ĉemiz’ kun blanka kolumo,

blua plisita jupeto.

 

Ni paŭzas en la kukejo

post porinfana meso

trinkante tason da teo,

manĝante tranĉon da kekso.

 

Niaj solecaj promenoj

tra la ĉeurba arbaro

kaj laŭ la river’ fluanta…

Tri kilometrojn al maro.

 

L’ ondoj aspergas nin dolĉe

post tutsemajna laboro:

mia, ĉe benko lerneja,

via, ĉe tablo tajlora.

 

Mi dankas vian patrecon

Vian forlason priploras

Via konstanta ĉeesto

subtenas min kaj konsolas.

 

Helena

 

*1 kekso = keks ( tipe pola bakita dolĉaĵo)

* 2 lontana (laŭ reta vortaro) malproksima por meznivela leganto restas nur gvate gapi la drolan miksaĵon de raraj vortoj kaj lontana senco [1]; povus veturi pli kaj pli lontanen, ĝis la insuloj

 

 

 

 

Published at 18:37 ( 19 comments / 989 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 19 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Helena Tylipska

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...