Helena Tylipska's most appreciated articles

  • Agla nesto

    - 9 favorites
    Jen ligo al tre interesa observado. En Estonio aglan neston oni ekipis per kamerao,kiu laboras konstante (24 horojn je 24) kaj donas eblecon sekvi la aglan paron kunlaborantan pri zorgado de la nesto. Aglidoj ankoraŭ ne naskiĝis sed certe tio balldaŭ okazos. Kiu havas paciencon, sekvu feliĉan eventon ! pontu.eenet.ee/player/ kalakotkas.html http://www.lasy.gov.pl/bielik - Tiu estas nova ligo por pola aglo (heliaetus albicilla), ankaŭ ili kun kamerao kaj jam naskitaj idoj

  • KIEL MI FARTAS de Wisława Szymborska

    - 7 favorites
    Se iu min demandos, kiel mi fartas, Mi ĝentile respondos: “Bone, mi dankas”. Ke mi havas l‘artriton, tio ne tutas, Astmo, la kor’ min tedas kaj elspiro kurtas, La puls’ febla, de kolesterol' la sango plenas. Tamen mi bonfartas, kvankam l’aĝo premas! Nun sen bastono mi paŝi ne povas, Eĉ, se vojon plej facilan mi eltrovas. Dumnokte, insomnio min turmentas, Sed venas maten’ kaj mi pri viv’ kontentas. Mi havas kapturnojn, min memor’ trompemas, Tamen mi bonfartas, kvankam l’ aĝo premas!…

  • NENIO ETERNAS de Jan Twardowski

    - 7 favorites
    En daŭra movado nenio eternas… La lumo, la ombro en la temp’ alternas. Post ĝojo komuna la tristo-momentoj, post rido - la tempo de l’ larmoj venenaj. Estas pluvaj tagoj kaj la tagoj sunaj, printempaj kaj vintraj kaj tiuj aŭtunaj. Tiuj ĉi ŝanĝadoj Al mi eĉ konvenas: estas la principoj de la viv’ serena. Trad. Helena NIC NIE TRWA WIECZNIE (originalo en la pola) Nic nie trwa wiecznie, wszystko się zmienia... po czasie światła jest pora cienia... po chwilach wspólnych…

  • Surpriza renkonto (W. Szymborska) el volumo "Pytania zadawane sobie"

    - 6 favorites
    Ni estas ege afablaj inter ni, ni diras ke belas renkontiĝi post jaroj. Niaj tigroj trinkas lakton. Niaj nizoj paŝas piede. Niaj skvaloj dronas en akvo. Niaj lupoj oscedas ĉe kaĝo aperta. Niaj vipuroj forskuis de si fulmojn, la simioj - elanojn kaj la pavoj -plumojn. La vespertoj de longe forflugis el nia hararo. Ni eksilentas je duon-frazo seneskape ridetantaj. Nia gento ne kapablas paroli kun si. Esperantigis H. NIESPODZIANE…

  • La fino kaj la komenco (de Wisława Szymborska) Adelphi-Edizioni

    - 5 favorites
    LA FINO KAJ LA KOMENCO Post ĉiu milito iu devas purigi. Iom da ordo, fine, mem ne fariĝos. Iu devas puŝi la rubojn ĉe la stratbordojn, por ke povu pasi kadavro-plenaj ĉaroj. Iu devas profundiĝi en ŝlimo kaj cindro, en sof-risortoj, vitro-splitoj kaj sangaj ĉifonoj. Iu devas altreni trabon, por subteni muron, iu alia vitrumi fenestron kaj sidigi pordon sur ĉarnirojn. Ĉi tie neni' fotindas kaj jarojn postulas. La kameraoj jam trovis alian militon. Rekonstruenda…

  • Mikrokosmo de Wisława Szymborska el vol. TUTAJ Eld. Znak - Kraków

    - 5 favorites
    Mikrokosmo Kiam oni komencis uzi mikroskopon ekblovis teruro kaj ĝis nun ĝi blovas. La vivo ĝis tiam sufiĉe frenezis en siaj formoj kaj dimensioj. Ĝi ja kreadis minusklajn estaĵojn, iajn muŝetojn, vermetojn, sed almenaŭ nud-okule ilin eblis vidi. Kaj subite, sub vitreto tut-diversaj, tut-troige sensignifaj, ke eĉ la spacon de ili okupitan nur pro kompato eblas nomi – loko. La vitret’ eĉ ilin ne kunpremas, sub ĝi ili multobliĝas senobstakle tut-pelmele kaj hazarde. Diri,…

  • IU KIUN MI OBSERVAS EK DE CERTA TEMPO de W. Szymborska el vol. "WYSTARCZY"

    - 5 favorites
    Ne restas engrupe. Ne kunvenas multnombre. Ne partoprenas amase. Ne celebras pompe. Ne eltiras el si korusan voĉon. Anoncas nenion al. Ne konstatas nome de. En lia ĉeesto oni ne diskutas: kiu estas por kaj kiu estas kontraŭ, dankon, mi ne vidas. Mankas lia kapo, kie estas kap’ ĉe kapo, kie paŝ’ kunpaŝe, brak’ĉe brako antaŭen al celo kun flugfoli’ enpoŝe kaj kun bier-botelo. Kie, nur komence bukolike, amike, ĉar baldaŭ unu trupo kun alia grupo miksiĝos; kiu scias, kie…

  • Abelo blanka, ci zumas... de Pablo Neruda

    - 5 favorites
    Blanka abel' ci zumas, ebria pro miel' ,en mia animo kaj ci baraktas en lozaj spiraloj de l' fum'. Mi estas la senespera, la vorto sen reekoj, tiu, kiu ĉion perdis kaj tiu, kiu ĉion havis. Lasta ŝnuro, knaras ene de vi mia anksieco lasta. En mia dezerta tero ci estas la lasta rozo. Ha silentema! Fermu viajn okulojn profundajn. Tie ŝvebas la nokto. Ha, nudigu vian korpon de statuo timema. Ci posedas okulojn profundajn, kie la nokto ŝvebas. Freŝajn brakojn de floro kaj sinon de r…

  • Aŭtunaj bildoj - hajkoj

    - 5 favorites
    Aŭtunaj bildoj (hajkoj) Humida l' odor' de mortantaj folioj. Palas laca sun' la infana ĝarden' dormetas forlasita. Velkas lasta roz' El pumpil' falas tristaj guto post guto; Neni' soifas. Hundo sur herbej' postkuras propran voston en soleca lud' Sur fenestra bret' la ciklameno ruĝas sub febla radi' la suno dronas tra najbaraj tegmentoj. Vekiĝas la lun' Tepida vesper' La nebul' kovras montojn Ie krias guf'

  • Estas silento...

    - 5 favorites
    Apenaŭ perceptebla flustrado de folioj kaj vento Seka branĉo rompita sub paŝoj en arbaro Trankvila maro vespera ĉe la stranda sablo La rana koncerto en apuda rojo La sunturniĝado je matena horo Ĉi nepriskribebla susuro de la tero Kaj ĉiuj aliaj silentoj sen koni la originon… Kiom da sonoj por aŭskulti la koncerton de l‘ silento. Helena ( Dediĉita al Jakvo)

  • Demandoj farataj al si mem W. Szymborska

    - 5 favorites
    Kiu estas la enhavo de rideto kaj de unu manpremo? Ĉu en la don' de l' bonveno, neniam vi lontanas, kiel foje estas lontana la hom' de la homo kiam juĝas malinkline je unua vido? Ĉu ĉiun homan sorton vi malfermas kiel libron, ne en siaj pres-tipoj ne en sia formo serĉante kortuŝon? Ĉu certe,ĉu ĉion vi legas el la homoj? Evitante veron vi respondis svage, etŝerco anstataŭ sincero- Ĉu vi kalkulis la domaĝojn? Neestigitaj amikecoj, glaciitaj mondoj Ĉu vi scias ke amikecon…

  • Vi ne scias la montetojn de Cesare Pavese

    - 5 favorites
    Vi ne scias la montetojn de Cesare Pavese Vi ne scias la montetojn, kie disverŝiĝis la sango. Ni ĉiuj forfuĝis ni ĉiuj ĵetis l'armilon kaj la nomon. Unu virino rigardis nin forkuri. Nur unu el ni haltis kun pugno fermita, ekvidis ĉielon vakua, klinis la kapon kaj mortis ĉe muro, senvorte. Nun li estas ĉifono de sango kaj sia nomo. Unu virino nin atendas ĉe l' montetoj. esperantigis Helena

  • La ĉieloj

    - 4 favorites
    La steloj malaperis en ĉielo. La konstelacioj disperdiĝis en strat-anguloj de niaj urboj bruantaj, vomantaj odoron de petrolo, sufokitaj de fum-vualo. La filoj de nia tempo fermitaj en siaj ĉambroj serĉas ĉielon lazuran en la vindoza fenestro de siaj lastgeneraciaj komputoroj. H.

  • Versaĵeto laca

    - 4 favorites
    Mi ŝatas kuiri minestronon* kaj brasikan supon, rizoton kun fungoj kaj pastaŝuton*, viando-bulon aŭ en saŭĉo buletojn, -sed al ili kion mi almetu? -ĉu polenton*, terpomojn aŭ rizon? Al rizo mi aldonos iom da pizoj (anemie aspektas tutblanka rizo) Bonas ankaŭ kokid’ laŭ ĉina maniero: tuje preta, altiras buŝon al telero. Malabundi ne devas la salato skulavita en malvarma akvo. Kiam ĉio ĉi jam sur tablo estas, tute lacas mi kaj malsat’ forestas. El la kuirej’ mi emas forkuri. Mi…

  • La tagoj de la vivo ( Alessandro Zorzan)

    - 4 favorites
    Foliumante la tagojn de la vivo mi lernis ke la pacienco estas la virto - la plej grava el ĉiu alia scienco! I giorni della vita Sfojando i giorni dela vita go inparà che la pasiensa xe la virtù la più importante de ogni altra siensa! El loka dialekto esperantigis H

  • La nokto

    - 4 favorites
    LA NOKTO La nokto aliras sunleviĝon: Unu alia nokto sendorma Plenigis menson de pensoj. Ĉiele muĝis aviadiloj Flugantaj sud-orienten Por vakigi siajn ventrojn. Iuj priploras la mortintojn, Dion de milito malbenas Kaj ties servantojn. Prenu iom, de mi, da mia liberec’, kiun mi ne eluzis, donu ĝin al la vivaj, kiuj pacon ne konas ; - Unu manplenon da PACO.

  • Pardonu tion al mi (Ewa Lipska) Eld. Sp. Wyd. ANAGRAM

    - 4 favorites
    “Ewa Lipska (...) estas konsiderata antaŭ ĉio la poeto de paradokso, absurda ironio, aŭtoironio; ĉi difinoj diras al ni (...) ke Ewa Lipska traktas la mondon kun distanco” Marta Wyka Pardonu tion al mi Ne respondas mi je viaj leteroj, telefonoj, postlasas l’ amikecojn. Pardonu tion al mi... Pli kaj pli mi ligas min al mi. Retropaŝas mi funden. Ne mirigas min popol’, Ne mirigas hom-amas’. Venkoj kaj malvenkoj iĝas la samo. Gajnoj kaj perdoj iĝas la samo. Sur e…

  • Ne savis min... de Ewa Lipska - Ed. ANAGRAM

    - 4 favorites
    Ne savis min inundo malgraŭ ke mi jam kuŝis enfunde. Ne savis min incendio malgraŭ ke mi brulis multajn jarojn. Ne savis min katastrofoj malgraŭ ke puŝadis min veturiloj kaj trajnoj. Na savis min aviadiloj, kiuj eksplodadis kun mi - en aero. Faladis sur min muroj de grandaj urboj. Ne savis min fungoj venenaj nek pafoj trafaj de ekzekut-taĉmento. Ne savis min la fino de l’ mondo ĉar tempon por mi ĝi ne havis. Nenio min savis. MI VIVAS. Esperantigis H. Nie u…

  • Ĉi tie - de Wisława Szymborska Eld. Znak - Kraków 2009

    - 4 favorites
    Mi ne scias ie, sed ĉi tie, sur la Tero, ĉio abundas. Oni ĉi produkas seĝojn kaj ĉagrenojn, tondilojn, vjolojn, tristecojn, tranzistorojn, grandajn digojn, ŝercojn, kaj tetasojn. Eble aliloke estas pli da ĉio, Kaj iakaŭze mankas nur pentraĵoj, kineskopoj, torteloj, tuketoj por larmoj. Ĉi tie multnombras lokoj kun ĉirkaŭaĵoj. Kelkiujn vi povas aparte ekami, nomi ilin laŭplaĉe, kaj gardi kontraŭ malbono. Eble ie estas lokoj similaj, sed neniu ilin opinias belaj. Eble ialoke,…

  • Hajko-forma versaĵeto por Kristnasko

    - 4 favorites
    Bril’ de l’ abio lumplenigas la ĉ ambron; ja , for - glacio. Senhejma la ul’ stre ĉ ita pro malvarmo vagas sen plezur’ La ĉ ifon-vesto kovras magran figuron: ĝ in fest’ forestos. Eble teleron de sup’ iu donacos en ĉ i vespero. Lum’ de kandelo ŝtelita en pre ĝ ejo, donos hel-eron. H.

52 articles in total