Helena Tylipska's articles

  • La amata dom' la gepatra dom'

    - 05 Dec 2010 - 2 comments
    Normal 0 14 AMATA DOM’ GEPATRA DOM’ (laŭ Maria Konopnicka) Amata dom’, gepatra dom’, Ci somernokte, en la vent’’, Per tili’-voĉ’ dormigas min Kaj viŝas larmojn en silent’. Amata dom sub pajl-tegment, De olda port’ gepatra sojl’ Rakontas pri iama temp’, Salutas min el dorna voj’ Amata dom’ kaj bonodor’ De freŝa fojn’, matura gran’ Humida popl’, kampara roz’, Interplektita kun kratag’ Amata dom’, nigra arbar’, La fiera kanto’ de l’ susur’ Fantom-ĝemoj de…

  • Versaĵeto laca

    - 30 Nov 2010 - 1 comment
    Mi ŝatas kuiri minestronon* kaj brasikan supon, rizoton kun fungoj kaj pastaŝuton*, viando-bulon aŭ en saŭĉo buletojn, -sed al ili kion mi almetu? -ĉu polenton*, terpomojn aŭ rizon? Al rizo mi aldonos iom da pizoj (anemie aspektas tutblanka rizo) Bonas ankaŭ kokid’ laŭ ĉina maniero: tuje preta, altiras buŝon al telero. Malabundi ne devas la salato skulavita en malvarma akvo. Kiam ĉio ĉi jam sur tablo estas, tute lacas mi kaj malsat’ forestas. El la kuirej’ mi emas forkuri. Mi…

  • L' AFABLECO DE LA NEVIDANTOJ - Wisława Szymborska

    - 04 Oct 2010 - 3 comments
    Normal 0 14 LA AFABLECO DE LA NEVIDANTOJ - de Wisława Szymborska ( el “Dwukropek” – Wydawnictwo a5 Kraków La poeto legas versojn al la nevidantoj. Li ne supozis, ke estos malfacile . Tremas la voĉ’ Tremas la manoj. Li sentas , ke ĉiu frazo elmetitas je provo de l’ obskuro. Ĝi devas aranĝi sin mem sen koloroj kaj lumoj. Danĝera aventuro por steloj en liaj versoj, por l’ aŭroro, la ĉiel…

  • hajku

    - 31 Aug 2010 - 1 comment
    Roziĝas ĉiel' okcidente de l' vivo. La tag' de l' libel'.

  • Mia vidpunkto

    - 09 Jul 2010 - 2 comments
    Mia vidpunkto Ŝtatoj (aŭ estraroj?) trompas propran popolon, fermas la okulon je realo, praktikas malĝuston. Firmaoj postulas ĵuron, ke virino ne gravediĝos. Oni praktikas falsan demokration. Infanojn edukas malbone la medio: familio povas nenion. La edzoj diras: "faru, kion vi volas" kaj postulas ĉion. Edzinoj kaj gepatroj iel solvas propran devon. Mi batalas, batalas. Mia luktado vanas. Mian naskiĝtagon mi festas neniam. ( dediĉita al s-o Blazio)

  • La ĉieloj

    - 11 Jun 2010 - 5 comments
    La steloj malaperis en ĉielo. La konstelacioj disperdiĝis en strat-anguloj de niaj urboj bruantaj, vomantaj odoron de petrolo, sufokitaj de fum-vualo. La filoj de nia tempo fermitaj en siaj ĉambroj serĉas ĉielon lazuran en la vindoza fenestro de siaj lastgeneraciaj komputoroj. H.

  • La nokta dekatlono (frukto de sendorma nokto)

    - 19 May 2010 - 2 comments
    Normal 0 14 LA NOKTA DEKATLONO Kelkaj flektoj, pelvo-tordoj kaj profundaj enspiroj por malstreĉi muskolojn, por etendi la kolon. Dekstraflanke. Maldekstre. Surdorse. Surventre. Fermiĝas la okuloj. Ho! Ve!- Pikas min kulo! Sen lumigi la ĉambron mi palpas la skatolon kaj englutas kun akvo la diazepam-pilolon. Fermiĝas la okuloj, s ed la cerbo laboras… Uff… la kapo doloras.…

  • Funeralo ( Wisława Szymborska )

    - 28 Feb 2010 - 2 comments
    Normal 0 14 Funeralo El argil’ oni kranion elprenis, metis ĝin en la marmoron, dormu, dormu medaloj sur kusenoj broditaj per oro. El argil’ oni kranion elprenis. Oni legis el ia folio a) estis la vir’ elkora kaj forta, b) ekludu la orkestroj, c) bedaŭre ke ne senmorta. Oni legis el ia folio. Kaj vi, popol’ aprecu, kaj vi estimu akir…

  • Pri la morto sen troigi (de Wisława Szymborska)

    - 26 Jan 2010 - 3 comments
    Ne kompetentas pri ŝercoj, pri steloj , pri pontoj, pri teksado, minejoj, pri terkultivado pri ŝip-konstruo kaj kuk-bakado. En niajn planojn por morgaŭa tago ŝi ĉiam lastan vorton enmetas eksterteme . Ne kapablas eĉ tion, kio kongruas kun ŝia metio: nek tombon elfosi nek ĉerkon kunnajli nek ordigi post si. Okupita mortigad i, faras tion malgracie, sen metodo kaj…

  • Falantaj steloj

    - 06 Jan 2010 - 1 comment
    Mi sonĝis min kun steloj falanta. La steloj falis kaj mi vekiĝis unu momenton antaŭ ol neiĝi. Min nigraj ombroj postkuris. Flugante pene super la ter' mi de ili forkuris kaj mi ankoraŭ vekiĝis. Aŭskultis mi muzikon de la tagoj oriĝantaj kaj de la noktoj arĝentaj. La tagoj kaj noktoj nigriĝis. Infano gaja, serena falis en nokton nigran: Senfortas li, junulo grimpi la altan muron dornan kaj glitan - Li timigita ...angor senfina... la mia. H. dediĉita…

  • Ventorozo

    - 08 Dec 2009 - 4 comments
    Blovas la vento el okcidento, portas nubon kun pluvo. Blovas vent' norda, elfjorda, portas neĝan kovrilon. Blovas la vento el oriento, kaj kunportas incenson. Blovas vent' suda, dezerta kun lamento infana, ĉar mortis patrino ...kaj infano senpana... Blovas la vento el okcidento. Blovas vent' norda, elfjorda. Blovas la vento el oriento. Blovas la suda kun lamento. Helena

  • FILOJ DE LA EPOKO ( Wisława Szymborska)

    - 21 Nov 2009 - 4 comments
    Ni estas filoj de l’ epoko l’ epok’ estas politika. Ĉiuj ciaj, niaj, viaj tagaferoj, noktaferoj politikaj as aferoj. Vol-nevole viaj genoj havas pasintecon politikan, via haŭt’ koloron politikan, la okuloj lumon politikan. Viaj vortoj havas resonancon, kaj prisilentoj, havas valoron tiel iel politikan. Eĉ irante tra arbaro Via paŝ’ as politika Sur tereno politika. Eĉ la vers’ nepolitika estas politika kaj alte brilas la lun’, ĉi umo ne plu luna.…

  • La tero -Neruda (Poesie e scritti in Italia - Lato Side Editori s.r.l.)

    - 09 Nov 2009 - 3 comments
    La tero verda estas sin doninta al tuta flavo, al oro, al rikolto, al folioj, al greno, sed kiam l' aŭtuno ekleviĝas kun sia vasta stendardo estas vi kiun mi vidas estas por mi via harar' kiu la spikojn dividas. Mi vidas monumentojn el antikva ŝton' frakasita sed se mi tuŝas la cikatron de l' ŝtono, via korpo al mi respondas, miaj fingroj rekonas tujtuje, taŭxzitaj, vian ardan dolĉecon. Tra la herooj mi pasas ĵus dekoraciitaj per tero kaj per polvo k…

  • Soldato - G.Ungaretti (Vita d'un uomo) Eld. Oscar Mondadori

    - 31 Aug 2009 - 5 comments
    Mi iĝis malriĉa malriĉa kiel ŝtonoj sur kiuj mi ĵetiĝas kiam venas la momento de atendo Mi havas nulon por doni krom tiu dureco de viv' piedpremita kvazaŭ iu vojo milita Sono impoverito + la povertà dei sassi + sui quali mi butto + quando viene il momento + d'aspettare Non ho più nulla + da dare + che quella durezza + di vita buttata + come una strada + di guerra. tradukis mi

  • Finalo -de G. Ungaretti. el vol. "Vita d'un uomo" (Oscar Mondadori)

    - 28 Jun 2009
    FINALO - Giuseppe Ungaretti . Ne plu muĝas, ne susuras la maro, La maro. Sen la sonĝoj, malkolora kampo estas la maro, La maro. Kompatinda as la maro, La maro. Movas nuboj ne respegulitaj la maron, La maro. Al tristaj fumoj cedas liton la maro, La maro. Vidu, mortis ankaŭ ĝi, la maro, La maro. Tradukis mi FINALE (originala en itala) Pi…

  • Tero

    - 02 Jun 2009 - 5 comments
    Normal 0 14 Tero Antaŭ ne multa tempo, en vilaĝo de lando apudapuda, panjo Gorana verŝis bovinan lakton ĵus melkitan, ankoraŭ varman, en tasojn de siaj kvin gefiloj. La paĉjo estis leganta leteron jus alvenintan: milito jam atingis la landlimon kaj ĉiuj viroj estis alvokitaj al fronto por defendi ĝin. Ankaŭ li devis foriri lasante solan la familion. Silento en la domo, timo, neniu sciis, kio estos okazinta, neniu povis imagi postan tagon… tiel oni statas dum milito.…

  • GREKA STATUO - Wisława Szymborska (eld. Wydawnictwo a5)

    - 14 May 2009 - 1 comment
    Helpe de homoj kaj aliaj elementoj multe pri ĝi laboris la tempo: unue perdigis nazon, poste genitalojn, plue l…

  • Sankta Martino en Karso - Giuseppe Ungaretti

    - 10 May 2009
    Normal 0 14 SANKTA MARTINO EN KARSO - Giuseppe Ungaretti El “Vita d’un uomo” (Eld. Oscar Mondadori) SAN MARTINO DEL CARSO - Giuseppe Ungaretti Valloncello dell’Albero Isolato il 27 agosto 1916 De tiuj domoj restis nenio krom iu ŝirpeco de muro El multaj kiuj al mi skribadis restis manpreno se eĉ ne malpli Sed en la koro nenia kruco mankas Estas mia koro la loko plej disŝirita Di queste case non è rimasto che qualche brandell…

65 articles in total