Aŭtunaj bildoj (hajkoj)

Humida l' odor'
de mortantaj folioj.
Palas laca sun'

la infana ĝarden'
dormetas forlasita.
Velkas lasta roz'

El pumpil' falas
tristaj guto post guto;
Neni' soifas.

Hundo sur herbej'
postkuras propran voston
en soleca lud'

Sur fenestra bret'
la ciklameno ruĝas
sub febla radi'

la suno dronas
tra najbaraj tegmentoj.
Vekiĝas la lun'

Tepida vesper'
La nebul' kovras montojn
Ie krias guf'