Elporti nokton mi ankoraŭ povas

Vi sole fermu ĉiujn pordojn.
Nur la nokto kun mi restu
kaj la stratoj disforkiĝu
ĝis tien, kie ili ekas esti.
La saĝul' eterna de ĉi mondo
fine mortu. La raport' pri liaj agoj
restu en ruloj pergamenaj
al kiuj muŝoj algluiĝos.

Elporti nokton mi ankoraŭ povas

Min tedas iu. Lumo brilas.
El malproksima flank' de l',urbo
ies infanoj promeniras
kun manklako
ĉar en la tomboj tro frostiĝis.
Ankoraŭ la saĝul' multjara
por la infanoj elimagis
riĉan bankedon baltasaran.
Vekiĝis steloj, sur piedfingroj
ĉirkaŭ l'infanoj faris ringon.

Mi lacrigardas en apertan pordon.

. Tr. Helena