Helena Tylipska Published on September 28, 2008
by Helena Tylipska

Helena Tylipska's blog

Browse posts
La Sereno (Giuseppe Ungaretti)
Posted on March 30, 2009
2 comments (latest 7 months ago)
PORTRETO DE VIRINO ( Wisława Szymborska)
Posted on March 4, 2009
6 comments (latest 8 months ago)
Kristnasko (Natale) Giuseppe Ungaretti - Neapolo 26 decembro 1916
Posted on December 19, 2008
5 comments (latest 7 months ago)
La juglandarbo stucita
Posted on October 29, 2008
3 comments (latest 12 months ago)
Sepultu min (Elena Liotto - originalo en dialekto de Vicenza)
15 comments (latest 8 months ago)
Poemeto por infanoj
Posted on August 13, 2008
4 comments (latest 14 months ago)
Morgaŭo - sen ni (de Wisława Szymborska) Libro "Dupunkto"
Posted on June 23, 2008
9 comments (latest 15 months ago)
Jam ( Już ) Jan Twardowski
Posted on June 18, 2008
2 comments (latest 15 months ago)
Poemeto por infanoj
Posted on May 13, 2008
1 comment (latest 18 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 986 times

Sepultu min (Elena Liotto - originalo en dialekto de Vicenza)

Sunday September 28, 2008 at 04:14PM


Sepultu min



Sepultu min,

kiam la tempo

por mi batos la horon,

sur peco de la tero

kiun la sun' orkoloras.

Sepultu min,

laŭeble vesperiĝe

kiam la tero obskuriĝas

kaj supre la ĉielo brilegas

pro lumo kaj pro koloroj.

Sepultu min,

sen dolorploro,

pripensu min feliĉa

meze de tuta ĉi lum'

Sepultu min,

redonu mian korpon al la tero,

ĝi eble iam naskos iun floron

aŭ nur iun herbaĉon.

Por preni mian animon

se ĝi sentos sin tro laca,

etendu la brakojn kompate

Sinjoro.

Sepultu min

dirante por mi unu Gloron.

Al ĉiuj vi mi lasas por memoro

mian amsenton,

ĝin aŭskultu, ĝin kaptu,

alportatan de vento.



********************************************************************************************************************(



Versio originala en vicenza dialekto



Sepeime,

quando el tenpo

baterà la me ora,

su un toco de tera

col sole par sora.

Sepeime,

se podì, verso sera

quando se fa scura la tera

l cielo xe tuto un splendore

de luce e colore.

Sepeime,

sensa dolore

e penseme felice

in mezo a chea luce.

Sepeime,

rideghe el me corpo alla tera

che forse farà nassere un fiore,

o forse un' ortiga.

Par ciapar la me anema

se 'ndar su fa fadiga,

slonga pietoso i to brassi,

Signore.

Sepeime

disendome un Gloria.

A voialtri xe lasso in memoria

tuto el me ben,

sentilo, ciapelo,

nel vento che vien.

Skribita en dialekto de Vicenza far Elena Liotto kaj esperantigita de Helena Tylipska

translate into English

15 Comments / add your comment?

Jakvopro says:
dankon Helena por la traduko.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska replies:
Estas mi, kiu devas danki vin ĉar vi perdis tempon por legi. Dankon por vizito en mia blogo kaj legado .:-))
Posted 13 months ago. ( permalink )
Stelo says:
belega teksto, profunde kondukis min al forgesintaj sentoj kiam moris mia patrino....
Dankon karega amikino
Posted 13 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska replies:
Kara Danica, se ĝi vekis ene de vi iun senton, do mi ne noktumis vane...
Posted 13 months ago. ( permalink / translate )
Stelo replies:
Vi bone konas miajn sentojn rilate al temo, kara Helena, kaj certigu vi ke neniam vi vane noktumas....
kisetojn al vi kara mia :)
Posted 13 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
La sentoj estas forgesitaj, vi estas eble forgesinta (la sentojn). Aŭ ne. Sentoj apenaŭ povas esti forgesintaj, aŭ se jes, tio estas afero ege-ege abstrakta kaj metafora.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Dorota says:
Helena, kara, la verso estas belega, samtempe belege kaj senlime malgaja kaj ... kvieta, precipe la lastaj versoj: Al ĉiuj mi lasas por memoro,
mian amsenton,
ĝin aŭskultu, ĝin kaptu,
alportatan de vento.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Stelo kaj Dorota, koran dankon por viaj karaj komentoj. La poezio estas farita de mia bofratino, mia estas traduko, sed ĝi plaĉas ankaŭ al mi. Ankoraŭ dankon!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Karaj Amikoj, Mia bofratino Elena (ankaŭ ŝi iama esperantisto) petis min esprimi sian dankemon por viaj komentoj.Tio ankaŭ spronis min elekti el ŝiaj poezioj ion novan por ".noktumi".
Speriamo che me la cavo = Ni esperu ke mi eltiriĝos.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Veneziani - gran' signori,
Padovani - gran' dottori,
Veronesi - mangnagatti,
Vicentini - tutti matti.
....................................
Ĉu ĝuste?
Posted 13 months ago. ( permalink / translate )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Bela poeziajxo. Mi iom pripensis, cxu gloro estas gloro aux eble ia glorpregxo, sed
eble gxi restu gloro!
Posted 13 months ago. ( permalink / translate )
Helena Tylipska says:
Ĉikaze "Gloro" estas unu kaj alia, estas glorkanto por Sinjoro nome de persono morta
Koran dankon por via ĝentila komento. :-))
Posted 13 months ago. ( permalink )
ulo38 says:
pardonu sed mi estas por la kremacio, por foriri en fumado. tiel mi ne okupas lokon sur la supraĵo de la Tero. kaj mi fajfas pri la vetero kiu estos. tamen la poemo estas bela kaj mi vin plaŭdas.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Kara "ulo" ankau mi estas por kremacio kiel vi, sed tiuj niaj cindroj ne flugetos senfine en la aero, ankau ili nutros la teron. kaj la ideo ke super ni brilos la suno, la luno aŭ la steloj tute al mi ne malplaĉas. Dankon por komento, sed kial vi plaŭdas min?
Posted 9 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Eble li aplaŭdas. Eble li aplaŭdas vin, Helena, pro via bona traduko, bela teksto, prave.
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...