Helena Tylipska Published on April 20, 2008
by Helena Tylipska

Helena Tylipska's blog

Browse posts
Kristnasko (Natale) Giuseppe Ungaretti - Neapolo 26 decembro 1916
Posted on December 19, 2008
5 comments (latest 7 months ago)
La juglandarbo stucita
Posted on October 29, 2008
3 comments (latest 12 months ago)
Sepultu min (Elena Liotto - originalo en dialekto de Vicenza)
Posted on September 28, 2008
15 comments (latest 8 months ago)
Poemeto por infanoj
Posted on August 13, 2008
4 comments (latest 14 months ago)
Morgaŭo - sen ni (de Wisława Szymborska) Libro "Dupunkto"
Posted on June 23, 2008
9 comments (latest 15 months ago)
Jam ( Już ) Jan Twardowski
Posted on June 18, 2008
2 comments (latest 15 months ago)
Poemeto por infanoj
Posted on May 13, 2008
1 comment (latest 18 months ago)
Kun patro permane (dediĉita al mia patro)
19 comments (latest 17 months ago)
Dio
Posted on April 1st, 2008
5 comments (latest 12 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 991 times

Kun patro permane (dediĉita al mia patro)

Sunday April 20, 2008 at 06:37PM

 

 

 

(Dediĉita al mia patro)

 

Kun patro man' en mane

 

Triste serena dimanĉo

Tagoj nebulaj, lontanaj

La memoroj elvokas

miajn paŝetojn infanajn

 

Duraj, militaj jaroj

forpasis dankal Di’

Longan vojaĝon entrajne

kune travivis mi kaj vi

 

Jen man’en mano de l’patro

en la urbeto ĉemara...

Flugas la pensoj vesperaj

al la persono plej kara.

 

De viaj manoj kreita

mia marista vesteto:

ĉemiz’ kun blanka kolumo,

blua plisita jupeto.

 

Ni paŭzas en la kukejo

post porinfana meso

trinkante tason da teo,

manĝante tranĉon da kekso.

 

Niaj solecaj promenoj

tra la ĉeurba arbaro

kaj laŭ la river’ fluanta…

Tri kilometrojn al maro.

 

L’ ondoj aspergas nin dolĉe

post tutsemajna laboro:

mia, ĉe benko lerneja,

via, ĉe tablo tajlora.

 

Mi dankas vian patrecon

Vian forlason priploras

Via konstanta ĉeesto

subtenas min kaj konsolas.

 

Helena

 

*1 kekso = keks ( tipe pola bakita dolĉaĵo)

* 2 lontana (laŭ reta vortaro) malproksima por meznivela leganto restas nur gvate gapi la drolan miksaĵon de raraj vortoj kaj lontana senco [1]; povus veturi pli kaj pli lontanen, ĝis la insuloj

 

 

 

 

19 Comments / add your comment?

Karlo Frosto says:
Ege lerta poemo, vi kaptas la senton kaj la memoron de via patro. Dankon pro partaĝi ĝin. Kiel kompreni la vorton 'lontanaj'? Mi ne sukcesis trovi la solvon vortare.
Posted 19 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Kara Amiko Karlo, koran dankon pro via plezura al mi komento."Tagoj nebulaj, lontanaj"- ĉikaze diafanaj en mia memoro kaj tempe malproksimaj . Mi donis koron por skribi tiun memoraĵon pri la persono kiu kreskigis min (mi vivis sen patrino)
Posted 19 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
Saluton kara :-) Cxu estas fresxa poemo? Cxu iam verkita pole aux itale kaj nun tradukita al E-o?
Hmmm, kekson mi tre sxatas :-) Ankaux mi atendas viajn aliajn poemojn. Kisojn!!!
Posted 19 months ago. ( permalink )
Dorota says:
Kortuŝa estas via reveno al "tagoj nebulaj, lontanaj".
Posted 19 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Gratulon pro via ege kortuŝanta poemo, kara Helena! ... Tre belan memoraĵon pri via karega patro vi skribis! :-)
Posted 19 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Mike, dankon por via ĝentila komento:-))
Posted 19 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Por Blazio. Mi petas ankoraŭ pardonon pro mia mia komputila mallerto;teksto estas jam korektita laŭ Via konsilo,tamen mi lasis "ĉeurba"(arbaro ne estis en la urbeto sed apenaŭ fore kaj al mi bezonatis nur unu silabo. Amike kaj dankeme (kaj tre embarase) Helena
Posted 19 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska edited this comment 19 months ago.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Dankon pro la konsidero de miaj rekomendoj!
Mi komprenas, kie kaj kia estis la arbaro, sed kial *u* tie estas kun hoketo (supersigno)?
Cxu povas esti, ke tion vidigas nur mia komputilo?


Gratulon!

Blazio
Posted 19 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Kara Blazio - Dankon pro Via komprenemo; pri "aŭ" kaj "eŭ"mi devas konfesi ke mia esperanta klavaro estas tro kunlaborema; post A kaj E aŭtomate faras la U kun ĉapeleto , fakte ĝis nun mi havis problemon nur por skribi "balau". Tiukaze mi devis skribi " balaŭu" kaj poste forstreki la ŭ (ĉapelitan, ) Nun mi scias ke povas okazi ankaŭ aliaj embuskoj. Mi avertos ankaŭ mian klavaron.
elkore Helena
Posted 19 months ago. ( permalink )
Franciskko-Brazilo says:
saluton!
bela kaj amplena poemo! gratulon!
Posted 19 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Via bela poemo memorigas min pri mia patro kaj resopirigaj momentoj de infaneco. Dankon.
Posted 19 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Redankon, kara Helena! Kaj pardonu miajn mistajpojn, mi ja kutime rimarkas ligneron
en okuloj de alia persono, sed mi preteratentas traboJn en miaj propraj okuloj.

Mi esits edukata en esperantista medio, kie atentigo pri eraretoj estis konsiderata kiel
bona volo por Esperanto, sed eble tiu normo ne estas valida nun kaj en la elektronika reto.

Amike

Blazio
Posted 19 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 19 months ago.
Helena Tylipska says:
Karaj Cezar D. kaj Ardo
Viaj komentoj estas al mi tre karaj: miaj vortoj pri mia patro vekis ankaŭ Viajn memorojn, estas multe por mi, tio kortuŝis min. Dankon!
Helena
Posted 19 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro says:
Kara Helena,

la poemo estas bonega, sed certajn aferojn mi ŝanĝus:

L' ondoj- Kial ne simple: Ondoj... (La ondoj estus ĉiuj ondoj) sed tio ne devas esti...
dankal Di' = dank' al Di' (ne bona laŭ gramatika vidpinkto, sed ŝajne ofte akceptata tiel...
laŭe river' = laŭ la river'

Muiltaj ne komprenas tion, kial Blazio kaj mi tre skrupule kritikas tekstojn, sed kial ni havu tiujn makulojn sur via pura suno, la poemo memestas altkvalita, tre bela, tre kunsent-ema. Kial aĉigi ĝin per tiaj nenecesaj eraretoj...?

Mi esperas, ke m´vi komprenas min, mi trovas vin tre simpatia, ankaŭ vian poemon, sed superfluajn tiujn eraretojn ne tiom, jen ĉio:))

Tre amikeme, Cez!

PS: Se vi permesus, mi volus publiki ĝin en mia retmagazino Karapaco-Panoramo...- pro ĝia eksterordinara kvalito.
Posted 19 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Kara Cezar,

kiuj ne komprenas, kial vi kaj mi kritikas tekstojn? Kutime cxi tie oni ja dankas min pro miaj korektetoj. en retlisto de hungaraj esperantistoj mi spertis strecxojn inter listanoj pro malsxato de korektado, do mi ne ekskludas la eblon, ke via aserto havas bazon. Eble mi ion denove ne rimarkis...

Se temas pri arto, certe korektado havas sencon. Eble oni devus sendi korektojn al privata retadreso, sed kelkfoje tio sxajnas al mi komplika.

Se temas pri konversacioj sen arta intenco, la afero dependas de la etoso en la komunumeto.
Ankaux... de ambicio pri lingvo. Mi kiel esperantisto kaj studento ja petads miajn kunparolantojn
korekti mian lingvouzon. Sed mi komprenas, ke estas gxene, se partnero atentas tro
n u r la lingvajxon, kaj dume li ne reagas je la esenca mesagxo...

Mi scias, ke mi mem faras multegajn erarojn, sed principe tio devas ne malhelpi min
atentigi iun, se estas mi, kiu eraron rimarkas.

Mi strebas distingi aferojn intencajn kaj hazardajn. Eraroj cxe humuristoj havas stil-efekton,
stilan celon, Petik diras kelkon "erare" kun intenco reformi. " Hodiaux estas malvarma "cxe
Mielo estas malgranda eraro, "Hodiau estas malvarma" cxe Johano Petik estas reformo-propono.


Blazio
Posted 18 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Kara Cezar
Mi dankas vin por viajn konsilojn, sed mi opinias ke mi devas iom ekspliki pri la enhavo kaj sentoj de la poezio: en ĝi “l’ ondoj” estas “tiuj ondoj”, la ondoj de tiu preciza tago konservitaj en mia memoro ĝis nun.kaj certe por ĉiam; la aliaj estas ajnaj ondoj, sed mi celas tiujn ondojn, por mi diferencaj el ĉiuj aliaj, spekte kaj emocie kundividitaj kun mia patro: tiuj ondoj estis nur niaj, ili estis kaj estas “la ondoj” por mi unikaj.
Al “dank' al” (ne bona laŭ gramatika vidpunkto, sed ŝajne ofte akceptata tiel...mi preferas la laŭfundamentan kunmetitan vorton “dankal” (vidu detaloj en ELIRO aŭ ELIRO Amikoj >
Ø > www.ipernity.com/group/38610 >
Ø > www.ipernity.com/group/eliroamikoj/discuss/13885

Obstina kiel azeno, mi dankas!
Kompreneble mi dankas ankaŭ por la eventuala publiko en via retmagazino Karapaco Panoramo.
Asterisku viajn eventualajn ŝanĝojn.
Amike Helena
Posted 18 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska edited this comment 18 months ago.
Cezar /Kaiserpro says:
Kara,

kiel la afero statas, mi ne volas plu esti via lingvokritikisto, tial mi prefere rezignas pri la uzado de la teksto.

Amike, Cez!
Posted 18 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Bedaŭre! Mi estis nur sincera.
Amike Helena
Posted 18 months ago. ( permalink / translate )
Jakvopro says:
Ah, Helena, nur nun mi makovris la poemon tiel bela de vi. Ĉu eraroj gramatike, ĉu ne, mi legis la enhavon kaj en ĝi eraron mi ne trovis.
Posted 17 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...